AVENO 21
2000-01-23

Opinio de AVE

AVE

Opinio de AVE

>> Milito kaj Paco
La Kosovo Milito sxokis la tutan pacifisman movadon; cxar "oni"
ne volis redukti la krizan situacion pere de moderigo fare de
OSKE. Anstataux oni volis kapitulacion de Jugoslavio
(Rambouillet, aneksajxo B). Mortis 2000 homoj. Mi skribis
publikan alvokon por la tri respondecaj fortoj: NATO & Usono,
Serbio kaj Albanio. Mi nur sukcesis sendi la tekston rekte al
Bill Clinton - sen respondo.
Ankoraux nun (preskaux unu jaro post la komenco de la milito)
regas malpaco kaj malordo en la Kosovo-Regiono; lauxdire oni nun
instalis kvazaux-registaron en Kosovo. Unu el la sekvoj estas,
ke nun Rusio kvazaux "rajtas" militi same aux ecx pli kruele
kontraux la cxecxenaj auxtonomistoj. Jam mortis kelkaj miloj da
homoj ambauxflanke. La informa politiko estas plene kontrolata
de Moskvo. EU kaj NATO iomete admonis Rusion; sole la rusaj
civitanoj - ekz-e la patrinoj de la soldatoj - povas bremsi la
atakojn. Jam decidis la cxecxenoj fari partizanan militon.
Kial ne eblas lasi la kauxkazajn provincojn (koloniojn) en la
libereco kaj trovi libervolan konsenton por unuigxo - simile al
Euxropa Unio ?
Jam revenis HongKong kaj Makao al Cxinio - Gratulon !
Sed kiam revenos Tibeto kaj Xinjiang al siaj indigxenoj ?
Intertempe Cxinio setligas la han-etno en tiujn provincojn. 
Ne temas cxi tie pri Tajvano, cxar gxi estis fendita de la
cxeftereno pro internaj politikaj kauxzoj. Maux Dse Dong
liberigis Cxinion; sed ne eblis instali komunismon. Nuntempe pli
aux malpli la nomo restis, dum efektive furoras la kapitalismo.
Do, versxajne iam ambaux sxtatoj unuigxos en formo de libervola
federacio.
(M. Westermayer, sekretario de AVE)
    Bonvolu pripensi kaj diskuti la proponon (M.W.) pri la >> Komuna Ekstera kaj Sekureco Politiko (KESP) de la Euxropa Unio.
  • KESP
 
  • Al la komenco de AVENO 21
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)