La cirkumcido je knabinoj pro tradiciaj ka^uzoj estas kruela kaj vivdan^gera. Iu medicina ka^uzo ne estas konata (kontra^ue al la cirkumcido je knaboj). ^sajnas ke temas pri nura avanta^go por la viroj. Temas pri tre efika metodo de socia kontrolo prepare al ideala cirkumcidita (estonta) edzino. Tiurilate la patrinoj havas ^slosilan rolon. Ekz-e en Gambia virinoj organizas sin. Waris Dirie el Somalio luktas enkadre de la Unui^gintaj Nacioj kontra^u la cirkumcido je knabinoj. (Subteno: Elisabeth Schwarzer, Berlino) Pri Organika Nutra^jo en Usono, la ^stato permesas genetike modifitan semaron kaj ionizadon. En E^uropo la komisiono nun finfine postulas marki gen-nutra^jon; la asocioj de organika agrikulturo malpermesas tiajn te^hnikojn. "Scorecard"/ Mapo de kemia polucio Tian mapon oni nun konstruis en Usono por ekscii kie necesas agado por eviti estontajn san-problemojn kaj venenitan trinkakvon. ^gi estas rigardebla je: http://www.scorecard.org Elektronika^joj: Ili kutime estas uzeblaj nur dum mallonga tempo (10 jaroj a^u malpli). En diversaj lokoj (Usono, E^uropo) nun komencas studoj kaj eksperimentoj reuzi la valora^jojn de tiaj aparatoj (TV, ..) kaj eviti ke post la uzado ekestos dan^gero pro toksaj kemia^joj en ili; ekz-e PKB (Polikloro-bifeniloj). Krome temas pri la analizo de la tuta "vivo-ciklo": konstruado, uzado (bezono de energio, radiado, moligenzoj), ripareblo, reciklado. En Germanio jam estas altaj normoj por bruligi kemian rubon, enhavante kloron k.t.p., ekz-e PVK-rubon. La brulgaso devas esti lavita por ne veneni la aeron. Bavaria entrepreno (GSB) ellasas la malpurigitan akvon en la rivereton Paar. Granda amaso da kloridoj kaj pezaj metaloj tiamaniere venenas la akvon de la rivereto. Teorie oni povas vaporigi la akvon kaj deponi la solidan rubon ie ajn; tio kostus multe da mono kaj energio. La civitanoj nun postulas tian senzorgadon. ^cu ne estus pli racie, redukti la amason de tia speciala rubo, ekz-e de PVK (vidu en VERDire 20). Krom tio ekz-e Kadmio kaj Hidrargo forvapori^gas je la brulado kaj sekve devas esti ellavataj. Kadmio situas en tiaj flavaj kaj ru^gaj farboj por plasta vazaro, kaj en ^sargeblaj baterioj. Poli-vinilklorido (PVK): (angle: PVC) estas uzata en multaj produktoj, plasta vazaro, infan-ludiloj, tuboj kaj aliaj teknikaj produktoj. PVK estas malmultekosta kaj konvena je la produktado de mulditaj formoj; krom la t.n. moligenzoj, dan^gero ekzistas je brulado de tiaj produktoj, ^car la kloro povas produkti dioksinojn, depende de la kondi^coj de brulado. Je fajro de domo, eli^gas - krom la dioksinoj - hidroklorida acido (sal-acido); tiu estas vivdan^gera je la enspirado. Ekz-e je brulado de aeroporto en Dsseldorf ('96) pluraj homoj veneni^gis krom la dama^go, kiun faris la acido al la konstru-materialo. Malpli dan^gera sed pli multekosta estas la alternativo: muldita^joj el polietileno, metalo a^u ceramiko. Dank' al la agado de Verdpaco (Greenpeace) almena^u en Germanio grandaj magazeno-entreprenoj decidis ne plu vendi PVK-enhavajn ludilojn, pro la moligenzaj ftalatoj (angle: phthalate), kiuj endan^gerigas la enajn organojn (renon, hepaton kaj la seks- hormonan sistemon). ^car la ftalatoj evapori^gas, ili nun trovi^gas ^cie en la medio kaj nutra^jo. Ili do akumuli^gas en la grasa parto de la vivantaro. Popola Globala Agado (PGA) "Tutmonda Ekonomia Forumo" - Davos Konferenco de la 1000 plej grandaj entreprenoj = globalizistoj. La usona prezidento Clinton postulis, ke la Tutmonda Merkato Organizo (TMO, a: WTO) respektu pli bone la medion, cele al da^urigebla evoluo. Kontra^ue al tio 192 NRO-oj (ekz-e sindikatistaj, ekleziaj, indi^genaj, kamparanaj, de aktivistoj por homaj rajtoj, medio kaj evoluo) el 54 landoj publikigis la "Deklaracion kontra^u la globalizantoj de la mizero". Ili malakceptas la akcelitan cent- ralizadon de politika kaj ekonomia fortoj pro la globalizado, kiu kreas tiajn neakceptindajn kaj nedemokratajn instituciojn kiel TMO kaj la Plurflanka Akordo pri Investoj (PAI) (a: MAI). Tiuj tendencoj sole helpas al la elitoj de la multinaciaj entreprenoj; samtempe pli da homoj malsatas, al ili mankas edukado kaj bazaj medicinaj servoj. Ili pli kaj pli estas endan^gerigataj pro la detruo de la medio. La Popola Globala Agado (PGA) la unuan fojon renkonti^gis 1998-02-23 en Genevo: http:// www.agp.org; e-posxto: playfair@asta.rwth-aachen.de; fakso: +34-8-524.11.21, Peoples Global Action, Pedro Masaveu 1 10 E ES-33007 Oviedo.