Afriko: En pluraj franclingvaj landoj fondi^gis verdaj partioj el NRO-oj - en la anglalingvaj ili restis NRO-oj. Ameriko: Ekzistas Federacio de Amerikaj Verdaj Partioj. En Mexico-Urbo a^utune '98 estos renkonti^go de verdaj parlamentanoj. E^uropo: E^uropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP) havas novan membron, la Verda Partio de Cipro; do, nun estas 30 partioj. Germanio: La Verda Partio (Bndnis 90 / Die Grnen) havas malfacila^jojn, ekz-e pro la eko-impostoj, kiun la partio enmetis kun detala koncepto en la programon de Magdeburg '98. En balotoj por la Landtag (parlamento de federacia lando) rezultis: 1998-03: Schleswig-Holstein 6.8% (10.3%); regas SPD & Verduloj. 1998-04: Sachsen-Anhalt 4.9% (5.1%); do, parlamento sen Verduloj. En Germanio estos federaciaj balotoj fine de septembro 1998. Intertempe la Verda Partio eldonis koncizan programon, kiu evitas detalajn nombrojn pri la fuela imposto. Tamen la koncepto pri eko-impostoj restas. Pluraj neregistaraj asocioj kaj institutoj subtenas tiun ^ci koncepton: imposti la uzadon de resursoj kaj redukti la socialajn krompagojn je la homa laboro. Tamen, konvinki la "normalajn" civitanojn estas malfacile. +++++++++++++++++++++ Mortis: RUDOLF BAHRO (1935 - 97), verda filozofo. Li opiniis ke "Ekologia krizo finigos la kapitalismon." ++++++++++++++++++++++ Hispanio Los Verdes (14 grupoj), Jose Ribas, San Antonio, Balearoj, estas la unua kandidato sur la listo por la E^urop-Unia baloto (1999). Irano: Kvankam ne verda, tamen la unua kaj demokratia partio "Servantoj de la Konstruo" en Irano estis fondita, helpe de la prezidento Khatami. Kiel ^generala sekretario estas nomita Gholam Hossein Karba^si, urbestro de Tehran. Eble iam Verda Partio estos kreita. Nederlando: Gratulon pro la sukceso: 7.2% (3.5%) por la dua ^cambro; ili gajnis 11 el 150 se^goj. Unu de tiuj estas Farah Karimi, juna virino, kiu laboris sur la kampo de enmigrintaj virinoj. Krom tio De Groenen gajnis 0.2%. Nov-Zelando: La Verduloj forlasis la parlamentan aliancon "Alliance", ^car ili devis obei al la aliancaj politikoj, kvankam la partio havus alian decidon. La plej lasta letero montras, ke la registaro nun ^cefe "batalas" kontra^u la popolo, pro financaj celoj. Svislando: En Genevo (2 se^goj) kaj Lausanne (1) la Verduloj denove estas en la lokaj parlamentoj. Ukrainio: Ni elkore gratulas al la Ukrainiaj Verduloj. 1998-03-26 estis baloto la^u miksita proporcia (partiolisto) kaj plimulteca (lokaj personoj) sistemo. 19 Verduloj estis elektitaj la^u la partiolisto. La programo ^sajnis nekonvena por Ukrainio - ukraina konato ripro^cis, ke sole per bonaj afi^soj kaj multe da mono la rezulto povis esti tiom bona. Mi konas S. Kurykin el Kiev kiel EFVP-delegiton. La sekvan raporton sendis Marc Heller el Nikolaijiv, Ukrainio: Nun mi estas eksterpartia verdulo, sed je 1990 - '94 mi estis aktiva partiano; e^c prezidanto de Nikolajeva urba klubo de ukrainia verdulo-partio. La^u peto de Leonid Pin^cuk - gvidanto de loka verdulpartia organiza^jo, mi post ia hezito konsentis partopreni en ^ci jara balotado kiel agitanto. Mi ne facile decidis tion ^car estis multe da duboj, hezitoj, diskutoj kun kontra^uuloj. Prezidanto de nikolajeva provinca asocio "Zelenij Svit" (Verda Mondo), Anatolij Zolotu^hin, kaj ties sampensantoj diris, ke en la vicoj de la partio estas multe da entreprenistoj, privataj aferistoj kiuj persekutas aliajn ne naturprotektajn celojn, sed malgra^u tio mi kaj kelkaj aliaj membroj de la asocio decidis helpi al la partio kaj partiani^gis kaj kandidati^gis kiel parlamentanoj a^u anoj de urba kaj provinca konsilantaro. La sukceso estis e^c ne atendita. La partio strebis atingi la 4%-an baron. Fakte, post la baloto okazis, ke ^gi ricevis 5,74% da vo^coj kaj okupis la 4-an lokon inter 8 partioj kiuj aperis en la parlamento (Ver^hovnaja Rada). La balotoj estis samtempaj: por la parlamento, por urbaj, distriktaj kaj provincaj konsilantaroj. En iuj balotaj distriktoj la vo^coj por la Verda Partio atingis e^c 33%. En la urban kon- silantaron estis elektitaj du indaj verduloj unu el kiuj estas estro de ekologia fakultato de Nikolajeva Mara Universitato, Sergej Litvak. Sian agadon en la parlamento la 19 Verduloj komencis alveninte en la parlamentejon per bicikloj. Kieva stabo de asocio Zelenij Svit kies estro estas malnova partiestrarano kaj parlamentano, Samojlenko, protestis kontra^u la atomeksplodoj en Hindio. Jes, en la partio kaj nun en la parlamento estas ri^caj partianoj- aferistoj. ^cu tio estas bona a^u malbona? Mi opinias, ke bona. ^car la verda movado ricevis rimedojn por subteni sin politike. Bone estas ke iuj ri^culoj komprenis, ke ne nur en ri^ceco ekzistas feli^co. ^cu estas inter ili personoj kiuj anime ne estas verdaj ? Eble jes; mi ne certas. Sed la plej aktivan rolon en la parlamento ludas nun nuraj verduloj. Verda ideo kiel la "Interna Ideo de Esperanto" ne dependas fakte de la volo de iu ajn ano a^u subtenanto de la verda movado, de iliaj intencoj kiam ili ani^gis. Dum la balotada kampanjo ri^caj anoj de V.P. sub- venciis multajn aran^gojn: pagitan laboron de volontuloj- agitantoj, politikan reklamon kiu estis la plej bona, disdono de humanitara helpo por bezonantoj, k.t.p.. Mi opinias, ke la ^cefa kialo de la verda venko estas la kompreno de la vo^cdonantoj en nia lando, ke nuntempa socio ne povos ekzisti sen veraj naturprotektantoj. ^Cu pravigos niajn esperojn la Verda Partio, tion montros la estonteco.