Okaze de demando de M. Savignat el franca provinco Reunio pri planata kurentoproduktado pere de brulturbino mi verkis iom gheneralan tekston (ankorau mozaika). Brulturbino (kvazau kiel vapor-lokomotivo kun generatoro) estas unu el la antikvaj rimedoj produkti elektran kurenton.
Char amasighas la plastika rubo oni unue pripensas forbruligi rubajhon kaj uzi la varmon por agiti vapormotoron. Se temas pri bruligado de rubo, tiam dependas de la teknologio, chu ghi estas dangera au chu ne. Char ekz-e PVK (polivinilklorido, en: PVC) povas produkti en la forno dioksinoj (konata veneno el la akcidenta katastrofo en Seveso, Norda Italio antau 20 ? jaroj). Oni devas kontroli la brul-temperaturon (ghi devas esti pli alta ol kutime, por detrui la dioksinojn; kaj oni devas lavi la fumgasojn pere de kalko- lakto (CaCO3 au simile). Alimaniere oni povas uzi ter-gason au ter-oleon kiel fuelo por la motoro. Ghi havas la avantaghon, ke ghi estas facile stokebla. La malavantagho estas, ke tiaj fontoj ne shprucas eterne kaj ke ilia kromprodukto estas karbondioksido, kiu aktivas kiel forcejgaso. Chiukaze mi subtenus la alternativajn energiojn:
> Efika uzado de la energio:
Chu vi scias, ke la t.n. "Standby" maniero, t.s. uzi televidilon
kaj similajn aparatojn (ekz-e enhavanta horlogho), kiuj daure
estas ligitaj al la elektra reto, konsumas daure energion
(povumo de kutime 1-4 Watt - kaj vi povas kalkuli la jaran
bezonon: 1 * 24 * 365 = 8,76 KiloWatt-Horoj ghis 35 kWh).
Vi povus kontroli viajn aparatojn kaj eble eviti tion:
Radioaparato (auskultu chu ghi zumas); mi enmetis shaltilon en
la kablo kaj nur enshaltas, kiam mi auskultas.
Halogen-Lumo: de si mem tre efika, sed povas esti, ke la
transformatoro chiam tiras energio el la reto (se vi tushas
ghin, ghi estas chiam varmeta), povas esti, chiukaze oni devus
kontroli - antau ol oni achetas tian aparatojn - au poste
prilabori per aparta shaltilo.
Plej efike vi kontrolas pere de mezurilo, ghi kostas (20
Euro/USD); char oni ne bezonas ghin daure, sufichas ke via
komunumo pruntedonas ghin.
Fridujo: malmultekosta fridujo dum sia vivdauro bezonas multe pli da mono por la energio ol vi shparas je la achetado. Do, atentu al la indiko, kiom da energio ghi bezonas.
Lavmashino: ekzistas tiaj, kiuj havas du eniroj - unu por la malvarma akvo kaj unu por varma akvo plej moderne varmigita je sunkolektoroj.
Chiukaze uzi la energion ekfike oni jam evita la produktadon - tamen moderna homo bezonas kurenton. Do sekve, kiel produkti energion alternative:
> Ventogeneratoro - plej efike:
Danio jam grandparte produktas sian bezonatan kurenton el vento-
generatoroj, kaj ankau en Germanio, je marbordo kaj sur montoj
ni konstruas pli kj pli da ventgeneratoroj.
Se en via regiono oni planas instalajhon, kial ne tian ? Ghi
havas la avantaghon, ke ghi kreas lokajn laborlokojn kaj la
tekniko estas sufiche simpla, por instigi propran industrion.
> Fotovoltaiko - iomete luksa: Komence tre multekosta, uzas rekte la sunan energion. Tre tauga, kiam ofte mankas vento, au se domo(j) situas for de la urbo, kaj instali kablon estas tre multekosta. En pluraj landoj (DE, JN, US, ..) oni instalas nun pli kaj pli, tamen entute ghi liveras malpli ol 1 procento. > Biogaso - se vi havas grandajn amasojn da planta rubajho (au bovojn en stalo) au tauga klariginstalajho. Pli avantaghe en varma lando (ekz-e Hindio) estas pli bonaj kondichoj por biogaso. Nova reciklo-tekniko traktas mastruman ab-akvon kaj povas altigi la efikecon, char ghi ne bezonas multe da akvo kaj ne transportas malpurigitan akvon en kanaloj, sed traktas ghin en propra instalajho. La produktoj estas biogaso kaj komposto.
> Akvoenergio: el ondoj de la maro au el riveroj (oni devas atentigi la bezonon de la fishoj). Proksime de ni estas fabriko por malgrandaj turbinoj; tiuj estas liverataj en la tutan mondon.
> Stokejo da energio: povas esti alta lago, al kiu oni pumpas akvon, ekz-e dum la nokto; kaj suben dumtage, kiam estas la alta bezono.
Se chio ne sufichas: > Kombinita Motoro kun Generatoro kiu liveras kurenton kaj disdonas la varmon al hejmoj au fabrikoj. Depende de la bezono. en nia komunumo estas 4 tiaj BHKW (Block-Heiz-Kraftwerk); ili estas uzataj dum la tempo chirkau tagmezo, kiam oni bezonas plej multe da kurento. Kaj parte oni uzas la varmon por hejti banejon (ghi havas rezervon por la varmega akvo), loghdomon por maljunuloj au kvartalon. (je la du lastaj la BHKW estas akompanata de normala forno).
> Nuklea energio ne konsilendas: En Francio ankorau tro uzata, char tie la nuklea energio estas sufiche malmultekosta. La nepagitan prezon pagas jam nun (pro la ekspluatado) la kanadaj kaj australaj indighenoj; kaj pro la daura ellaso de radioaktivaj substancoj ni pagos chiuj pere de ghenerala altigho de nukleaj malsanoj. Sed tio shanghighos.
> Ghenerale: Produkti kurenton chiam influas la medion; ech la ventoenergio havas negativajn kromefikojn; brueto, estetikaj shanghoj, chu ili povas influi la klimaton au tutmondajn parametrojn ankorau ne certas. Do chiukaze, efika uzado de kurento estas plej favora.