Unuiĝintaj Nacioj

Ĝenerala Asembleo

_________________

Sesdekunua sesio

Punkto 68 el la tagordo

Raporto de la Konsilantaro de la homaj rajtoj


Germanujo, Belgujo, Bolivio, Kostariko, Kubo, Danujo,

Ekvadoro, Hispanujo, Estonujo, Finlando, Grekujo, Gvatemalo,

Hungarujo, Latvujo, Nikaragvo, Peruo, Portugalujo,

Domingo kaj Slovenujo: rezolucia projekto



Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj


La ĝenerala Asembleo,

notante la rekomendon fare de la Konsilantaro pri la homaj rajtoj en ties rezolucio 1 /2 de la 29a de junio 2007 adoptanta la tekston de la Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj,


memorante sian rezolucion 61/178 de la 20a de decembro 2006, per kiu ĝi decidis, unuflanke, ekzamenadi la Deklaron kaj decidi pri ĝi post disponigo de la tempo necesa por kroma konsultado pri la demando, kaj aliflanke, fini la ekzamenadon antaŭ la fino de sia sesdekunua sesio,


adoptas la Deklaron de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de la indiĝenaj popoloj, kies teksto estas aldonita al la nuna rezolucio.

_____________


Aldonaĵo

Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj


La Ĝenerala Asembleo,


direktate de la celoj kaj principoj menciitaj en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj konvinkite, ke la ŝtatoj konformiĝos al la devoj, kiujn al ili devigas la Ĉarto,


konfirmante, ke indiĝenaj popoloj havas rajtaj egalaj al tiuj de ĉiuj aliaj popoloj, kaj agnoskante la rajton de ĉiuj popoloj esti malsamaj, sin estimi malsamaj, kaj esti respektaj kiel tiaj,


konfirmante ankaŭ, ke ĉiuj popoloj kontribuas al la diverseco kaj riĉeco de la civilizacioj kaj kulturoj, kiuj konsistigas la komunan heredaĵon de la homaro,


krome konfirmante, ke ĉiuj doktrinoj, politikoj kaj praktikoj alvokantaj aŭ laŭdegantaj la superecon de popoloj aŭ individuoj surbaze de deveno nacia, rasa, religia, etna aŭ kultura estas rasismaj, science falsaj, laŭleĝe senvaloraj, morale kondamnindaj kaj socie maljustaj,


reagnoskante, ke indiĝenaj popoloj, utiligante siajn rajtojn, estu neniel diskriminaciataj,


konsciante la fakton, ke indiĝenaj popoloj suferis historiajn maljustaĵojn interalie pro koloniiĝo kaj senposediĝo rilate al siaj bienoj, teritorioj kaj rimedoj, tiel malhelpitaj utiligi precipe sian rajton evolui konforme al siaj propraj bezonoj kaj utiloj,


agnoskante la urĝan neceson respekti kaj antaŭenigi la esencajn rajtojn de indiĝenaj popoloj devenantajn el iliaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj strukturoj kaj de iliaj kulturoj, spiritaj tradicioj, historioj kaj filozofioj, precipe iliajn rajtojn al siaj bienoj, teritorioj kaj rimedoj,


ankaŭ agnoskante la urĝan neceson respekti kaj antaŭenigi la rajtojn de indiĝenaj popoloj, konfirmitajn de traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj kun ŝtatoj,


bonvenigante la fakton, ke indiĝenaj popoloj organiziĝas por plibonigi sian situacion sur politika, ekonomia, socia kaj kultura niveloj kaj ĉesigi ĉiajn diskriminaciojn kaj subpremojn ĉie, kie tiuj okazas,


konvinkite, ke la regado fare de indiĝenaj popoloj super eventoj koncernantaj ilin kaj iliajn bienojn, teritoriojn kaj rimedojn ebligos al ili plifortigi siajn instituciojn, kulturojn kaj tradiciojn, kaj antaŭenigos sian evoluadon konforme al siaj aspiroj kaj bezonoj,


agnoskante, ke la respekto por indiĝenaj scioj, kulturoj kaj tradiciaj praktikoj kontribuas al valorigado daŭrigebla kaj justa de la natura medio kaj al ĝia bona mastrumado,


emfazante la kontribuon de senarmeigo de la bienoj kaj teritorioj de indiĝenaj popoloj al paco, ekonomia kaj socia progreso kaj al evoluo, interkompreno kaj amikaj rilatoj inter la nacioj kaj la popoloj de la mondo,


agnoskante precipe la rajton de indiĝenaj familioj kaj komunumoj konservi kunan respondecon pri la edukado, klerigado, instruado kaj bonfarto de siaj infanoj, konforme la rajtojn de la infanaro,


konsiderante, ke la rajtoj konfirmitaj per traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj inter ŝtatoj kaj indiĝenaj popoloj estas, en iuj situacioj, aferoj de internacia zorgo, intereso kaj respondeco internaciskalaj kaj prezentas internacian trajton,


krome konsiderante, ke traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj, kaj la interrilatoj, kiujn ili reprezentas, estas bazo por plifortigita partnerado inter indiĝenaj popoloj kaj ŝtatoj,


agnoskante, ke la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj1 kaj la Internacia Traktato pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj2 kaj la Deklaro kaj la Agada Programo de Vieno3, asertas la fundamentan gravecon de la rajto je memdispono de ĉiuj popoloj, per kiu ili libere determinu sian politikan statuton kaj libere sekurigu sian ekonomian, socian kaj kulturan evoluadon,


konsiderante, ke nenio en ĉi tiu Deklaro estu uzata por rifuzi al ajna popolo la rajton je memdeterminado utiligatan konforme al la internacia juro,


konvinkite, ke la agnosko de la rajtoj de indiĝenaj popoloj en la nuna Deklaro plibonigos konkordajn kaj kunlaborajn rilatojn inter ŝtatoj kaj indiĝenaj popoloj surbaze de principoj de justeco, demokratio, respekto por homaj rajtoj, nediskriminacio kaj sincereco,


stimulante ŝtatojn respekti kaj efike efektivigi ĉiujn siajn devojn aplikeblajn al la indiĝenaj popoloj surbaze de la internaciaj leĝoj, precipe tiuj rilataj al la homaj rajtoj, konsulte kaj kunlabore kun la koncernataj popoloj.


emfazante, ke la Unuiĝintaj Nacioj plenumu gravan kaj daŭran rolon en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj,


konvinkite, ke la nuna Deklaro estas plia grava paŝo al agnosko, antaŭenigo kaj protekto de la rajtoj kaj liberoj de indiĝenaj popoloj, kaj al la evoluigo de trafaj [ĝustaj?] agadoj de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj en ĉi tiu kampo,

agnoskante kaj rekonfirmante, ke indiĝenaj individuoj rajtas sen ia diskriminacio ĉiujn homajn rajtojn agnoskatajn de internacia juro, kaj ke indiĝenaj popoloj posedas kolektivajn rajtojn, kiuj estas nemalhaveblaj por siaj ekzisto, bonfarto kaj entuta evoluo, kiaj popoloj,


agnoskante ankaŭ, ke la situacio de la indiĝenaj popoloj ne estas la sama depende de la regionoj kaj landoj, kaj ke enkalkulendas la graveco de la naciaj aŭ regionaj proprecoj kaj ankaŭ la diverseco de la historiaj kaj kulturaj kuntekstoj,


solene proklamas la Deklaron de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj popoloj, kies teksto sekvas, kiu estigas idealon atingendan en spirito de partnereco kaj reciproka respekto,


Artikolo 1


indiĝenaj popoloj rajtas, kolektive aŭ aparte, plene ĝui ĉiujn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn agnoskitajn en la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj kaj la internacia leĝaro pri homaj rajtoj.


Artikolo 2


indiĝenaj popoloj kaj individuoj estas liberaj kaj egalrajtaj al ĉiuj aliaj popoloj kaj individuoj kaj rajtas ekzisti sen ia diskriminacio, utiligante siajn rajtojn, precipe surbaze de sia indiĝena deveno aŭ identeco.


Artikolo 3


indiĝenaj popoloj rajtas determini sin mem. Surbaze de tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuton kaj libere strebas al sia ekonomia, socia kaj kultura evoluadoj.


Artikolo 4


indiĝenaj popoloj, utiligante sian rajton pri memdeterminado, rajtas memstarecon kaj aŭtonomion en ĉio rilata al siaj internaj kaj lokaj aferoj, kaj ankaŭ rajtas disponi rimedojn por financi sian memstaran funkciadon.


Artikolo 5


indiĝenaj popoloj rajtas daŭrigi kaj plifortigi siajn instituciojn politikajn, jurajn, ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn, dume konservante sian rajton, se ili tion elektas, plene partopreni en la politika, ekonomia, socia kaj kultura vivo de la ŝtato.


Artikolo 6


ĉiu indiĝena individuo rajtas naciecon.


Artikolo 7


1. indiĝenaj individuoj havas la rajton pri vivo, fizika kaj mensa integreco, libereco kaj sekureco de sia persono.


2. indiĝenaj popoloj havas la kolektivan rajton loĝi en libereco, paco kaj sekuro kiel apartaj popoloj kaj ne esti submetataj al iu ago de genocido aŭ al iu ajn alia perforta ago, inkluzive de deviga translokigo de indiĝenaj infanoj de unu grupo al alia.


Artikolo 8


1. indiĝenaj popoloj kaj individuoj rajtas esti ne submetataj al deviga asimilo aŭ detruo de sia kulturo.


2. ŝtatoj provizu efikajn preventajn kaj kompensajn mekanismojn pri:


(a) ĉia ago, kiu havas kiel celon aŭ efikon forpreni de ili la integrecon de apartaj popoloj, aŭ la kulturajn valorojn aŭ etnan identecon;


(b) ĉia ago, kiu havas kiel celon aŭ efikon forpreni de ili bienojn, teritoriojn aŭ rimedojn;


(c) ĉia deviga translokigo de loĝantaro, kiu havas kiel celon aŭ efikon malrespekti aŭ malpliigi iun el ilia rajtoj;


(d) ĉia deviga asimilado aŭ perforta integrigo


  1. ĉia politika propagando kontraŭ ili celanta stimuli rasan aŭ etnan diskriminacion kontraŭ ili aŭ inciti tiajn agojn.

Artikolo 9


indiĝenaj popoloj kaj individuoj rajtas aparteni al indiĝena komunumo aŭ indiĝena nacio, konforme al la tradicioj kaj kutimoj de la komunumo aŭ nacio koncernita. Nenia ajn diskriminacio povas rezulti el la utiligado de tiu rajto.


Artikolo 10


indiĝenaj popoloj ne estu perforte pelataj el siaj bienoj aŭ teritorioj. Nenia translokigo povas okazi sen libera, antaŭa kaj informita konsento de la koncernitaj indiĝenaj popoloj kaj interkonsento pri ĝusta kaj justa kompenso kaj, kiam eblas, kun la eblo de reveno.



Artikolo 11


1. indiĝenaj popoloj rajtas praktiki kaj revigligi siajn kulturajn tradiciojn kaj kutimojn. Ĉi tio inkluzivas la rajton daŭrigi, protekti kaj evoluigi la estintajn, estantajn kaj estontajn manifestadojn de iliaj kulturoj, kiaj arkeologiaj kaj historiaj ejoj, artofaroj, desegnoj kaj modeloj, ceremonioj, teknikoj kaj vidaj kaj spektaklaj artoj kaj literaturo.


2. ŝtatoj provizu kompensojn per efikaj mekanismoj - kiuj povus inkluzivi restituon - planitaj kunlabore kun la koncernataj indiĝenaj popoloj, pri iliaj kulturaj, intelektaj, religiaj kaj spiritaj posedaĵoj forprenitaj de ili sen ilia libera, antaŭa kaj informita konsento aŭ malkonforme al iliaj leĝoj, tradicioj kaj kutimoj.


Artikolo 12


1. indiĝenaj popoloj rajtas manifesti, praktiki, evoluigi kaj instrui siajn spiritajn kaj religiajn tradiciojn, kutimojn kaj ceremoniojn; ili rajtas daŭrigi kaj protekti siajn religiajn kaj kulturajn ejojn kaj havi aliron en privateco al ili; ili rajtas revenigi en sian patrion siajn homajn restaĵojn.


2. ŝtatoj ebligu la aliron al de ili posedataj kultaj objektoj kaj homaj restaĵoj kaj/aŭ ties revenigon en ilian patrion per justaj, malkaŝaj kaj efikaj mekanismoj planitaj kunlabore kun la koncernitaj indiĝenaj popoloj.


Artikolo 13


1. indiĝenaj popoloj rajtas revigligi, uzi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historion, lingvon, parolajn tradiciojn, filozofion, skribosistemon kaj literaturon, kaj elekti kaj konservi siajn proprajn nomojn por la komunumoj, lokoj kaj personoj.


2. ŝtatoj faru efikajn aranĝojn por protekti ĉi tiun rajton kaj agu por certigi, ke indiĝenaj popoloj povu kompreni kaj esti komprenataj en politikaj, juraj kaj administraciaj proceduroj, se necesas per disponigo de interpretaj servoj aŭ de aliaj taŭgaj rimedoj.


Artikolo 14


1. indiĝenaj popoloj rajtas establi kaj regi siajn proprajn edukajn sistemojn kaj instruajn instituciojn provizantajn klerigadon en sia propra lingvo, laŭ maniero konvena al siaj kulturaj klerigaj kaj instruaj metodoj.


2. Indiĝenaj individuoj, precipe infanoj, rajtas aliri ĉiujn nivelojn kaj formojn de klerigado de la ŝtato sen ia diskriminacio.


3. ŝtatoj, kunlabore kun indiĝenaj popoloj, faru efikajn aranĝojn, por ke indiĝenaj individuoj, precipe infanoj, vivantaj ekster siaj komunumoj, havu aliron, kiam eblas, al klerigado provizata laŭ sia propra kulturo kaj en sia propra lingvo.


Artikolo 15


1. indiĝenaj popoloj rajtas, ke la klerigado kaj informadiloj fide reflektu la dignecon kaj diversecon de iliaj kulturoj, tradicioj, historio kaj aspiroj


2. ŝtatoj faru efikajn aranĝojn konsulte kaj kunlabore kun la koncernataj indiĝenaj popoloj, por kontraŭbatali antaŭjuĝojn kaj elimini diskriminacion kaj por antaŭenigi toleremon, komprenon kaj bonajn rilatojn inter indiĝenaj popoloj kaj ĉiuj aliaj komponantoj de la socio.


Artikolo 16


1. indiĝenaj popoloj rajtas establi sian propran amaskomunikilaron en sia propra lingvo kaj aliri ĉiajn neindiĝenajn amaskomunikilojn sen ia diskriminacio.


2. ŝtatoj faru efikajn aranĝojn por certigi, ke la publikaj amaskomunikiloj adekvate reflektu indiĝenajn kulturajn diversecojn. Ŝtatoj, sen malutili al certigata plena libera esprimo, instigu privatajn amaskomunikilojn adekvate reflekti la indiĝenan kulturan diversecon.


Artikolo 17


1. Indiĝenaj individuoj kaj popoloj rajtas plene ĝui ĉiujn rajtojn establitajn de aplikebla internacia kaj nacia leĝaro pri la laboro.


2. ŝtatoj konsulte kaj kunlabore kun indiĝenaj popoloj faru specifajn aranĝojn por protekti aparte indiĝenajn infanojn kontraŭ ekonomia ekspluatado kaj kontraŭ ĉia laboro povanta esti danĝera, aŭ malhelpa al ilia edukado, aŭ malutila al ilia sano aŭ al ilia fizika, mensa, spirita, morala aŭ socia evoluado, enkalkulante ilian specialan senŝirmecon kaj la gravecon de edukado por ilia memstarigo.


3. Indiĝenaj individuoj rajtas esti ne submetataj al ia diskriminacia laborkondiĉo interalie koncerne laborpostenon aŭ salajron.


Artikolo 18


indiĝenaj popoloj rajtas partopreni la decidofaradon en aferoj, kiuj povus koncerni iliajn rajtojn, pere de reprezentantoj elektitaj de ili laŭ propraj proceduroj, kaj ankaŭ daŭrigi kaj evoluigi siajn proprajn indiĝenajn decidofarajn instituciojn.


Artikolo 19


ŝtatoj sincere konsultu kaj kunlaboru kun la koncernataj indiĝenaj popoloj per ties propraj reprezentantaj institucioj cele havi ilian liberan, antaŭan kaj informitan konsenton antaŭ ol adopti kaj efektivigi leĝdonajn aŭ administraciajn aranĝojn, kiuj povus koncerni ilin.


Artikolo 20


1. indiĝenaj popoloj rajtas konservi kaj evoluigi siajn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn sistemojn aŭ instituciojn, tutsekure ĝui siajn proprajn rimedojn por pluekzistado kaj evoluado, kaj libere okupiĝi pri ĉiaj siaj agadoj ekonomiaj, tradiciaj kaj aliaj.


2. indiĝenaj popoloj senigitaj je siaj rimedoj por pluvivo kaj evoluado rajtas ĝustan kaj justan kompenson.


Artikolo 21


1. indiĝenaj popoloj rajtas, sen ia diskriminacio, la plibonigon de siaj ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj, interalie en la kampoj de edukado, labordono, profesiaj trejnado kaj retrejnado, loĝado, sanigo, sano kaj sociala asekuro.


2. ŝtatoj faru efikajn aranĝojn kaj, se necesas, specialajn aranĝojn por certigi daŭran plibonigadon de la ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj de la indiĝenaj popoloj. Aparta atento estu donata al la rajtoj kaj specialaj bezonoj de indiĝenaj maljunuloj, virinoj, junuloj, infanoj kaj kripluloj.


Artikolo 22


1. Aparta atento estu donata al la rajtoj kaj specialaj bezonoj de indiĝenaj maljunuloj, virinoj, junuloj, infanoj kaj kripluloj ĉe la efektivigo de ĉi tiu Deklaro.


2. ŝtatoj faru aranĝojn, kunlabore kun indiĝenaj popoloj, por certigi, ke indiĝenaj virinoj kaj infanoj estu plene protektataj kontraŭ ĉiaj perfortoj kaj diskriminacioj kaj ĝuu la deziratajn garantiojn


Artikolo 23


indiĝenaj popoloj rajtas determini kaj evoluigi prioritatojn kaj strategiojn por utiligi sian rajton evoluadi. Ili interalie rajtas aktive okupiĝi pri evoluigado kaj determinado de programoj pri sano, loĝigo kaj aliaj ekonomiaj kaj aliaj socialaj programoj koncernantaj ilin kaj, laŭeble, administri tiajn programojn pere de siaj propraj institucioj.


Artikolo 24


1. indiĝenaj popoloj rajtas sian tradician medikamentaron kaj rajtas daŭrigi siajn medicinajn praktikojn, interalie protektadi siajn medicinajn plantojn, bestojn kaj mineralojn vivnecesajn . Indiĝenaj individuoj ankaŭ rajtas aliri, sen ia diskriminacio, al ĉiuj socialaj kaj sanigaj servoj.


2. Indiĝenaj individuoj egalrajte ĝuu la plej alte atingeblan staton pri fizika kaj mensa sanoj. Ŝtatoj faru la necesjan aranĝojn por laŭgrade certigi la plenan realigon de ĉi tiu rajto.


Artikolo 25


indiĝenaj popoloj rajtas daŭrigi kaj plifortigi sian apartan spiritan interrilaton kun siaj tradicie posedataj aŭ alie okupataj kaj uzataj bienoj, teritorioj, riveraj kaj marbordaj akvoj kaj aliaj rimedoj, kaj preni sur sin siajn ĉi-rilatajn respondecojn al estontaj generacioj .


Artikolo 26


1. indiĝenaj popoloj rajtas posedi la bienojn, teritoriojn kaj rimedojn, kiujn ili tradicie posedis, okupis aŭ alimaniere uzis aŭ akiris.

2. indiĝenaj popoloj rajtas posedi, uzi, valorigi kaj regi la bienojn, teritoriojn kaj rimedojn, kiuj apartenas al ili aŭ kiujn ili okupas aŭ uzas tradicie, kaj ankaŭ tiujn, kiujn ili akiris.


3. ŝtatoj donu jurajn agnoskon kaj protekton al ĉi tiuj bienoj, teritorioj kaj rimedoj. Tiu agnosko estu farata kun deca respekto por la kutimoj, tradicioj kaj tenuraj sistemoj de la koncernitaj indiĝenaj popoloj .


Artikolo 27


Ŝtatoj establu kaj efektivigu, kune kun la koncernitaj indiĝenaj popoloj, justan, sendependan, senpartian, malferman kaj malkaŝan procedon konvene agnoskantan la leĝojn, tradiciojn, kutimojn kaj tenurajn sistemojn de la indiĝenaj popoloj, por agnoski la rajtojn de la indiĝenaj popoloj rilatajn al iliaj bienoj, teritorioj kaj rimedoj, inkluzive tiujn, kiuj estas tradicie posedataj okupas aŭ uzas, kaj decidi laŭ tiuj rajtoj. La indiĝenaj popoloj rajtu partopreni en ĉi tiu procedo.


Artikolo 28


1. indiĝenaj popoloj rajtas postuli kompensadon, inkluzive de restituo aŭ, se ĉi tiu ne eblas, de ĝusta, deca kaj justa kompenso por la bienoj, teritorioj kaj rimedoj, kiujn ili tradicie posedis aŭ okupis aŭ uzis, kaj kiuj estas konfiskitaj, prenitaj, okupitaj ekspluatitaj aŭ difektitaj sen ilia libera, antaŭa kaj informita konsento.


2. escepte se alie libere konsentite fare de la koncernataj popoloj, kompenso konsistu el bienoj, teritorioj kaj rimedoj egalaj laŭ kvalito, grandeco kaj jura stato, aŭ el mona kompenso aŭ el ia alia konvena kompenso.


Artikolo 29


1. indiĝenaj popoloj rajtas la konservadon kaj protektadon de sia natura medio kaj de la produktiva kapacito de siaj bienoj aŭ teritorioj kaj rimedoj. Tiucele ŝtatoj establu kaj efektivigu helpprogramojn por indiĝenaj popoloj, sen ia diskriminacio.


2. ŝtatoj faru efikajn aranĝojn por certigi, ke neniu danĝera materialo estu stokata aŭ deponata sur la bienoj aŭ teritorioj de indiĝenaj popoloj sen ties antaŭa, libera kaj informita konsento.


3. ŝtatoj ankaŭ faru efikajn aranĝojn por certigi, laŭ neceso, ke la programoj por gardado, preventado kaj sanzorgado al indiĝenaj popoloj afektitaj fare de tiuj materialoj, kaj konceptataj kaj efektivigataj fare de indiĝenaj popoloj estas konvene efektivigitaj.


Artikolo 30


1. Militistaj agadoj ne okazu sur la bienoj aŭ teritorioj de indiĝenaj popoloj, escepte se ili estas pravigitaj fare de grava minaco al publika intereso aŭ se ili estas libere deciditaj konsente kun la koncernataj indiĝenaj popoloj aŭ petitaj fare de ili.

2. ŝtatoj komencu efikajn konsultojn kun la koncernataj indiĝenaj popoloj, pere de konvenaj procedoj kaj precipe per iliaj reprezentantaj institucioj, antaŭ ol uzi iliajn bienojn aŭ teritoriojn por militista agado.


Artikolo 31


1. indiĝenaj popoloj rajtas daŭrigi, regi, protekti kaj evoluigi sian kulturan heredaĵon, tradician scion kaj tradiciajn kulturajn esprimojn, kaj ankaŭ la manifestadojn de siaj sciencoj, teknikoj kaj kulturo, interalie siajn homajn kaj genetikajn rimedojn, semojn, medikamentaron, scion pri la ecoj de faŭno kaj flaŭro, parolaj tradicioj, literaturo, estetiko, sportoj kaj tradiciaj ludoj kaj vidaj kaj spektaklaj artoj. Ili ankaŭ rajtas daŭrigi, regi, protekti kaj evoluigi sian intelektan propraĵon de tiu kultura heredaĵo, tiu tradicia scio, kaj tiuj tradiciaj kulturaj esprimoj.


2. kunlabore kun indiĝenaj popoloj, ŝtatoj faru efikajn aranĝojn por agnoski kaj protekti la utiligon de ĉi tiuj rajtoj.


Artikolo 32


1. indiĝenaj popoloj rajtas determini kaj evoluigi prioritatojn kaj strategiojn por la valorigado kaj uzado de siaj bienoj aŭ teritorioj kaj aliaj rimedoj.


2. ŝtatoj konsultu kaj sincere kunlaboru kun koncernataj indiĝenaj popoloj pere de ties propraj reprezentaj institucioj por akiri sian liberan kaj informitan konsenton antaŭ la aprobo de ĉia projekto influanta iliajn bienojn aŭ teritoriojn kaj aliajn rimedojn, precipe rilate al la valorigo, utiligo aŭ ekspluatado de iliaj mineralaj, akvaj aŭ aliaj rimedoj.


3. ŝtatoj provizu efikajn mekanismojn por ĝuste kaj juste kompensi ajnan tian agadon, kaj konvenaj aranĝoj estu farataj por mildigi malfavorajn ekologiajn, ekonomiajn, sociajn, kulturajn aŭ spiritajn efikojn.


Artikolo 33


1. indiĝenaj popoloj rajtas determini sian propran identecon aŭ membriĝon konforme al siaj kutimoj kaj tradicioj sen difekti la rajton de siaj anoj individue akiri civitanecon de la ŝtato, en kiu ili vivas.


2. indiĝenaj popoloj rajtas determini la strukturojn de siaj institucioj kaj elekti ties membrojn konforme al siaj propraj proceduroj.


Artikolo 34


indiĝenaj popoloj rajtas antaŭenigi, evoluigi kaj daŭrigi siajn instituciajn strukturojn kaj siajn apartajn kutimojn, spiritecon, tradiciojn, procedurojn, praktikojn kaj, kaze ke ili ekzistas, jurajn sistemojn aŭ kutimojn, konforme al la internaciaj homrajtaj normoj.


Artikolo 35


indiĝenaj popoloj rajtas determini la respondecojn de individuoj al sia komunumo.


Artikolo 36


1. indiĝenaj popoloj, precipe tiuj loĝantaj ambaŭflanke de internaciaj landlimoj, rajtas trans tiuj landlimoj daŭrigi kaj evoluigi kontaktojn, rilatojn kaj kunlaborajn ligojn kun siaj propraj membroj kaj ankaŭ aliaj popoloj, interalie agadojn kun spiritaj, kulturaj, politikaj, ekonomiaj kaj sociaj celoj.


2. ŝtatoj, konsulte kaj kunlabore kun indiĝenaj popoloj, faru efikajn aranĝojn por faciligi la utiligon kaj certigi la efektivigon de ĉi tiu rajto.


Artikolo 37


1. indiĝenaj popoloj rajtas, ke la traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj prozitivaj aranĝoj farataj kun ŝtatoj aŭ ties posteuloj estu agnoskataj kaj efike aplikataj, kaj ke la ŝtatoj respektu tiujn traktatojn, interkonsentojn kaj aliajn pozitivajn aranĝojn.


2. Nenio en ĉi tiu Deklaro estu interpretata por malpliigi aŭ ignori la rajtojn de indiĝenaj popoloj enhavatajn en traktatoj, interkonsentoj kaj pozitivaj aranĝoj.


Artikolo 38


ŝtatoj, konsulte kaj kunlabore kun indiĝenaj popoloj, faru konvenajn aranĝojn inkluzivante leĝdonajn, por atingi la celojn de ĉi tiu Deklaro.


Artikolo 39

indiĝenaj popoloj rajtas aliri financan kaj teknikan helpon provizitan de ŝtatoj kaj kadre de internacia kunlaboro, por ĝui la rajtojn enhavatajn en ĉi tiu Deklaro.


Artikolo 40


indiĝenaj popoloj rajtas havi aliron al ĝustaj kaj justaj proceduroj por solvi konfliktojn kaj disputojn kun ŝtatoj aŭ aliaj partioj kaj al senprokrastaj decidoj pri tiuj aferoj, kaj ankaŭ al efikaj apelaciaj rimedoj pri ĉia malrespekto de siaj individuaj kaj kolektivaj rajtoj. Ĉia tia decido devige konsideru la kutimojn, tradiciojn, regulojn kaj laŭleĝajn sistemojn de la koncernitaj indiĝenaj popoloj kaj la internaciajn normojn pri la homaj rajtoj.


Artikolo 41


La organoj kaj institucioj specialiĝintaj de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj interregistaraj organizaĵoj kontribuu al la plena efektivigo de la decidoj de ĉi tiu Deklaro per la mobilizo de, interalie, financa kunlaboro kaj teknika helpo. Rimedoj por certigi la partoprenon de indiĝenaj popoloj al esploro de aferoj koncernantaj ilin estu starigataj.


Artikolo 42


La Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, siaj organoj, precipe la Konstanta Instanco pri Indiĝenaj Aferoj, la speciĝintaj institucioj, precipe la landnivelaj, kaj la ŝtatoj favoru la respekton por kaj la plenan aplikon de la decidoj de la nuna Deklaro kaj sekvu ĝian efikecan aplikiĝon.


Artikolo 43


La rajtoj agnoskitaj fare de la nuna Deklaro konsistigas la minimumajn normojn necesajn por la pluekzisto, digno kaj bonfarto de la indiĝenaj popoloj en la mondo.


Artikolo 44


ĉiuj rajtoj kaj liberoj agnoskitaj fare de la nuna Deklaro estas egale garantiataj al ĉiuj indiĝenaj individuoj, viraj kaj inaj.


Artikolo 45


Nenio en ĉi tiu Deklaro estu interpretata kiel malgrandiganta aŭ nuliganta rajtojn, kiujn indiĝenaj popoloj jam estas akirintaj aŭ estonte povus akiri.


Artikolo 46


1. Neniu dispono en ĉi tiu Deklaro estu interpretata kiel implicanta por iu ŝtato, popolo, grupo aŭ individuo ian rajton iel aktivi aŭ agi kontraŭe al la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, au estu konsiderata kiel permeso aŭ stimulo al ago efikanta detrui aŭ malpliigi, entute aŭ parte, la teritoria integrecon aŭ politikan union de suverena kaj sendependa ŝtato.


2. utiligante la rajtojn menciitajn en la nuna Deklaro, la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberoj de ĉiuj estu respektataj. La utiligo de la rajtoj prezentataj en ĉi tiu Deklaro estu submetataj nur al limoj leĝe determinitaj, konforme la internaciajn devontigojn pri la homaj rajtoj. Ĉia tia limo estu nediskriminacia kaj strikte necesa nur por la celo certigi la agnoskon kaj respekton por la rajtoj kaj liberoj de aliulo kaj por plenumi la justajn postulojn necesajn en demokrata socio.


3. La disponoj prezentataj en ĉi tiu Deklaro estu interpretataj konforme al la principoj de justeco, demokratio, respekto por homaj rajtoj, egaleco, nediskriminacio, bona regado kaj sincereco.


1 Vidu la aldonaĵon de la rezolucio 2200 A (XXI).

2 A/CONF.157/24 (Part I), ĉapitro. III.

3 Rezolucio 217 A (III).