• 79-a SAT-Kongreso, Rezolucioj, 2006-08-24

    Aveno 31 - sociala: kontrax-personaj mino / Israelo, ktp. Raporto el la SAT-Kongreso: La ge-sinjoroj Weiss el Francio preparis tre detalan dokumenton pri kontraŭ-personaj minoj (KPM) kaj pri bomboj, kiuj disĵetas multajn tiajn minojn (mino-sternaj bomboj (MSB), angle: Cluster Munition). La antipersonaj minoj estas malpermesitaj pere de la Konvencio de Otavo, sed ankoraŭ ne ĉiuj ŝtatoj subskribis kaj ratifis la konvencion. La deklaracio de la SAT-Kongreso postulas de ĉiuj landoj aliĝi al la Konvencio de Otavo, kaj krome subtenas la Koalicion kontraŭ la Mino-Sternaj Bomboj, kiu celas malpermeso tiajn bombojn - kaj alvokas la francajn laboristojn de la firmao "Obus BONUS" rezigni pri la konstruo de MSB-oj, ĉar ili fakte egalas al kontraŭ-personaj minoj. Klarigo (el la dokumento): Ĉiuj 45 minutoj paŝas iu homo sur minon, kaj perdas la vivon aŭ restas severe damaĝita dum sia tuta vivo. Unu mino-sterna bombo sternas ĝis mil da malgrandaj minoj; ne ĉiuj el ili eksplodas tuj, sed restas sur la grundo - fakte kiel anti-persona mino. Jen listo da landoj kiuj ne subskribis la Konvencion kun la stoko da KPM-oj en krampoj (en 1000.000). P.R.Ĉinio (110), Hindio (5), Pakistano (6), Rusio (50), Usono (10), Norda Koreio (?), ... Israelo ĵetis la plej multajn MSB-oj sur la teritorion de Libano ĵus antaŭ la fino de la milito; 360 bomoj kun ĉ. 500.000 da minoj. Kaj tiel ĝenas la rekonstruon en tiu regiono dum jaroj. Mi ne scias ĉu Israelo subskribis la Konvencion de Otavo, sed ĉiukaze ili ne subskribis la novan Konvencion kiu postulas de la militintaj partioj, poste ripari la civilajn damaĝojn kiuj ili kaŭzis dum la milito. (kromaj informoj laŭ radio-elsendo Deutschlandfunk, 2006- 31-08) Belgio, kiel la unua lando, malgraŭ la lobiado de la armil- firmaoj malpermesis produkti kaj uzi la MSB-ojn. Kelkaj hejmpaĝoj: www.handicap-international.org (franca - aliro al aliaj landoj) www.handicap-international.org.uk www.handicap-international.de (germana) www.stopclustermunitions.org (diversaj lingvoj) www.streubomben.de (germana)
  • Returne al la Indekso de Avenon 31
  • Returne al la Indekso