Euxropa Federacio de Verdaj Partioj
Programaj Gvidlinioj
Nova Civitaneco

III Nova Civitaneco

1    Enkonduko

1.1  La Verduloj estas konvinkataj ke ekzistas urgxa bezono
     largxigi la spektron de civilaj rajtoj, demokrata
     partopreno, homaj rajtoj kaj protekto de la rajtoj de
     minoritatoj cele plenumon de la socialaj kaj pri-mediaj
     defioj (aux provokoj) de la finigxanta 20-a jarcento.

1.2  La homaj rajtoj, la rajtoj de la minoritatoj, la civilaj
     rajtoj de enmigrantoj kaj la asilpeto-rajto de individuoj
     estas fundamentaj en la Verda Politiko. La Verduloj krome
     opinias, ke socia ekskludo kaj ekonomia ekspluatado estas
     gravaj ofendoj al la homaj rajtoj.

1.3  Politika decidofarado forigxas pli kaj pli de la bezonoj
     kaj partopreno fare de simplaj homoj. Tio kauxzis kreskon
     de perforto en tuta Euxropo kaj la malmergigxon de ekstreme
     dekstraj kaj etno-naciismaj grupoj. La Verduloj kampanjas
     por pliampleksa demokrata kontrolo kaj malfermeco en
     sxtataj institucioj, rekonante la bezonon inkludi cxiujn
     brancxojn de la socio en la procezon de la decidofarado.

1.4  Krome, la nova civitaneco devas enkludi la novan taskon de
     registara potenco. Por pliampleksigi la influon de la homoj
     sur decidoj kiuj influas iliajn vivojn, konvenaj partoj de
     la potenco devas esti decentralizataj for de naciaj sxtatoj
     al komunumoj, distriktoj kaj regionoj.

2    Homaj Rajtoj

2.1  La homaj rajtoj estas bazaj individuaj rajtoj, kiuj ne
     estas reduktendaj. Ili validas por cxiuj enlogxantoj sen
     diskriminacio baze de raso, handikapo, sekso, seksa
     orientigxo, religio, agxo aux nacia kaj etna origino.

2.2  Homaj Rajtoj rilate al la medio

  a  Cxiu rajtas vivi en sana kaj pura medio. Cxiu responsas pri
     protektado kaj konservado de la medio por la bonfarto de la
     nuna kaj de la venontaj generacioj.

  b  Cxiu rajtas plenan informadon pri faktoj influantaj sian
     medion enklude de la informo-rajto pri genetika manipulado.

  c  Cxiu rajtas civile malobei kiam oni konfrontigxas al detruo
     de la medio.

2.3  Homaj Rajtoj rilate al bazaj sociaj bezonoj

  a  Cxiu rajtas fari pagatan laboron; la evoluo de novaj
     primediaj, sociaj, kamparaj kaj kulturaj sektoroj de la
     socio estas necesa por plenumi cxi tiun rajton.

  b  Cxiu rajtas rifuzi laboron, kiu estas malsaniga aux medio-
     detrua. La rajto de la laboristoj kaj sindikatoj al
     kundecido, informo kaj konsulto ekspansiendas al primediaj
     temoj.

  c  Cxiu rajtas ricevi senkostan klerigon, socialan protekton
     kaj garantiatan minimuman salajron. La Verduloj persistas
     pri la enkonduko aux konservado de sistemoj de sociala
     sekureco, kiuj kovras la bazajn bezonojn de cxiuj homoj kaj
     ne dependas de pagita laboro.

  d  Korpaj kaj mensaj handikapuloj partoprenas egalajn rajtojn
     kun cxiuj aliaj individuoj. Estos ebligataj al ili
     partopreni en cxiu ajn sfero de publika kaj privata aktive-
     coj.

2.4  Homaj Rajtoj rilate al seksa egaleco

     La Verduloj postulas la eblecon por virinoj, plene
     partopreni en cxiuj sociaj kaj ekonomiaj sferoj, kaj por la
     viroj ankaux plene partopreni kaj individue responsi en
     cxiuj ne-ekonomiaj sociaj aktivecoj.

  a  Diskriminacio baze de sekso en cxiuj sferoj de socia kaj
     kultura vivo devas esti malpermesata.

  b  Devas esti kvotoj kaj subteno por la partopreno de virinoj
     en publikaj kaj privataj sferoj gxis ambaux seksoj atingos
     egalecon.

  c  Rimedoj devas esti enkondukataj cele efektivigon de egala
     partopreno de viroj en cxiuj sferoj de flega laboro. La
     subdivido inter pagata kaj nepagata laboroj inter viroj kaj
     virinoj devas esti cxesigata.

  d  La diskriminacio surbaze de seksa orientigxo de iu homo
     devas esti malpermesata, enklude de la sferoj de generada
     kaj edukada rajtoj. La kriminaligo de samseksamo estas
     rompo de homaj rajtoj.

2.5  Homaj Rajtoj rilate al justico
  a  La mortpuno estas malakordigebla kun la bazaj homaj rajtoj.

  b  Cxiu homo rajtas rifuzi militservon.

  c  Rilate al la temo de interrompo de gravedeco ekzistas
     konflikto inter du gravaj celoj: unuflanke, cxiu virino
     rajtas integron kaj memdeterminon; aliflanke ni deziras
     protekti la vivon. La kriminaligo de aborto ne solvas tiun
     konflikton. Kiel demando de moralo kaj de personaj
     cirkonstancoj aborto ne estas persekutenda de kortumo.
     Cxiuj virinoj rajtas ricevi informon kaj nedirektitan kon-
     sulton kaze de krizo / neplanita gravedeco.
     Kontrolsistemoj celante al eventuala euxgenika aborto ne
     estas evoluendaj.

  d  Cxiu homo rajtas havi jxustan kaj publikan auxskultadon de
     sendependa kaj senantauxjugxa kortumo por determini siajn
     rajtojn kaj responsecojn kaj je cxiu civila aux kriminala
     akuzo kontraux si.

  e  Diskriminacio surbaze de raso aux etna origino de iu ajn
     persono devas esti malpermesata, kaj cxiuj homoj estu
     protektataj de la legxo kontraux rasisma perforto.

  f  Prostituado devus esti senkriminaligata rilate al la
     prostituantoj; tio ne validas por iliaj ekspluatantoj.

  g  Drogo-uzado devus esti senkriminaligata; tio validas ankaux
     por la uzado de tielnomataj malmolaj drogoj se uzado estas
     sub medicina kontrolo.

2.6  Homaj Rajtoj rilate al azil-rajto
     Ricevi azilon estas baza homa rajto laux la Geneva
     Konvencio. Tial la allasado de politikaj fugxantoj ne devas
     esti restrikciata. Individuaj motivoj devas esti agnoskataj
     en cxiuj kazoj de sistema subpremado kaj en situacioj kiuj
     endangxerigas la vivon aux integron de iu ajn homo.

2.7  Homaj Rajtoj rilate al enmigrado
     Okcidenta Euxropo estas konfrontata al kreskanta nombro de
     enmigrantoj el malpli bonstataj partoj de la mondo, cxefe
     de landoj de la tielnomata Tria Mondo kaj de centra kaj de
     orienta Euxropo. Reage al tio kreskas paniko en okcidenta
     Euxropo kaj de tio venas postulo malfermi la limojn plej
     rapide. Pro tio distingoj inter politikaj fugxintoj kaj
     enmigrantoj estas ignorataj kaj la azilrajto estas rompata.
     Fermado de la limoj kontraux enmigrantoj estas nek
     dezirebla nek realisma solvo. Humana enmigra politiko
     malfermas la eblecon de reguligita nombro de enmigrantoj.
     Tiu cxi politiko devus esti akompanata de rimedoj por la
     evoluo en la devenlandoj de la enmigrantoj.

3    Demokrataj Rajtoj

3.1  Demokrataj rajtoj rilate al publika partopreno en
     institucioj
     Aparte la primediaj disputoj demonstris kiamaniere estis
     ekskludataj de politika decidofarado la movadoj por
     virinoj, ekologio, evoluo kaj civitaneca rajto. Ampleksaj
     valoraj scioj kaj spertoj ne atingas la regajn
     instituciojn.

  a  Strukturoj devas esti instalataj por atingi malfermitecon
     kaj demokratan partoprenon al politika decidofaraj kaj
     administraciaj procezoj. Individuoj kaj grupoj rajtas esti
     auxskultataj okaze de cxiuj decidoj kiuj efikas sur ili.

  b  Definita nombro de gecivitanoj rajtas postuli referendumon.

  c  Devas esti ampleksigataj la rajtoj de laboristoj esti
     involvataj en gravaj decidoj.

3.2  Demokrataj rajtoj rilate al demokrataj strukturoj
  a  Proporcia balotosistemoj devas esti instalataj por lokaj,
     regionaj, naciaj kaj kiom eble en internaciaj balotoj.

  b  Ekzekutivaj politikaj institucioj devas esti subordigataj
     al demokrate elektita parlamento kun suficxa forto kaj
     instrumentoj por plenumi siajn legxdonajn kaj kontrolajn
     funkciojn.

  c  En la intereso de kunordigada politiko sur tuteuxropa
     nivelo necesas evolui supranaciaj politikaj institucioj
     kiuj bazigxas sur demokrataj principoj kaj disponas pri
     suficxa forto inicii kaj efektivigi legxdonadon.

3.3  Demokrataj rajtoj rilate al minoritato-rajtoj

     La Verduloj agnoskas la diversecon de heredo kaj lingvo en
     Euxropo kaj insistas pri plena legxa, socia kaj kultura
     partopreno de minoritatoj en la demokrata procezo kaj same
     pri reciproka respekto en la sferoj de socio, lingvo  kaj
     kulturo. Tio enkludas la rajton de la surd-mutuloj al
     signo-lingvo.

     La Verduloj forte kondamnas la tielnomatan "etnan purigon"
     kaj perfortan sxangxon de etna konsisto de iu ajn
     teritorio.

     Ni cxiam kontrauxas forte kaj tre aktive separadon kaj
     diskriminacion surbaze de naskigxloko, deveno, raso, kredo,
     handikapteco aux sekso. Ni havas la vidpunkton ke plenaj
     legxaj rajtoj kaj demokrata partopreno devas esti
     permesataj simple surbaze de la logxloko.

  a  Demokrataj principoj enkludas la respekton al minoritataj
     opinioj kaj la rajton libere esprimi sian opinion, kondicxe
     ke tia esprimado ne restrikcias la rajtojn de aliaj aux
     incitas la nuligon de iliaj rajtoj.

  b  Minoritatoj rajtas evolui siajn kulturon, religion kaj
     lingvon sen diskriminacio. Rimedoj devas esti instalataj
     por garantii socian integradon en la spirito de plur-
     kultura socio, aparte en la sferoj de edukado, socia
     egaleco kaj ekonomiaj sxancoj.

  c  Ni postulas Euxropan Konvencion rilate al la homaj rajtoj
     kaj la politikan statuson de ciganoj (Sinti kaj Roma).


 




-> Komenco de la Gvidlinioj>