AVENO ##
Informoj el la tuta mondo
>> Negative (AVENO 27)
  • 2003-01: "Prestige" dauxre perdas oleon, kusxas profunde en la atlantiko. Ventegoj malhelpas tauxgan prizorgon. Oleo-"tapisxoj" movigxas al la bordoj de Biscaya. Volontuloj kaj soldatoj kunmetas la oleon en dangxero pro la vaporo kaj pro la ondegoj. Nigre oleumitaj herooj ! 2002-11-13: "Prestige" - plej granda regiona homkauxzita ekologia katastrofo de la jaro. Malnova unu-sxela nafto-sxipo, kiu difektigxis antaux la norda hispana marbordo, portante venenajn restajxojn de la oleoproduktado, estis tirita al la internacia parto de la maro kaj tie frakasigxis.
    Krom informoj el la publikaj medioj AVE ricevis leteron el Barcelono de Caballé el esperanto-parolanta sindikata grupo CNT-AIT: "Kiel vi scias, mia lando suferas la plej granda katastrofo ekologia de la historio: miloj da birdoj kaj bestoj mortas cxiutage. Ankaux al ni en Katalunio alvenas centoj de birdoj malpurigitaj de nafto - pli ol mil kilometroj de la katastrofa regiono. Venis miloj da volontuloj el multaj landoj; la hispana regxo vizitis la regionon kaj promesis la helpon de la armeo...".
    Intertempe alvenis la helpo: Suficxe malfrua helpo. Kaj katastrofa sekvo de neglektanta politiko de la registaro kaj pro ne-adekvataj maro-rilataj legxoj internaciaj.
    Por havi impreson pri la katastrofo, bonvole viziti la TTT-ejon de la Tutmonda Sovagxbesta Fonduso WWF (angle)
  • Fine de septembro 2003 oni diris, ke oleo ne plu eliras. (Cxu iu scias pli da detaloj ?)
  •  
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)