Homaj Rajtoj en la Mondo


temas pri 2005 kaj 2006
Belarus (pozitive ?): En la nokto inter 23-a kaj 24-a de Marto speciala tacxmento forportis
la manifestaciantojn de sur la Oktobro-Placo.
Pozitive ke, ili ne pafis, sed (eble) batis per bastonoj). Lauxdire estis pluraj cent homoj.
Tamen Milinkewicx alvokis al granda sabata manifestacio en Minsk.
(laux DLF-Radio 2006-03-24, matene).

Belarus/ Blanka Rusio (negative): Pere de ne-justa, ne-libera baloto,
dank' al anticipe subpremo de la opozicio, la prezidento
Lukashenko ricevis ca. 85% de la vocoj.
La kontrolistoj de OSKE ne rajtis kontroli ciujn etapojn de la nombrado, pro tio oni ec supozas fraudon flanke de la Lukashenk-anoj.
La plej elstara opozicia kandidato, Milinkewitch, alvokis la homojn manifestacii pace; malgrau la malpermeso.
La opoziciuloj postulas novajn,liberajn kaj justajn balotojn, kaj la liberigon de la malliberigitaj opoziciuloj.
Intertempe pli ol 400 manifestacianotj estis malliberigitaj.
La presidanto de OSKE, Karel de Gucht, ministro pri eksternaj aferoj en Belgio, diris:
"Ne akceptleblas, ke (en Belarus) oni malliberigas homojn, cxar tiuj uzas sian rajton manifestacii kaj esprimi siajn opiniojn."
(laux dpa/Badische Zeitung 2006-03-24)

Usono mezuris la Homajn Rajtojn
La raporto de la Usona ministerio pri eksternaj rilatoj konstatis ke 6 statoj malbonigis la staton de la Homaj Rajtoj:
Belarus (Blanka Rusio): la prezidento Lukaschenko igxas diktatoro, kiu subpremas la opozicion,
liberan gazetaron kaj perforte malhelpas demokratian baloton al la parlamento.

Cinio: malrespekto de civitanaj rajtoj; timigo de homoj kiuj volas manifestacii kontrau surloka korupcio kaj
malpropriigo de kampoj fare de firmaoj,
kontrolo de interreto kaj malliberigoj pro publikigo de ne-permesataj informoj.

Kubo, Norda Koreio, Simbabvo, kaj Sirio kie la stato kontrolas grandajn vivo-sferojn de la homoj.

Rusio: Libereco de la amaskomunikiloj estas reduktita pli kaj pli.
Bedaurinde la mezuristoj ne rigardis en la propran landon! (lau A. Woltersdorf, die tageszeitung, Berlin, 2006-03-10)
(lau elke Windisch, badische zeitung, 2006-03-20)



Mortpunado kaj Ekzekutado

Profesoro Rick Halperin de Amnestio Internacia (AI) en Usono parolis pri la aktuala stato rilate la mortpunon en Usono.
Gernot Erler, vic-ministro pri eksteraj rilatoj en Germanio prezentis la vidpunkton de Germanio kaj EU.
Ili klopodas influi la usonajn jugkortumojn se ili havas ian rilaton kun la punita persono, uzante leteron "Amicus Curiae"
La nombroj de 2004:
En 64 statoj okazis ekzekutoj.
Cinio: 3.004 oficiale, sed neoficiale eble 10.000.
Irano: 159
Vjetnamio: 64
Usono: 59, tendenco al malpli; jam 12 usonaj statoj aboliciis la mortpunon.
Tiuj 4 landoj ekzekutas 97% de la tuta nombro en 2004.


Mozaiko Homaj Rajtoj (2005-01-16)

Irano: Shirin Ebadi, ricevinte la Nobel-Premion por la Paco en 2003
estis invitata al t.n. Revolucia Juĝkortumo; ankoraŭ
sen informoj. Eble ili riproĉos Ebadi pro devojigo de la
islama-revolucia vojo; ĉar ŝi kritikis tiun sistemon.
Ebadi estas advokato kaj defendas la Homajn Rajtojn en Irano.
Je la 1a de Januaro ŝi estis proponita kandidatiĝi por
la prezidenteco de pluraj iranaj NRO-oj; la nuna, Mohammed
Khatami, ne plu rajtas kandidatiĝi.
(Badische Zeitung/wr, 2005-01-14)

Rusio (pozitive !!!): Prezidentoj Putin kaj Koehler el Germanio
aŭskultis orgeno-koncerton en la Filharmoniejo de St.
Peterburgo. La granda orgeno estis restaŭrita de germana
metiista kompanio. Tiu-ĉi okazaĵo ankaŭ markis la
finon de la jaro de Rusa-Germana Kulturo-Interŝanĝo,
kun mutuala prezento de literaturo kaj arto en ambaŭ
landoj.
(Deutschlandfunk, 2005-01-15)

Denove Rusio - OMON denove torturas ! Stalino revigliĝis.
Por defendi Rusion kontraŭ islamistaj teroristoj, la rusaj
"fortoj", t.n. OMON, brutalas en blinda furiozeco. Aparte en
tiuj respublikoj kun islama majoritato (Tatarstan kaj
Baŝkirio). Ne gravas ĉu vi estas nedanĝera homo;
koloro de viaj haroj verŝajne sufiĉas.
Je la 10a de Decembro 2004 (La Internacia Tago de la Homaj
Rajtoj) en Blagoveshĉensk ili surstrate kolektante arestis
plurajn cent da junaj viroj. Ili estis metitaj kiel krimuloj
antaŭ muron, kaj devis stari pluraj horojn. Ili devis
subskribi malplenajn protokolojn; kaj kiu ne faris, estis aparte
traktita - torturita. Je unu viro krevis la urin-veziko, sekve
de tio li falis plurajn tagojn en la komato-staton kaj dumvive
estos severe malsana.
En vilaĝo ili traseĉis domojn - laŭ indiko de la
vilaĝa policisto. Antaŭ la policejo junulinoj estis
nudigitaj kaj sekse perfortitaj en la supra etaĝo.
Maljunuloj rememoris la tempon de Stalino kun la t.n. "Purigoj".
Pro la longedaŭraj jarfinaj kaj kristanoj festotagoj en
Rusio oni nur nun publikigis tion en Nowaja Gazeta kaj Radio
Eĥo Moskwy.
(Badische Zeitung, Elke Windisch 2005-01-15, p.4)
Komento: Pardonu rusaj legantoj, mi scias ke ne ĉiu ruso
farus tion ! Sed bonvolu malhelpi tion; tio ne iĝu regula
maniero.
Feliĉe ekzistas defendantoj de la Homaj Rajtoj en Rusio;
bonvolu subteni ilin.
Nek "Nord-Ost" nek "Beslan" rajtigas al tiaj metodoj.
RFN devas trovos vojon vere kaj libervole integriĝi la
homojn en la aŭtonomaj regionoj, kiuj parte ne volas
aparteni al Rusio, aŭ lasi al ili plenan aŭtonomion.
("popoloj strebas al sendependeco" (Mao Dse Dong))
Evidente la celo de tiaj metodoj estas, tiom timigi la homojn ke
ili eĉ ne plu revas kritiki la ŝtaton aŭ eĉ
postuli pli da aŭtonomeco.
Senhonorigi virojn pere de perfortado de iliaj edzinoj aŭ
filinoj estas unu el tiuj plej fiaj metodoj de viraĉoj.
 Cxu Rusio komencas refali en la Stalinismon ? (MW de AVE)

Nigraj Vidvinoj (en la germana): La libro pri la vivo de
ĉeĉenaj junaj virinoj kaj kial kaj kiel ili iĝis
"Nigraj Vidvinoj" estis tradukita en la germanan.
La rusa okupacia sistemo kaŭzas tiom gigantan malesperon -
pro tio vivo malpli valoras ol la morto kiel heroino. Certe
ankaŭ temas pri religia delogo, kiu baziĝas sur tiu-
ĉi malespero.
(Julia Jusik, "Die Braeute Allahs", NP-buch.at, ISBN 3-85326-
373-9, 171 p.)

Homaj Rajtoj en Rusio: Rusaj Sciencistoj kunvenis por subteni la
fizikiston Valentin Danilov, kiu estis damnita pro spionado;
ĉar li faris komunan kosmo-sciencan projekton kun ĉina
firmao rilate la eksterajn influojn al la moviĝo de
satelitoj. Antaŭ la kunlaboro Danilov petis kaj ricevis
akcepton flanke de FSB, sed eble iuj personoj tie volis rapidigi
propran karieron aŭ ne ricevis parton de la mono. La
subtenantoj diras, ke FSB (la rusa sekreta servo, antaŭa
KGB) agis ne juste; kaj nun ili celas peti la Eŭropan Kortumon
pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. (Mosnews.com /Gazeta.ru,
2005-01-08)

Germanio - lobiado: kelkaj germanaj konzernoj kiel VW kaj BMW,
krome RWE (energio-liveranto) daŭrigis pagi kunlaborantojn kiuj estis
elektitaj en la parlamentojn. Parte ili faris iun specialan laboron, sed certe agis
kiel lobiisto interne de la parlamento. Nur nun oni komencis trovi pli
severajn regulojn. Ĉiukaze oni bezonas diafanecon/ transparencon,
kaj almenaŭ kiel regule en lokaj konsilioj tia parlamentano estu ekskludita
el decidoj kiuj rilatas tiun firmaon kaj ekz-e aŭtomobilan industrion.
(Deutschlandfunk, k.a. 2005-01-15)

  • >Belarusio: Post la Oranĝa Revolucio en najbara Ukrainio ankaŭ tie diskutas la homoj pri politiko. La belarusa ambasadoro en Latvio, Mariniĉ, estis malliberigita por 5 jaroj, ĉar li montris intereson kandidatiĝi kiel prezidento.
    Simile al centraziaj ŝtatoj ankaŭ Lukashenko reĝas kiel diktatoro, kiu malŝatas kritikon. Krom la prezidento riproĉis la Goethe-Instituton k.a. ke ili "eksportas virinojn al okcidento por prostitucio". tio certe estas problemo, sed certe aliaj strukturoj okupiĝas pri tia homo-ŝakrado.
    Kaj li ankaŭ volas malpermesi, ke infanoj, suferantaj pro la radiada malsano (pro ĉernobil (1986-04-26!), ne plu rajtas kuraci sin eksterlande.
    (Deutschlandfunk, Jan Kallukat 2005-01-11)

    > Birma/ Myanmar: La registaro liberigis kelkajn malliberulojn; ankoraŭ pli ol 100.000 troviĝas en kaptejoj; multaj el ili estas dissidentoj.
    (DLF, germana radio stacio, 2005-01-02)

    > Irako: Preslibereco kreskas, tamen troviĝas "tondilo en la kapoj" de la ĵurnalistoj, ĉar influ-riĉaj grupoj ne ŝatas publikan kritikon. En 2004 oni mortigis 46 ĵurnalistojn.
    (DLF, 2005-01-02)
    Baloto fine de Januaro estas pridiskutata, ĉar la kondiĉoj estas tro danĝeraj, tial la baloto ne donos justan bildon. ĉefa celo de la atakoj estas kontraŭi la usonan ĉeestadon en la regiono. Tamen, malforta iraka registaro ne povos garantii la sekurecon; do, subtena helpo flanke de UN kaj islamaj ŝtatoj eble trankviligos la situacion.
    (Koelner Stadtanzeiger, 2005-01-05)
    Kristanoj sentas sin nesekuraj en multaj regionoj de Irako. (red.)

    > Irano: Ankoraŭ kondamnas al mortiga ŝtondumado pro adulto aŭ prostitucio kaj praktikas tian praan metodon de duobla moralo. Lasta kazo estis 19-jara virino, kiu havas du infanojn.
    (taz/dpa, 2004-12-27, p.8)

    > Irano: La plena asembleo de UN kritikis Iranon pro publikaj ekzekutoj, ŝtonumado kaj torturo (voĉoj: 71 por/ 54 kontraŭ / 55 sindetenoj). Samtempe estis pozitive registrita, ke Irano akceptis Hom-Rajtoj-observantojn. Nova leĝo kontraŭ torturo devas esti sekvata. Krome UN petis Iranon ne subpremi religiajn minoritatojn kiel sunnitoj, kristanoj, judoj kaj bahaanoj.
    (taz/rtr 2004-12-22,p.10)

    > Turkmenio kaj Uzbekio / Diktaturaj Tendencoj: Prezidentaj klikoj reĝas; politikaj malliberuloj plimultiĝas; la ĝenerala ekonomio (eble krom la forvendo de ercoj kaj ter- oleo) malkreskas; altiĝas frenezeco de la regantoj (en Turkmenio: Ruchnama (libro verkita de la prezidento) validas kiel "biblio por ĉio", orumitaj statuoj de Nijasov, palacoj, naĝejo por la prezidenta ĉevalo ). (taz, Zita Affentranger 2005-01-03)

    > Suda Sudano / Paco: 21 jaroj da milito kostis 2 milionojn da vivoj kaj forpelis 3,5 milionojn. Nun dum 6 jaroj rajtas regi aŭtomone la SPLA ribelogrupo; poste okazos referendumo. Restas la problemo de okcidenta Sudano/Darfur. (taz, Dominic Johnson 2005-01-03)

    > P.R.Kongo: En la orienta regiono Kivu soldatoj forpelis 180.000 homojn. La batalo rilatas al najbara Ruanda; la urĝa problemo por la civiluloj estas, ke ĉiuj soldatoj marodas la urbojn. UN blukaskuloj (ĝis nun) ne helpas al la homoj. (taz, Dominic Johnson 2004-12-22, p.9)
    Komentario de esperantistino, vivanta en la regiono Kivu, verkis analizon de la situacio de virinoj en Afriko (jen koncize):
    Afrikaj virinoj dum longa tempo estis viktimoj de maljusteco. Iliaj edzoj konsideris ilin laboriloj, kiuj devas zorgi pri kampaj laboroj, serĉado kaj farado de nutraĵoj kaj pri la multnombraj infanoj. Ili ne rajtis eniri lernejojn kiel iliaj fratoj; sed finfine oni komprenis, ke "eduki virinon estas eduki la tutan socion" Afriko multe dankas al UNICEF, kiu proklamis 2004 la "jaron de la filino".
    Ni virinoj el evolulandoj diras "ne" al la militoj en niaj regionoj, "ne" al la seksperforto, kaj "jes" al plukonstruado de lernejoj por batali kontraŭ la nescio, kaj "jes" al partoprenado en ĉiuj decidoj. (Monato 2004/12, Francoise Zawadi)

    > Ĉinio, XinJiang/Turkestan: dum 2004 jam 50 enloĝantoj de la plej okcidenta provinco de ĉinio, kie Ujguroj estas la indiĝenoj, estis kondamnitaj al morto - laŭdire, "ĉar ili estas teroristoj". Sed NROoj kiuj defendas Homajn Rajtojn supozas, ke tiamaniere la PRĉ volas subpremi la strebadon al sendependeco tie. Laŭ Amnestio Internacia ĉinio malliberigis plurajn mil da islamanoj en labor-kampejojn, sen justa tribunala decido. (taz/ rtr, 2004-9- 15)

    > Ĉinio, Hongkongo: La demokratoj sukcesis gajni 3 pliajn seĝojn en la parlamento (25 el 60). La nuna sistemo donas preferon al registaro-dependaj kandidatoj. Grandaj manifestacioj protestis favore al pli da demokratio. (taz/ rtr, 2004-9-15)

    > Rusio/ Demokratio:
    La rusa supera juĝkortumo ne akceptis la plendon de opoziciaj partioj kaj grupoj (Jabloko, Komunistoj, Komitato 2008) pri abolicio de la baloto 2003. Tio montras la dependecon de la justic-sistemo de la registara grupo. La Kremlo-Partio "Unuigita Rusio" malhelpis la aliajn partiojn plurflanke, ĉar ne ekzistas pres-libereco. Krome multaj pinto-kandidatoj, popularaj ministroj kaj guberniestroj, agis kiel pajlo-viroj ĉar post ilia elekto ili ne akceptis la parlamentajn seĝojn; ili estis anstataŭigitaj pere de "apparatŝikoj" (dependaj oficistoj).
    Alia "bona" ekzemplo rilatas al Vladimir Ryshkov, potenciala kandidato por la prezidento-baloto en 2008. Amaskomunikiloj estis fortigitaj de altaj registaraj oficistoj fari kalumnian kampanjon kontraŭ Ryshkov en lia baloto-distrikto, Altai. (Badische Zeitung, Elke Windisch 2004-12-18)
    (vidu ankaŭ Monato 2004/10 kaj /12:Leteroj))
    .

    > Rusio: prezidento Putin pli kaj pli renversas Rusion al nedemokrata lando. Laŭdire por pli facile batali kontraŭ la terorismo. Libera publikigo de opinio jam preskaŭ ne plu eblas, gravajn aferojn oni ne publikas. Governantojn ne plu elektos la civitanoj, sed Putin mem. Kandidatoj por la parlamento (Duma) devas esti de iu partio; t.s. ke sendependaj bravuloj ne rajtas kandidatiĝi. Partioj ne estas sam-ŝancaj; Putin fakte zorgis, ke tiaj preskaŭ ne povas kreski. Laŭ komento de K-H. Donath tiamaniere la registaro pli kaj pli izoliĝas, kaj rigidiĝas, simile al la carismo, kaj la sovetia sistemo. (taz/ rtr, 2004-9-14/15)

    Gravajn problemojn kiel deziro al pli da aŭtonomio tiel ne eblas solvi, sed eble fiks-premi. (red.)

    >Norda Koreio: Ankoraŭ troigas senbaza persona kulto pri patro kaj filo KIM, kaj la ridinda doktrinigo; nur dank' al Soveta Unio kaj ĉinio (?) Norda Koreio restis komunisma.
    (DLF, Martin Fritz 2005-01-05)
    Returne al la Dokumentoj

    Returne al la enirejo

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)