2005-07-19 Riga: AVE-Renkontiĝo okaze de la IEK

Dank' al la bona organizado de Mara Timermane, organizanto de la Internaciaj Esperanto Kongresoj (IEK) en Riga, ni havis kunsidon en la latva ministrejo pri medio-protektado, dum ĉ. 2 horoj.

Manfred Westermayer (AVE) prezentis "Agendon 21" en Frejburgo/Br. (DE). Agendo_21 kreiĝis en Rio de Janeiro (1992). Krom la devontigo al la registaroj ĝi postulas kunlaboron sur la urba nivelo inter la administraro kaj la lokaj NRO-oj. Bonvolu viziti (iom pli poste) pri "Agendo 21".

Eriks Leitis, konsilisto de la ministerio, prezentis la evoluon de eko-turismo en Latvio. Ili instalis plurajn naturprotektejajn zonojn, parte tre grandaj; kien oni invitas la turistojn por ekkoni la naturajn belecojn de Latvio kaj ĝui trankvilajn feriojn. Tie jam ekzistas reto da biciklaj vojoj.
Bedaŭrinde en la urboj mem ofte mankas biciklo-vojoj; kaj bicikli estas malfacile, ĉar la aŭto-ŝoforoj ne tro respektas biciklojn. Tre malmultaj biciklistoj estis videblaj. Sed ankaŭ en Latvio oni jam planas enkonduki biciklo-vojojn.
Okazis diskuto pri la diversaj temoj. Poste s-ro Leitis montris al ni specialaĵon de la ministreja domo. Ĝi situas vid-al-vide al la muzeo de la okupacio en la urbo-centro. Ĝi estis konstruita antaŭ ĉ. 600 (?) jaroj kaj ĉar la ĉirkaŭaĵo leviĝis (pro sablo, runinaĵoj, ktp.) dum la jarcentoj, la antaŭa teretaĝo nun aspektas kvazaŭ kelo. Elkoran dankon al Mara kaj al la ministrejo, kies ĉefo apartenas al la verda partio.

Se vi volas vidi fotojn kaj legi pli ĝenerale bonvolu viziti la Raporton de Mara Timermane pri IEK 15

Pli pri Agendo 21 sekvos

 
AVE
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)