Bulgario - Veliko Tarnovo


Veliko Tarnovo - Historia Urbo de Bulgario
Veliko Tarnovo estas pitoreske situanta urbo en Bulgario. Homoj
vivis tie antaux 5000 jaroj. En 1018 en la pregxejo "S-ta
Dimitro" estis proklamita la liberiga ribelo kontraux Bizancio.
Naskigxis la dua bulgara sxtato, kies cxefurbo farigxis V.T.;
dum 200 jaroj okazis rimarkinda evoluo de la kulturo.
Post kruckavaliroj kaj kontrauxfeuxdala ribelo, post trimonata
siegxo, falis V.T. kaj tuta Bulgario sub la turka jugo - gxis
1877. En V.T. estis proklamita la konstitucio de la libera
Bulgario; la cxefurbo igxis Sofio. Eble pro tio V.T konservis la
naturdonitan cxarmon, suplemente ornamita per pontoj, subteraj
tuneloj kaj imponaj monumentoj.
Ivan T. Mincxev, V.T. (2001)

 
  • Al la indekso de Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)