Informoj el la Tuta Mondo - Pozitive:
^Cinio rezignis pri pliaj nukleaj testoj. Norda Irlando havos espereble balda^u pacon. Nutra^joj en EU-ropo: La komisiono de la E^uropa Unio decidis, ke nutra^joj kiuj en- havas produktojn el sojo-faboj kaj maizo devas esti deklarigataj se ili devenas de gen-teknike ^san^gigitaj plantoj. Indonezia prezidento Suharto lasis sian se^gon al posteulo, beda^urinde devis morti pluraj homoj je manifestacioj. Demokratiaj balotoj devus sekvi kaj nova politiko rilate la indi^genajn popolojn, ekz-e en Orienta Timor. Da^urigebleco: "Sustainable Seattle" produktis katalogon kun 40 indikatoroj pri da^urigebla komunumo (15 USD), rilate sanecon, kulturon, ekologion kaj socialan sistemon. Sustainable Seattle, 514,Minor Ave.North, SEATTLE,USA-WA 98109-5516 http://www.scn.org/sustainable/indicat.html
Email: