AVENO

Bonvenon al AVENO 24
2002-02-03

 
AVE
 

Fiksdatoj

Raportoj

Verdaj Partioj

NRO-oj

Negative

Pozitive

Mozaiko

Karaj amikaj verduloj,
elkorajn salutojn kaj Cxion Bonan por la Nova Jaro!
Ni AVE-anoj estas subtenantoj de ekologio, Bestaj kaj Homaj
Rajtoj - kaj de paco.
Mi almetis cxapitron pri La Mondo de la AVE-anoj por montri kie
kaj kiel vivas ni.

AVENO 23 estis disdonita je la UK en Zagrebo kaj dissendita nur
elektronike; do, la nuna duobla versio enhavas ankaux gxin.

Intertempe okazis "WTC, 11a de Septembro" - Certe ankaux vi
diskutis multe pri "La milito kontraux la internacia terorismo".
Hodiaux ne simple eblas diri "mi restas pacifisto - mi
kontrauxas la militon!". El la spertoj pri regximoj kiel la
nazia en Germanio, Jugoslavaj kruelajxoj post la disfalo de YU
(ktp.) ni lernis, ke oni povas kulpi, farante nenion.
La tekston kion mi skribis unu semajnon post WTC mi lasas kiel
dokumento, de mia cxi-rilata evoluo. Por la germana Verda Partio
la akcepto de la militara subteno de Usono sub verdikto de la
UN-Sekureco-Konsilio estis la plej grava decido; kaj pluraj
geamikoj forlasis la partion pro la akcepto de militisma agado.
Tamen pluraj novaligxis. Intertempe mortis en Afganio eble same
multaj homoj kiel pere de la kvarfoja atako al Usono.

Ekzistas pluraj aliaj sen-pacaj regionoj:
Israelo kaj Palestino - ili montras la vojon de politiko sub la
devizo: "Okulo de unu - okulo de la alia".
Sagxulo diris, ke tiel la tuta mondo blindigxos.

Sed ankaux ekzistas pli bonaj ekzemploj:
La cxefministroj de Hindio, Vajpayee, kaj Pakistano, Musharraf,
interparolis kaj manpremis.
Mi esperas iam vidi similajn gestojn inter aliaj sxtatestroj;
kutime bezonatas koncesioj je ambaux flankoj:
Israelo = Palestino,
Turkio = Grekio,
Usono = Irako, Irano kaj Popola Respubliko de Koreio,
Cxinio = Tajwano.


*******************************************
* Mortis kamarado Yvo Peyraut (5a Jan 2001)
* presidanto de SAT-PK kaj agrabla batalanto
* por la sociaj kaj homaj rajtoj.
*******************************************
 
  • Al la Indekso de la AVENO-j
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
    Email: Manfred@Westermayer.de