En Kirgizio okazis regiona katastrofo ^ce la lago Issyk-Kul, pro kamiona akcidento: Na-cianido ver^si^gis en riveron kaj la lagon; mortis la akvo-vivantaro; pluraj homoj estis venenitaj. En ^Cinio ankora^u multaj kontra^uuloj de la nuna sistemo, kiuj postulas demokratian sistemon, sidas en malliberejoj. La politiko de anektado kaj ekspluatado de Tibeto fare de la ^cina ^stato pluda^uras - la ^stato malpermesas la liberan ekzercadon de la religio. En Turkio la prezidanto de la Asocio por Gardi la Homajn Rajtojn, Akin Birdal, estis pafita de naciismaj junuloj; feli^ce li transvivis. La prezidento de Turkio komence false deklaris, ke la PKK (Kurda Laborista Partio) faris tion. Intertempe la PKK (A. ™calan) ofertis ne plu militi - sed la turka registaro ^sajne ne volas traktadi kun la PKK. En Francio la nova registaro (medio-ministrino Voynet de la Verduloj) rimarkis, ke la Kastor-konteneroj por alt-radioaktiva rubo ofte estas poluita de ege radioaktivaj makuloj. Nur iom poste la germana ministrino Merkel (Kristdemokratoj) publikigis la saman aferon, kaj tuj haltigis ^ciujn transportojn. Jam dufoje estis grandegaj manifestacioj kontra^u tiuj Kastor-transportoj - kun granda batalo inter polico kaj civitanoj; parte sub viv-dan^geraj kondi^coj. Precipe la junaj policistoj, kiuj devis akompani la transporton ricevis pli grandan radiadon ol publike atestita. Rezultoj sekvos. Hindio kaj poste Pakistano testis nukleajn bombojn subgrundajn. Evidenti^gis, ke la radioaktiva materialo parte likis el la subgrundo, kaj endan^gerigas homojn. La nuna Naciisma Gvidantaro de Hindio faris politikan signalon, ke forton donas la nukleaj armiloj. ^cu ili volas batali kun Pakistano pri Ka^smiro pere de nukleaj bomoj ? La klimata anomalio El Ni¤o ^ci jare efikis, ke la bruligo de partoj de arbaroj en Indonezio kaj Meksikio (kaj ??) i^gis terglobaj katastrofoj: La sekvo estas, ke multaj bestoj - inter ili primatoj - a^u mortis en la fajro a^u mortos pro manko de siaj nutra^jo kaj protektanta arbaro. La bruligo de arbar-partoj havas longan tradicion. Sed kutime temis pri malgrandaj pecoj kaj estis farita de la homoj, kiuj vivas de tiu ^ci eko-sistemo. Nun venas mon-avidaj homoj kaj firmaoj, al kiuj la arbara biosistemo ne utilas. Ili bezonas grundon por agrikulturo - al ili egalas, ke tia grandarea agrikulturo sur tiaj grundoj kaj klimataj kondi^coj detruos la grundon kaj gvidos al dezertigo. Teruraj longda^uraj pluvegoj ka^uzis inundojn en ^Cinio, Japanio, Banglade^so (k.a.). Parte estas problemo de la civilizacio, kiu ^ciam luktas kontra^u la naturo; ekz-e en ^Cinio la riveregoj situas alte super la nivelo de la lando kaj ^ciam bezonas digojn. Nun la akvo-amaso ne plu estas tenebla, kvankam la tuta armeo batalas por savi la digojn kaj sekve malhelpi inundojn. Krome estas kontribuo de la senarbarigo en Tibeto kaj alie en ^Cinio; kun la sekvo ke la grundo ne plu tenas la akvon kaj post la pluvo la akvo tuj eniras la riverojn. Certe ^cijare e^c ne la arbaroj povus elteni tiom da pluv-akvo, kiom pluvegis pro la El Ni¤o. Bestoj La^u informo de la Tutmonda Fonduso por Bestoj (angle: World Wildlife Foundation (WWF)) kvarono de ^ciuj specioj de vertebruloj estos estingataj. Kelkaj ka^uzoj: Venenigo de la medio pere de pesticidoj kaj kemia^joj; forbrulado de la pluvarbaroj; etendi^go de la civilizacio. Mar-mamuloj - Sonar-Testado de la Usona Marino, Surtass lfa. La nova Sonar-metodo estas elprovita por determini la pozicion de nebruaj dizelaj submaraj ^sipoj sur ^ciuj oceanoj. La malaltaj frekvencoj terurigas la maresta^jojn. La testoj okazis kontra^u diversaj le^goj (por-mediaj, ktp.). Oni uzas 125 dB, tio signifas teruran bruegon - se oni parolus pri normala sono. La mar-mamuloj same kiel homoj estas terurigataj de tia bruo. Por publikaj testoj ^cirka^u Havajo ili volis uzi mil-onan (1/1000) malpli fortan bruon - la deci-Bel (dB) sistemo uzas logaritman skalon, do estas sufi^ce brua. Mi eksciis el la raporto, ke la alveno de balenoj je Havajo estas grava okaza^jo por la enlo^gantoj. Tiam la balenoj naskas kaj nutras iliajn idojn - la maro estas granda infan-vartejo kaj -ludejo. Homoj ^satas na^gi samtempe kaj a^uskulti al la kantoj de la balenoj. Kiam la homoj ekkomprenis, ke la marinistoj diable dama^gus la tutan vivociklon de la balenoj per siaj testoj, estis grandaj manifestacioj kaj le^gaj provoj haltigi tiajn testojn. S-ino Reid spertis la malaltfrekvencan bruo-teston en la akvo kaj ricevis ^sokon - ^si opinias, ke tiamaniere la balenoj frenezi^gus kaj la idoj mortus. La^u D-ro A. Frantzis surpla^gis frenezigitaj balenoj en Grekio pro subakvaj Sonar-testoj. ^generalaj informoj: Lanny and Mary Rose Sinkin, P. O. Box 944, Hilo, Hawai'i 96721 Tel.: (808) 969-7768; FAX: 934-9609; e: light@ilhawaii.net Agad-eblecoj favore al la Balenoj: La testpermeso validas ^gis oktobro 1998 kaj denove estos en 1999, dum la balenoj vivas ^cirka^u Hawajo. Bv. subteni tiun kampanjon kaj legi ekz-e: http://www.dreamweaving.com/lfas.html kaj sendi leteron al la senatoroj de Hawajo, ke ili akceptu la rezolucion HCR 134, kiu haltigos la testadon kaj uzadon de Surtass lfa ^gis la EIS (Environmental Impact Studies) (e-e: studoj pri la efikoj al la medio) estas kompletigitaj kaj akceptitaj; tiun rezolucion jam akceptis la parlamento. Teksto: A. Belchior
Email: cbelchior@omniway.sm