2-a Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj
Parizo, 1999-02

Second Congress of the European Green Parties
Paris, Cité de la Science, 26/28 february 1999


Forum about Language Problems after the EU Enlargement

The Situation

At the foundation of the European Union (1958) it was decided
that all the national languages of the member states should
enjoj equal status. At that time there were 4, now they are 11.
Because of the mathematical (non linear) relationship between
the number of languages and the workload  for all the
translations, we now use 1/3 of the operating budget of the
European Commission simply for the translation work.

Also, in spite of the equal status, some of the languages are
"more equal than others", EU documents often circulate first in
just english and french.

Tender documents to outside firms often appear only in english
and french -disadvantaging companies from other countries due to
them bearing the translation costs (and loss of time, etc.).


The future

It is foreseen to enlarge to a 16-language membership as the
next step. How will the problems develop ?


Proposals for solution

Given that not all national languages will be used as working
languages, we will need to choose between them. We propose also
to consider esperanto, a neutral choice.
The neutral language Esperanto should be offered in european
schools as optional.


(The working group consisted of 7 members from DE, FR, GB plus
1 of HU at the end of the session).

Dua Kongreso de la Euxropaj Verdaj Partioj 
Parizo, Cité de la Science, 26/28a februaro de 1999


Forumo pri la Lingva Problemo post la pligrandigxo de la Euxropa
Unio

La Situacio

Je la fondigxo de la Euxropa Unio (1958) estis decidata ke cxiuj
membronaciaj lingvoj ricevu egalrajtecon. Tiam estis 4 lingvoj,
sed nuntempe estas 11.

Pro la matematika (ne-lineara) rilato inter la nombro da lingvoj
kaj la traduklaboro, nuntempe 1/3 de la operacia bugxeto de la
Euxropa Komisiono estas uzata de tiu tradukado.

Ankaux, malgraux la egalrajteco, kelkaj lingvoj estas "pli
egalaj ol aliaj" - EU-internaciaj dokumentoj plejofte aperas
unue en la angla kaj franca.

Kontraktoproponaj dokumentoj ofte aperas sole en la angla kaj
franca; do alilingvaj firmaoj devas elspezi (kaj perdas tempon)
por mem traduki ilin - tial ili havas malavantagxojn.

La Estonteco

Oni antauxvidas la plilargxigon al membraro 16-lingva.
Do, kiel evoluos la problemoj ?

Solvo-Proponoj

Konstatante ke ne cxiuj naciaj lingvoj estos uzataj kiel
laborlingvoj, oni devas elekti inter ili. Ni proponas ke ankaux
esperanto, kiel neuxtrala ebleco, estu konsiderata kiel parto de
la solvo kaj ke oni studu ties potencialon.

Esperanto devus esti unu el la lerneblaj lingvoj ene de la
lernejoj kaj aliaj lingvoprogramoj de la euxropaj landoj.

1999-03-01

Rimarko:
La problemo estis diskutita dum unu horo de 8 homoj el FR, DE,
GB kaj je la fino HU. Finverkita de Krayg Meulen kun malgrandaj
sxangxigxoj de Manfred Westermayer. Informoj el "esperanto
aktuell" (1/99). 
La lasta cxapitro mankas en la angla teksto (kiu estis tradukita
el Esperanto) - pro manko da tempo. Do, mi almetis gxin ankaux
en la anglan tekston kiu aperos en la dokumentoj de la kongreso.
La programo de la franca Verda Partio (Les Verts) enhavas
paragrafon pri la uzebleco de Esperanto kiel pontolingvo kaj
favoras ke gxi estu elektebla en la lingvistikaj programoj.



Returne
AVE

AVE Dokumentoj