Libroj kaj alia Literaturo

aktuala versio 2013-02-09
  • Interesa libro: André Cazetien "Urboj por shanghi la mondon", tradukita de Marie-Therese Lloancy.

    La autoro estis urbestro de Mourenx Nova-Urbo (fondita 1956).
    Unue li priskribas la mastrumadon de tiu ek-funkcianta urbo (pro ekspluato da tergaso) en rekta kunlaboro kun la novaj enloghantoj, sendepende de ilia nacieco.
    Due li priskribas la kondichojn por Partoprena Demokratio kiu nepre necesas por atingi socialan kunvivadan pacon kaj ankau ekologian dauropovecon, kontraste al la tendencoj de la nov-liberalismo, kies sola celo estas la maksimuma profito. Ghi estas tre bone legebla pro la flua skribado, kaj ankau pro la sufiche grandaj literoj.
    106 p. A4, 2 bildoj, prezo 15 Euro, ISBN 978-2-35519-109-1
    (mendebla je chiuj bonaj Esperanto-libroservoj)

  • Informo pri la Nacia Parko Harz en norda Germanio - rtf

    Penseroj de Bernhard Behra, kiuj helpus eviti diversajn krizojn. (rtf, 2012)

  • Al la enirejo

  • Returne al la "Dokumentoj"
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)