AVENO 24
Pozitive

AVE
Kiel Francio aboliciis la mortpunon:
2001-06-22, laux intervjuo de Radio "France Inter".
Maurice Badinter estas tiu franca advokato, kiu venke pledis
kontraux la mortpuno antaux gxia forigo el la franca punlegxaro
en 1982. Li pledis kontraux la mortpuno okaze de krimo abomena.
Badinter sole pledis kontraux la mortpuno kun la neatendita
rezulto, ke la jxurio verdiktis "porvivan" malliberigon.  Tiam
la krimulo turnis sin al la jxurio kaj simple deklaris: "Vi ne
bedauxros tion". Hodiaux la krimulo estas libera. Li dedicxis
sian tempon al bonfaraj taskoj, kaj cxe sia liberigxo li pentis
pri sia nepardonebla krimo. El pluraj respondoj de Badinter nur
tiuj: Post la forigo de la mortpuno, la sanga krimeco en Francio
ne multobligxis statistike. Tio pruvas, ke la sanga krimemo
dependas de faktoroj fremdaj al la ekzisto au neekzisto de la
mortpuno.
Li ankaux rimarkis, ke la sanga krimeco ne evoluas pli favore en
la usonaj sxtatoj, kiuj restarigis la mortpunon, ol en la
sxtatoj, kiuj aboliciis gxin. 2001 okazis en Strasburgo
kunvenego por la abolicio de la mortpuno en la tuta mondo. La
uzo de la mortpuno estas publika honorigo al la vengxosento. Gxi
estas politika facilanima maniero rifuzi la esploron de vera
solvo rilate la faktorojn de krimeco. (laux Petro, SAT)

For la batalilojn !
La informservo NUN (SE), prezentas: http:// esperanto.nu
/eLibrejo, "For la batalilojn !", de Bertha von Suttner  (Prago
1843 - Vieno 1914), Nobelpacopremio 1905. Publikigita en 1889
sub la titolo  "Die Waffen nieder", sxia auxto-biografia romano
aperis poste en esperanto en 1914.  Henri Masson (SAT-Amikaro):

Finnlando subtenas indigxenajn popolojn:
Enkadre de la Arkta Konsilio
estis establita programo por nutrajxo-provizo kaj sano.
Samtempe okazos esploro de la etnoj sur la Kola duoninsulo kaj
laux la Pecxora rivero. Laux A. Popov (Itar-Tass, 2001-01-08)
kaj UNEP: www.arctica.nl
Komento de AVE: La popoloj, kiu memstare vivis dum jarmiloj nun
frontigxas al diversaj problemoj: Minada kaj oleoekspluatada
polucioj damagxas al la boacoj kaj fisxoj; atomaj testprovoj en
Novaja Zemlija alportis radioaktivecon en la nutrajx-cxenon kaj
tiel reduktas la sanecon; la socialisma socio disrompis la
tradician vivmanieron - kun pozitivaj kaj negativaj efikoj.

Bioteknologio:
La nova firmao Biotissue kreskigas hauxton,
kartilagon kaj, dank' al invento el la fama kliniko Charit‚ en
Berlino, ecx ostetojn el eta specimeno de la ricevonto mem. Gxi
anstatauxas pli riskan elprenon kaj enmeton. (B.Z. 2001-11)

Farmacio:
Pro kunfandigxo de du konzernoj mi nun apartenas al
Pfizer; kiam mi rakontas pri tio - plejofte homoj ridetas
dirante, "Ah - Viagra". Nu, jes - granda produkto, kaj ecx bona
el ekologia vidpunkto: Ne necesas cxasi tigron aux rinoceron, se
oni pli facile ricevas Viagra-n.


 
  • Al la komenco de AVENO 24
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)