Ekscizo - Torturo, mutilado, amputo

aktuala versio 2010-12-20
El "Afrikanoj kaj mi" Mirejo Grosjean eldonejo MIR*, 2009
chapitro 30.Torturo, mutilado, amputo

Mi deziras, volas, devas skribi pri ekscizo.

Mi skribu klare kaj malfermite:

Temas pri fortranc^o de klitoro c^e la knabinoj. Foje oni tranc^as la klitoron. Foje oni tranc^as ankau( la lipojn. Foje oni plie fermkudras la lipojn.

Sciendas, ke klitoro entenas proksimume mil foje pli da nervaj finaj^oj ol peniso.

Certe ekzistas multaj vortoj por tiu amputo en multaj diversaj afrikaj lingvoj, tamen nun mi ne parolas pri lingvistiko.

Tio okazas pere de tondilo, klingo au( simila instrumento. Ofte tiu instrumento estas malpura, malakra, malnova.

Tio estas tre malnova kutimo, rito, tradicio. Ec^ ekzistis antau( la alveno de kristanismo, de islamo. Tiu kutimo ekzistas kaj en kristanaj regionoj, kaj en islamaj regionoj, kaj en regionoj kun nur afrikaj religioj. Tio iom ekzistas en aliaj mondopartoj ol Afriko.

Neniu religio postulas tion.

Knabinoj ege suferas dum tiu mutilado. Poste okazas problemoj ege dolorigaj dum urinado, menstruo, seksumado, akus^o.

Kompreneble la seksa vivo de tiaj knabinoj estas tute ne tia, kiel g^i estas c^e “kompleta” virino.

Tiu kutimo kontrau(as la homajn rajtojn. Temas pri torturo, mutilado, amputo.



Mi konas Afrikaninon, al kiu oni demandis  dum s^ia studado en universitato en Francio, c^u s^i suferis tion. S^i ne sciis, pri kio temas! Tio signifas, ke la fenomeno ne estas tutlande disvastigita, kaj plie plej ofte estas sekreta.



Kial tiu kutimo ankorau( ekzistas? Mi ne scias, mi ne komprenas.

Kial patroj, patrinoj volas, ke ilia filino suferu tion? Mi ne scias, mi ne komprenas.

Kial viroj, virinoj, faras tion al knabino? Mi ne scias, mi ne komprenas.

Kial viro deziras edzig^i kun tia virino? Mi ne scias, mi ne komprenas.



Nuntempe en Svislando estas du procesoj. C^iu proceso atakas gepatrojn, kiuj organizis ekscizon de sia filino. En unu kazo la gepatroj venigis el Afriko eksciziston. En la alia kazo la gepatroj sendis la filinon al Afriko, por ke s^i havu ekscizon. En ambau( procesoj la gepatroj ricevos punon je plurjara enkarcerig^o.



Certe multaj homoj devas kune lukti kontrau( tiu mezepoka kutimo.

Certe la kutimo malaperos malrapide, iom post iom. Dau(ros jaroj. Temas pri evoluo. Temas pri longdau(ra luktado.

Certe oni devas informi, klarigi, paroli pri tio ade kaj ade.

Certe ne efikos, se ne-Afrikanoj venas al Afriko kaj kriadas kontrau( tio en la vilag^oj.

Certe Afrikanoj mem kaj Afrikaninoj devas iri al homgrupoj en la urboj, en la vilag^oj, por klarigi la dang^erojn, la senutilecon, la malleg^econ de tiu kutimo kaj la suferojn, kiujn tiu kutimo kau(zas c^e la knabinoj.

Certe oni devas helpi al ekscizistoj kaj ekscizistinoj trovi alian okupon por gajni sian vivon.

Certe la parlamentoj de afrikaj s^tatoj devas enkonduki leg^on, kiu punas la agantojn de tiu mezepoka kutimo. Pluraj landoj jam faris tiun pas^on. Plie la s^tatoj devas havi la rimedojn por serc^i la kulpintojn kaj puni ilin.

Certe multaj homoj kaj organizoj kiel UNICEF, monda organizo pri sano (MOS), organizoj por homaj kaj infanaj rajtoj kaj aliaj devas kontribui subtenante la klopodojn de Afrikanoj kaj Afrikaninoj tiucelen.
-------

Plia inform de AVE pri FGM = (Femina) In-Genitala Mutilacio:
Ekzistas la NRO Target, fondita de gesinjoroj Nehberg, kiu klopodas ekstermi tiun torturon.
(ar, de, en, fr) Target
Ili eldonis La Oran Libron en multaj lingvoj - en kunlaboro kun la islama autoritato Al Azhar Universitato en Kairo. * --- Mireille Grosjean http://mirejo3.blogspot.com Appel à la PAIX mondiale sur www.alvoko-al-mondpaco.org LA PAIX: MA VOIE L'ESPERANTO: MA VOIX PACO: MIA VOJO ESPERANTO: MIA VOCHO
  • Al la enirejo
  • Returne al la "Mondo"
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)