Returne al la cxefa pagxo de raportoj

AVE kaj la Verdaj Partioj, Aveno 26

> Raporto: AVE-Agado de AVE enkadre de la Verdaj Partioj: 1-e: De la TTT-ejo de la Germana Verda Partio Die Gruenen (de) ni havas ligon: > Links - Gruene International - Verein der Esperantosprechenden Gruenen. Bone se vi povus organizi ret-ligon de via-landa VP al AVE. 2-e: Okaze de la Euxropa Baloto en 2004 la V.P. publikigos komunan euxropan tekston, kion ni tradukus en Esperanton. Unue koncizaj artikoletoj el #25 (disdonita al aktivuloj).

> 2002-03-17, Berlino (DE), BDK, Federacia Asembleo de "Buendnis 90/ Die Gruenen", la Verda Partio de Germanio. Dank' al la amendo-subskribo de 20 partianoj kaj la cxeesto de tri AVE-anoj je la BDK (Ute Haas, Krayg Meulen kaj MW) ni sukcesis enmetigi la sekvan frazon el nia amendo-propono: "Lingvoj estas protektenda kultur-valorajxo kaj devas esti kultivataj sur la koncernaj niveloj: de la dialektoj, regionaj kaj naciaj lingvoj gxis al la supranaciaj lingvoj."

> 2002-05-17/19 Berlino: Berlin, Universitato de la Artoj, 3a Kongreso de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj EFVP-Kongreso (en) . La lingvo de la kongreso estis la angla; traduk-servo nur en la cxefa salono en la germanan, anglan, francan, italan, svedan kaj finnan. Okazis informstando de AVE pri Esperanto; partatempe dejxoris tie Manfred (AVE-sekretario), Claude el Francio, Snajge el Litovio, Josef Duerr kaj D-ro Detlev Blanke. Suficxe multaj interesigxis pri Esperanto - kelkaj aux estis lerninte gxin iam aux havis parencojn esperantistajn. *** Dum solena minuto ni rememoris sinjorinon Iris Betancourt, prezidento-kandidatino de la VP de Kolombio, kiu estis kaptita de la FARC ribeluloj. *** Multaj gravaj personoj parolis: ekz-e Ralph Nader (Usono). De kunlaboranto de deputito en la EP mi auxdis, ke ekz-e la euxskaj, kiuj estas en la frakcio V/ALE kelkfoje parolas en sia lingvo, sen iu ajn traduko. El la 34 rezolucioj cxi-tie nur la du lastaj: #33 de Patricia McKenna (IR, MEP) kaj ERA - akceptita: Protekti la endangxerigxitajn lingvojn kaj esplori la Paderbornan Modelon en pluraj euxropaj landoj. Gxi signifas unue instrui Esperanton kaj nur poste alian fremdan lingvon. #34 de AVE, subtenita de Victor Cavaco (PT), Claude Beaujart (FR), Josef Doerr (DE): Prezento de la problemoj por minoritataj lingvoj, ekz-e rilate labor-ofertoj kaj pri la etendigxo de la EU. Gxi prezentis la avantagxojn de Eo kaj proponis la uzadon de la Internacia Lingvo kiel "Relajsa Lingvo " kaj "neuxtrala reprezentanto por la aliaj regionaj kaj naciaj lingvoj, kiuj ne havas oficialan rangon". Gxi ricevis nur 33% da vocxoj - bedauxrinde ne eblis gxenerala diskuto pri la temo. La unua parto estis akceptita 1999 en Parizo.

> 2002-07-19 Beckerwitz/Wismar (DE): Somertendaro de la Junularo de la germana Verda Partio. Benno Frauchiger kaj Lars Sozueer instruis Esperanton gxenerale kaj donis flarkurson de Eo. Pro informado okaze de verdpartiaj kon- ferencoj la junuloj interesigxis; ecx pli, cxar Attac ne venis.

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)