Ekoturismo:

La tuta homa vivo estas intime ligita kun naturo, kio liveras al ĉiuj vivantaj estuloj necesajn vivkondiĉojn: aero, akvo, flaŭro, grundo, k.a.
Multaj homoj fiere deklaras, ke utile kaj agrable fartas kiam travivas sian libertempon inter naturo. Lastatempe ekoturismo iĝis nova industrio kaj disvolviĝas kun nekredebla forto. Paralele kun tio oni devas antaŭvidi ke supermezuran torenton da turistoj povus fari nerestarigeblajn ekologiajn malutilojn, povus detrui naturekvilibron.
La turistoj malpurigas naturon, aliformigas terenojn, naturĉirkaŭaĵojn, domaĝe precipe por protektitaj terenoj, kiuj estas la plej altiraj por turistaj grupoj. Tiamaniere "kadukigitaj" teritorioj perdas allogecon. Pruvita estas ke agoj de ĉiaj bestoj ne povis altrudi sur la naturo sian volon. Tion sukcesis fari nur homo. La problemoj rilate konservi kaj gardi naturan medion estas zorgo de sama tiu homo, kiu rompas ĝian belecon - ravon. Ekoturismo praktike povas garantii vivrimedon je multe da homoj; prefere por montaranoj kaj iliaj familioj.
La plifortigita stimulo de tia turismo nepre devas esti konsiderata kun vico da reguloj por ne damaĝi al la natura virgeco. En nia lando Bulgario pro gardado kaj restarigado naturaj medioj abundas ekzemplojn.
Jam en 1903 turista societo en urbo Veliko Tarnovo organizis balon; la enspezoj estis uzitaj por planti pinoarbaron, konstrui vojetojn kaj turisto-ŝirmejojn. En tia direkto estas iomete da tradicioj inter turistoj kaj aliaj naturamantoj. La naturo "alvokas kaj atendas" nin kiel turistoj ne kiel "teroristoj."
laŭ Ivan Tr. Minĉev, Veliko Tarnovo, Bulgario (2004-09)
AVE