Opinio / Komentoj (AVENO 26)

>> Opinio
Temoj: Gxenerale pri etnoj kaj nacioj, Israelo/Palestino, Kurdistano, Tibeto (el VerdVerd)

> La Iraka Milito havas multajn facetojn. Cxi-tie nur kelkaj: * Etnoj: Araboj (sxiitaj kaj sunnitaj), kurdoj (diverspartiaj), turkmenoj. Turkio pretendas protekti la turkmenojn kaj samtempe klopodas kontroli la kurdojn - por eviti la estigxon de memstara kurda sxtato. Cxar tiu tendecus ensucxi tiun regionon en Turkio, kie majoritate vivas la kurdoj. * La cxefa kauxzo por la Irako-Milito estas la kontrolo pri kaj investado por elcxerpi la oleon fare de usonaj konzernoj. * Israelo/Palestino: La malamo inter kelkaj arabaj sxtatoj (i.i. Irako) kaj Israelo estas hejtigata de la okupacia politiko (instigo al dauxra setligo) de Israelo en la Okcidenta Bordo (West Bank). Felicia Langer, prelegas pri la situacio en la regiono. Judino, kiu igxis advokato por Palestinanoj ekde 1967 gxis 1990, kiam sxi fermis la advokatejon pro protesto kontraux la rasisma tendenco de la israela justicosistemo. Sxi ricevis la Alternativan Nobel-Premion elvokita de G. v. Uexkuell. I.a. sxi diris: "La israela okupacia politiko pelas la Palestinanojn en grandan svenon kaj memmortigan malesperon, semas malamon kaj gvidas al cxiam novaj memmortigaj atencoj. Por atingi justan pacon, Ariel Sharon devas sxangxi tian politikon." (> Avenon #22) (2003-03-24,p.16 Badische Zeitung). 2002 Sumaya Farhat-Naser, libro "Timiano kaj Sxtonoj", kaj Gila Svirsky ricevis Solidareco-Premion de la urbo Bremen. 2003-1-22 ZDF montris filmon pri la malfacilega vivo en la okupita tereno. Espereble la cxefministro Abbas k.m. sukcesos haltigi la ciklon de la perfortoj.

> Movade kaj tutmondigxe de ekologia maldekstrulo: La centra tezo estas ke mi opinias la nunan procezon de kapitalisma globaligo kiel novan, nespertitan mortminacon por la maldekstro kaj Esperanto sed samtempe sxancon por renaskigxo kaj rekonstruo de ambaux, kiel jam okazas kaze de la bunta rezistmovado kontraux la novliberala turbo-kapitalismo kaj ties Makdonaldigo de la mondo. Mi estis propononta la memevidentan tezon ke ni supervivantaj maldekstraj esperantistoj havas la respondecon meti Esperanton en gxian naturan lokon, kerne de tiu nova movado por alternativa, desuba tutmondigxo, celanta fundan demokration kaj civitanecon je monda skalo. Ni devas atentigi gxin pri la lingva dimensio de la homaj rajtoj kaj demokratio. Mi kredas ke nun estus bona sxanco por la ideo de internacia planlingvo cele al lingva ekologio kaj kontraste al la maljusta hegemonio de la imperia angla. Indus diskuti ecx nomsxangon de SAT: Solidareco por Alternativa Tutmondigxo, tiel konservante la mallongigon SAT kiel omagxon al kaj ligon kun nia maldekstra, emancipa tradicio. (Jos‚ A. Vergara, Cxilio, red.)

> Kolonialismo / Referendumoj Pluraj sxtatoj enhavas teritorion, kies indigxena logxantaro sentas sin okupaciita: Tibeto, k.a. (P.R. Cxinio), Cxecxenio (Rusa Federacio), Kurdistano (Turkio, Irano, Irako), eble ankaux Euxskio (Hispanio, Fracio) apartenas al tiaj.

> Cxecxenio: Okazis referendumo - UN internaciaj organizajxoj refuzis kontroli gxin, cxar la reguloj estas nejustaj. Ankaux okupaciaj soldatoj rajtis vocxdoni - ridinda, sed bedauxrinde kolonialisma trajto. La mondo ne akceptos tian fiagadon.

> Kurdistano: La divido de la t.n. "Proksima Oriento" de britaj kaj francaj registaroj neglektis la kurdan logxantaron. Tial ili trovigxas sur diversaj sxtatoj. Dum longa tempo kurdoj estis subpremitaj de la koncernaj ali-etnaj registaroj (turkoj, araboj). Malfacilus fari propran sxtaton Kurdistano - kie estus la limoj? Teorie eblus ke Turkio, Irako, Irano kaj Sirio donus areon proporcian laux la logxantaro al propra sxtato Kurdistano.

> Gxenerale: Minoritatoj bezonas la rajtojn de aparta etno, kiel lingvo, religio, kulturo kaj reprezenton en la koncernaj parlamentoj. En EUxropo oni pensas pri "EUxropo de la Regionoj". Se tiuj regionoj havus sian auxtonomion laux la reguloj de "subsidiareco" (nivelo de respondeco, laux la bezono de super-regionoj), inkluzive de la lingvaj rajtoj, la naciaj sxtatoj preskaux ne plu ekzistus en Euxropa Federacio. Ekz-e la euxskoj povus vivi pli trankvile kiel euxskaj euxropanoj - kaj ne kiel hispanoj aux francoj, kion ili ne volas, kaj tial atencas. La regionoj devus havi la rajton forlasi la federacion. >> Opinio/ Diskutado: La Tibeto-Demando - (Qiyao el Tajvano): En kalendaro de "Internacia Kampanjo por Tibeto" por helpi tibetajn fugxintojn en Hindio oni vidas ke la vivo-situacio en Tibeto ne estas bona, multaj fugxis de Tibeto al Hindio. Simile montrigxis en libro "La bonzo kaj la filozofo" kaj en la filmo "Kundun", vivorakonto de la 14a Dalai-Lamao. El tio sekvas, ke la cxina registaro traktas Tibeton malbone. Mi demandis homon el PRCx pri Tibeto, kiu respondis jene: * Unue, la situacio en Tibeto estas tre prospera, ecx pli prospera ol Hindio. * Due, Tibeto cxiam bonvenigas Dalai-Lamaon, se li forigas apartismon. Dalai- Lamao nur reprezentas la Flava Sekto, kaj ne reprezentas la tutan Budhismon en Tibeto. Budhismo en Tibeto prosperas. * Trie, pri la translogxigo de han-etnaj homoj (naciplimulto) al Tibeto: La ideo estas ke cxiuj rajtas translogxigxi cxien. En Tibeto, ne nur logxas tibetanoj sed ankaux han-oj kaj aliaj etnoj. La sperto de la cxefterano, ili kunparolas han-lingve, escepte kun sam-etnanoj. Ecx Dalai-Lamao naskigxis en han-a familio (?). Okcidentaj vidajxoj ne nepre estas gxustaj. Komento de Qiyao: Bedauxrinde mankas objektivaj spertoj. Mi ne spertis la tempojn, antaux kaj post cxina cxeftero (komunisma) ekregis Tibeton. Mi ne vidas Tibeton hodiaux. Sed oni ofte vidas en la novajxon, ke ecx nun Dalai- Lamao kaj la cxeftera registaro ne kunvivas bone. Laux letero de Zhong Qiyao en VerdVerd (Januaro 2003)

> Konciza historia evoluo de la rilatoj inter Cxinio kaj Tibeto: La manjxuria Qing-Dinastio estis la lasta familio de imperatoroj kiu regis Cxinion kaj adicie Tibeton. Nur 1912 la Qing-Registaro forlasis Tibeton kaj rezignis ankaux en Cxinio; sekvis la demokrata respubliko de D-ro Sun Yat- Sen. 1912 Cxinio kontraktis kun la 13-a Dalai-Lamao pri la retirigxo de cxiuj trupoj el Tibeto, kaj sekve 1913-02-13 la sendependeco de Tibeto estis proklamita. 1918-08-19 Cxinio kaj Tibeto subskribis konvencion pri armistico kaj la limo. 1949 la Popol-Liberiga Armeo de Mau Dse-Dong atakis Tibeton, kaj ek de tiam Cxinio okupas gxin denove. La PRCx malpermesis monahxejojn kaj finis la feuxdan registaron de la Dalai-Lamao. Tiu unue pretis kunlabori kun la nova regximo, sed rezignis, kiam li spertis, ke Cxinio entute malrespektas la kredon de la tibetanoj (cxi-lasta laux libro/filmo pri Heinrich Harrer "Sep Jaroj en Tibeto"). Dalai-Lamao fugxis al Hindio, kie li rajtis fondi ekzil- registaron en Dharamsala. Liaj klopodoj cxiam estis pacaj. Intertempe Cxinio "evoluis" Tibeton laux sia maniero: Faktoj: - La tibeta agrikulturo estis adaptita al la seka kaj malvarma klimato per brutobredado de nomadoj kun malgranda parto de kultivado de hordeo. Cxinaj soldatoj amase bucxis brutaron kaj sovagxajn bestojn. Cxinio etendigis la agrikulturon laux areo kaj kultivis tritikon por eksporti al centra Cxinio. Sekvis altigita erozio kun redukto de la natura fekundeco kaj malsateco- katastrofoj. - Forhakado de arbaroj, kiuj neniam estis tusxitaj amase, kaj eksporto de la arbotrunkoj al la centra Cxinio. Pri tio Christian Lavarenne kaj M. Westermayer verkis artikolon por "Tutmondaj Scienco kaj Tekniko", 1996/3, p. 32-34. Dank' al la redakcio tradukita en la cxinan. Sekvis altigita erozio kaj sekve pli gravaj inundo-katastrofoj en centra Cxinio. - Detruo de tradiciaj logxkvartaloj en la urboj - cxar ili havas komplikan arkitekturon kaj ne bone eblas kontroli la homojn; Cxinio faris tion sub la nobla preteksto de higieno. - Humiligo kaj mortigo de gemonahxoj (..). 1960 cxi-tiu estis nomita etnocido pere de Internacia Juristo-Komisiono de la UN. Adicie tibetaj virinoj estis perforte sterilizitaj. - Malrespekto al la tibeta lingvo, kiu ne plu rajtas esti uzata en universitato. - Subvenciita setlado de han-Cxinoj en Tibeto, kiuj gxuas subtenon kaj avantagxojn, ekz-e trovi laborlokojn. 1987 La Dalai-Lamao publikigis Kvin-Punktan Pacplanon. Unu el la punktoj estis la senarmigita Tibeto - t.s. ke sendependa Tibeto pretas rezigni pri armeo. Sed nur malmultaj politikistoj emis subteni la tibetan popolon por regajni sendependecon. Unu el ili estis Petra Kelly, kunfondinto de la Verda Partio en Germanio. Kiel parlamentanino sxi organizis tribunalon pri la milita frakasado de pacaj manifestacioj en Lhasa je 1989-03-05. Sxi kaj sxia kunulo Gert Bastian estis mortigitaj 1992 sub necertaj cirkonstancoj. 1989 La Dalai-Lamao ricevis la Nobel-Premion por la Paco. 2000-08 Okazis la "summit of religious leaders for peace" (pintokonferenco de religiaj gvidantoj por paco) en Nov-Jorko. Pro protesto el Pekino la organizantoj ekskludis la Dalai-Lamaon, la reprezentanton de la tibeta budhismo kiu reprezentas samtempe la ekzil-registaron de Tibeto. Komentoj de la AVE-sekretario: # En la nuntempa Cxinio vivas pli ol 20 diversaj etnoj. La plej amasa estas la han-etno. La etnoj rajtas kultivi siajn tradiciojn, kondicxe ke ili ne montras emon al sendependeco. Nur malmultaj protestas (-is) kontraux la okupacio kaj alstrebas pli da auxtonomio. Cxefe temas pri etnoj en Tibeto, Orienta Turkestano (Ujguroj) kaj la t.n. Interna Mongolio. Kial PRCx tenas grandajn regionojn kvazaux kiel kolonio: & Resursoj (ercoj, ligno, oleo, nutrajxoj). & Bufro-regiono por defendi sin kontraux la najbaraj popoloj. & Logxlokoj por la ankoraux pligrandigxanta cxina populacio (Cxinio sekvas racian populacio- politikon). Ja temas pri strategia afero, kaj pro tio oficistoj kaj soldatoj trovigxas en la okupitaj regionoj. En 2002 en Tibeto logxis cxirkau 6 milionoj da etnaj tibetanoj kaj sammulte da han- kaj netibetaj homoj. # Restas respondi la eldiro de han-cxino (vidu komence): "Cxiuj rajtas translogxigxi cxien." : Unue, tio ne estas vera en Cxinio. En la urboj de (orienta) Cxinio oni ne simple rajtas logxi - milionoj da migro- laboristoj vivas tie ne-legxaj kaj tial sub tre malbonaj cirkonstancoj (ecx iliaj infanoj ne rajtas iri oficiale en la lernejon). : Due, malfacile: Ecx la UDdHR ne inkluzivas la rajton libere sercxi sian logxlokon. Laux la UDdHR-Artikoloj: 13/1 Cxiu havas la rajton libere movigxi kaj logxi interne de la limoj de iu ajn sxtato. 13/2 Cxiu rajtas eliri el iu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon. La sola rajto logxi en alia lando estas la rajto al azilo art-o 14/1 Cxiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraux persekuto. 14(2) .. ne alvokebla en kazo de persekutaj akuzoj. : Trie, cxu Tibeto apartenas al Cxinio (do, trovigxas interne de gxi)? Laux la cirkonstancoj de perforta okupacio de Tibeto fare de la PRCx evidentas ke gxi estas okupita tereno. Oni devus scii la regulojn kiuj rilatas al okupitaj terenoj (aux kolonioj). La tibeta etno ne akceptis la statuson esti cxina provinco, cxar ili ribelis plurfoje kaj fondis ekzil-registaron. Pro tio Tibeto ne apartenas al la interno de Cxinio. Pliaj fontoj: Brosxuro de Tibet-Initiative Deutschland e.V. 1991. Libro de Petra Kelly, Gert Bastian kaj Klemens Ludwig "Tibet klagt an", Peter Hammer Verlag 1990. Raporto: Rande de la 84-a UK en Berlino (1999) M. Westermayer arangxis ren- kontigxon je la Heinrich Boell Fonduso por s-ro Peng el Wuhan (CN), kie li povis diskuti ecx en la cxina kun fakistino pri ekologio kaj urboplanado en Cxinio; kaj kun tibetano Tsewang Norbu (publika agado de HBF), pri la politiko inter Cxinio kaj Tibeto.

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)