Bonvenon al AVENO 26


2003-05-18

 

AVE Agado

AVE & Verdaj Partioj

NRO-oj

Opinio

Negative

Pozitive

Mozaiko

Tutmondaj novajxoj pri la Verdaj Partioj

Karaj amikaj verduloj,
                                           elkorajn salutojn.

AVENO 26 Karaj amikaj verduloj, Aprilo 2003 La plej granda dangxero de la nova jarcento estas la terorismo. Facilas terorismi , des pli se la propra vivo ne valoras multe kaj se oni laux iu ideologio (fundamentalisma, naciisma, ...) oni igxas heroo farinte memmortigan atencon. Ekz-e nuntempe islamaj fundamentalistoj cxerpas sian koleron el la sentata hegemonismo de la t.n. okcidenta mondo. Sed ankaux "privataj" atencoj okazis, ekz-e en Erfurt (de) kiam lernanto estis jxetita el la lernejo (pro la konduto aux pro malbonaj notoj), kaj pro la "rajto je privateco" la gepatroj ne estis informitaj - sed sxajne ankaux ne tro interesigxis pri sia filo. Post kelkaj monatoj kaj jxus antaux la abituro kulminis la situacio kaj la eks-lernanto mortpafis plurajn instruistojn. Plurfoja mort-pafanto en Vashingtono (US) terorizis la socian vivon de la tuta regiono. Eble cxiuj tiaj fi-agoj havas similan fonon: hegemonismo, arogeco flanke de la viktimo (aux de ties socio), kaj flanke de la aganto (aux ties socio) malplivaloreco kaj la neebleco - ambauxflanke - efike inter- paroli por ekvilibrigi la interesojn kaj tiel superi la krizan situacion. Kelkaj preferas interparoli per armiloj - ekz-e G.W. Bush, prezidento de Usono. Kaj kelkfoje la alia flanko ne emas interparoli kaj sincere agi - ekz-e S. Hussein, kiu iam estis reelektita per 100%a jeso - ne diktatoro sed cxef-tirano surbaze de terura ideologio, Baathismo, kiu predikis pan- arabismon. En divers-etna regiono. Bush ne sukcesis konvinki la UN-Sekureco- Konsilion ke tuja milito necesas; cxefe cxar Irako ne minacis per rekta milito. La Irako-Milito finigxis. La kostoj estis grandegaj: mono, resursoj, vivoj, kulturaj heredajxoj ! La malpli facila tasko estos konstrui funkciantan registaron, stabilan socion, kiu respektas la homajn rajtojn. Cxecxenoj, fiera kauxkaza etno, vivante en kolonio de Rusio, ne akceptas la rusan registaron - ekz-e cxar cxi-tiu ne interesigxas evoluigi la regionon. La plej aktuala, sed ne la plej lasta tragedio okazis en Moskvo. Sed ni ne forgesu, ke cxiutage okazas tragedioj en Cxecxenio. En VerdVerd (reta leterservilo) Qiyao menciis la problemon de Tibeto; cxu temas pri kolonialismo cxu pri evoluo de feuxdalisma lando kaj la homrajto pri libera logxado (> Opinio). Grumblante pri la Granda Politiko ni povus forgesi la aliajn problemojn: klimato-sxangxigo kun torentaj inundoj kaj aliloke trosekeco; tro alta senlaboreco en multaj landoj (parte pro netauxga ekonomia politiko); fugxantoj sercxante azilon, ktp. Pri lingvoj kaj Euxropo: En la Euxropa Unio la tendenco iras al akceptemo de la angla kiel cxefa aux ecx sola internacia laborlingvo - kun regionala rolo de la aliaj lingvoj (konstitucia propono de verdulo D. Cohn-Bendit, k.a.). Ni devus diskuti ene de niaj naciaj partioj pri tiu propono. Nia peno estas trovi kaj konvinki la mense malfermajn homojn kaj konvinki ilin, ke Esperanto tauxgas kiel internacia komunikilo; kaj montri al la publiko la avantagxojn kaj ke la nombro de la uzantoj kreskadas. Legu la kuragxigajn raportojn pri la agado en Johannesburg (ZA) (Rio+10) kaj cxe Wismar (DE) kie interesigxis NRO-anoj kaj junaj verduloj. Mi deziras ke ni - preter cxiuj problemoj kaj klopodoj - tamen gxojus la belajn flankojn de la vivo. >> Fiksdatoj: 2003-05-24/25 La Chaux-de-Fonds (CH): Sociala Forumo de Esperantistoj (AVEanoj bonvenaj). 2003-07-14 La Chaux-de-Fonds (CH): 76a SAT-kongreso. Kunsido de AVE kun la ekologiisma frakcio. 2003-07-26 Gotenburgo (SE): 88a UK de UEA. Publika kunsi do de AVE. "Verdaj Partioj kaj la Lingvaj Rajtoj" 2004-02-20/22 Romo (IT): Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj. 1984 la unua EFVP kaj AVE estis fonditaj. AVE festos tie sian 20an "naskigxtagon". 2004-07 Pekino (CN): 89a UK. Publika AVE-kunsido. 2006 Johannesburg (ZA): 2a Tutmonda kongreso de la VP. > Statistike: Nia AVE-reto konsistas el cxirkaux 500 homoj. 70% el ili estas membroj, 20% estas interesuloj kaj 10% abonantoj - parte organizajxoj, parte homoj kiuj apartenas al ne-verda partio. Aveno estas dissendita elektronike al 30%. Pli ol duono logxas en Euxropo. En preskaux cxiuj landoj trovigxas Verdaj Movadoj kaj Partioj - 20% el ni estas membroj en sia nacia Verda Partio. Se vi ne scias pri VP en via lando: Bonvolu viziti nian TTT-ejon (> Ligoj) aux skribu al la AVE-Sekretario (> kolofono je la fino). Se vi estas interesulo mi invitas vin elkore decidi pri membreco. Mi scias, ke multaj pro diversaj kauxzoj ne partoprenas aktive. De AVE-membro ni atendas iun kontribuajxon ene de 5 jaroj. Do, mi invitas vin al kontribuo. Se vi ne ricevis Avenon 25 bonvolu viziti nian TTT-n aux mendi gxin de ni. La UEA-konto de AVE: avex-z; libervola jara kotizo: 5 EUR

 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Sekretario: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
Email: AVE
AVENO-Indekso

Agotagoj de UN, NRO-oj, ..


Al la enirpordo