LaAESA (Autorité européenne de sécurité alimentaire = Eùropa aùtoritato pri la nutrajha sekureco) deklaras sin kontraù la franca malpermeso de la GMO-j ( genetike modifitaj organismoj) de maizo nomita « MON 810 » kaj favora al la kultivado de du novaj GMO-aj maizoj .. vidu franclingve :
Laù gazetara revuo de la 3a de novembro
Genetika Chernobilo: En Meksiko, malapero de la semoj pri ne GMO-aj maizoj . Vidu franclingve :
http://www.cyberacteurs.org/forum/viewtopic.php?t=6171
Eùropa Unio : « Sekretaj kunvenoj je la pli alta nivelo, por trudi la GMO-jn » . Vidu franclingvan gazetara revuo che : http://www.cyberacteurs.org/forum/viewtopic.php?t=6157
Miloj da hindaj kamparanoj sin mortigas, post uzado de GMO-j franclingva gazetara revuo che :
Fronte al tiuj minacoj, plue ol neniam, kiel ni indikas en nia prezentado,ni pensas, ke fronte al la MOK ( Monda Organizo pri Komerco) ; devas kreighi iu Monda Organismo Konsum'agantoj , civitaj kaj solidaraj. .
http://www.cyberacteurs.org/acteurs/index.php
Ni do proponas al vi, protesti che la nuna Prezidanto de la Eùropa Unio, kaj profiti la okazon, por partopreni en la peticio por la travideblo de la signoj pri tokseco de la GMO , lanchita de la franca asocio CRII-GEN, tio sub formo de « Ciber-agado » ( sendado de interretaj mesaghoj)
Comité de Recherche et d'information indépendante sur le génie génétique = Sendependa Komitato por Serchado kaj Informado pri Genetikajhoj ( SKSIG )
Alain Uguen , asocio « cyber@acteur »
peranto pri la esperantaj tekstoj : franca Emilo Mas <espergala@wanadoo.fr>
_____________________________________________
KIEL AGADI ?
Subskribi per interreta mesagho
Estas facile Sekvu la 6 sekvantajn etapojn
- kopiu la chi-suban « SENDOTAN TEKSTON » , lokita inter la ############
- malfermu novan mesaghon kaj gluu sur ghin la tekston
- indiku viajn personan kaj familian nomojn, adreson, urbon, landon .
- aldonu la « frapfrazon laù via elekto . Ekzemplo : « Ni ne plu volas da GMO-aj en Eùropo»
aù « Monsanto ne trudos siajn malbonajhojn en Eùropo »; ktp ..
- sendu vian mesaghon al retadresoj jenaj :
a) petitions1@www.elysee.fr
b) cyberacteurs@wanadoo.fr
c)
d)
Pere de tiu agado, vi sciigos vian opinion al la franca Prezidento , nuna Prezidanto de la Eùropa Unio, kun kopio al ? Monsanto Eùropo ?, kaj al la asocio neprofitcela ? cyber@acteurs ?, por ebligi taksi la efekton de tiu agado .
############
Persona kaj familia nomoj :
Profesio
Adreso :
Urbo:
Lando :
Sinjoro Prezidanto de la Franca Respubliko
kaj nuna Prezidanto de Eŭrop-Unio,
Ni volas energie publike malaprobi :
la sekretajn kunvenojn kiuj celas altrudon la GMO-j (Genetike Modifitaj Organismoj) en Eŭropo.
la ĵusan decidon de AESA (Eŭropa Aŭtoritato pri nutraĵ-sekureco), kiu konsideras ne pravigita la "klaŭzon pri sekureco" deciditan de Francio pri la Genetike Modifita maizo " MON 810 ".
Ni, Eŭropaj Civitanoj, sekve de la franca kunvenaro nomita "Grenelle de l'Environnement" kaj same kiel larĝa plimulto de Francoj kaj Eŭropanoj, kontestas la neceson de la GMO-j sur la kampoj kaj en la teleroj.
La bioteknologiaj firmaoj konsideras konfidencaj, la rezultojn de la testoj nuntempe praktikataj dum nur 3 monatoj, ĉe laboratoriaj bestoj (ĉefe ratoj), uzataj kvazaŭ modeloj por la homo.
Tion, ni,post ekkono de sciencaj eldonoj, taksas komplete nenormala, dum la tuta mondo sin demandas pri la efikoj de la GMO-j sur la sanon.
Ni postulas ke estu publikigataj la rezultoj de la sang-analizoj kaj aliaj esploroj faritaj dum longa periodo, sur bestoj nutritaj el GMO-j, kaj petas tion por ĉiu GMO destinata al nutrado de homoj aŭ de bestoj en Eŭropo.
Tiujn testojn pri tokseco, efektivigu sendependaj laboratorioj antaŭ la disvendado de ĉiu ajn nova aŭ malnova GMO.
Konstatinte ke kultivado de GMO-j
neinversigeble detruas aŭ infektas la aliajn vegetaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj grave minacas la viv-diversecon,
malebligas biologian kultivadon damaĝe al apudaj kamparanoj,
grand-kvante mortigas insektojn, tiel rompante la nutro-ĉenon kaj ege ĝenante la necesan polenadon,
steriligas la grundojn, mortigante ĉiujn organismojn vivantajn en la tero pro la herbicidoj aŭ pesticidoj kiujn mem produktas la GM-plantoj, kaj malebligante por longa daŭro, la revenon al tradiciaj kultur-metodoj sur grandegaj teritorioj,
plie, konsciante ke (nome en Hindio, sed ne nur) uzado de GMO-j anstataŭ tradiciaj semoj, kreas danĝeregan financan dependecon de la agrokulturisto al la firmao kiu posedas la "patenton",
Ni certas, ke permesi kultivadon de GMO-j en Eŭropo, havus nekalkuleblajn kaj tragikajn konsekvencojn por la tuta homaro.
Mi estas konvinkita, Sinjoro Prezidanto, ke tian respondecon vi absolute rifuzos.
Bonvolu akcepti la esprimon de mia plena respekto.
############
La ? Grenelle de l'environnement ? (pr.grnel' d lenviron'man') estis grava longa kunvenaro inter reprezentantoj de la franca registaro, de scientistoj, de NROj( ne registaraj asocioj) ktp ..
|
|