Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko
de la Euxropa Unio

AVE - privata Opinio por KESP


Komuna Ekstera kaj Sekureco Politiko (KESP) de la Euxropa
Unio 
La AVE-Sekretario (M.W.) sendis la sekvan tekston 1999-05 kiel
persona opinio al Ernst Guelcher, komisiito pri la KESP en la
Verda Grupo de la Euxropa Parlamento.

1. OSKE (La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Euxropo)
devas ricevi pli da financaj rimedoj kaj gxi estu cxiam la unua
opcio en iu ajn politika konflikto. La trejnado en la moderigo
de konfliktoj devas esti pli intensa.

2. NATO estas dominata de Usono; la intereso de Euxropo ofte
diferas de tiu de Usono.

3. Se Euxropa Unio volas igxi reala partnero rilate euxropaj
decidoj, gxi unue devas havi propraj respondecoj rilate la
armeo(j).

4. La demokratiigo de EU devas esti plene establita. Necesas
politika kontrolo de la EU-armeoj (nuntempe sub la nomo de OEU,
Okcident-Euxropa Unio, fondita 1954.

5. La reguloj de la EU-armeoj devas esti klaraj kaj gxisfunde
diskutitaj.  
5a. Unuflanke por respondeco ene de EU-regiono. 
5b. Aliflanke por respondeco ekster la EU-regiono.
5c. Antauxaj kolonioj de EU-landoj, ekz-e Reunion (ktp.),
pripensitaj kiel ekster-EU.

6. La soldatoj devas esti ekzamenitaj, cxu ili subtenas la
Homajn Rajtojn.

7. La EU-armeoj devas esti armitaj por defendo, ne por agreso. 
7a. Neniuj nukleaj armiloj, neniuj DU-obusoj (DU= malricxigita
(je radioaktiva isotopo) uranio).
7b. Neniuj kontraux-personaj minoj.
7c. Neniuj kemiaj kaj biologiaj armiloj kiuj mortigas aux
kripligas grandspace sen rigardo cxu estas soldatoj aux civilaj
personoj.
----

(M. Westermayer, sekretario de AVE, 1999-05)

 
  • Al la komenco

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Email: m.westermayer@comlink.org