Bonvenon al AVENO 27


2004-02-17

 

AVE Agado

AVE & Verdaj Partioj

NRO-oj

Opinio

Negative

Pozitive

Mozaiko

Tutmondaj novajxoj pri la Verdaj Partioj

Decembro 2003 Karaj amikaj verduloj - Cxion Bonan por la Nova Jaro !

Cxiam mi gxojas renkonti vin - cxu okaze de la kongresoj de SAT kaj de UEA, cxu okaze de la Verdaj Partioj, cxu letere.
Aparte mi salutas plurajn novajn interesulojn kaj membrojn en la nomo de AVE.
Provizore kaj koncize:

>> Unue la fiksdatoj por AVE-anoj: Se vi estas membro de Verda Partio, bonvolu pripensi cxu vi povas aux partopreni mem - aux alparoli delegiton el via lando - por Luksemburgo aux Romo.

Aktuala

2004-02-20/22 Romo (IT), Auditorium Parco della Musica, viale Petro De Coubertin

Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj. EFVP kaj AVE 20-jarigxos. Europa Verda Partio jxus fondigxis. Ekzistas komuna por cxiuj euxropaj partioj Manifesto (en Esperanto). AVE eldonos brosxuron kun interesaj tekstoj el sia historio kaj aparte temos pri la lingvaj problemoj en inter- naciaj rilatoj (EP/EU, UN, NROoj).
Pliaj informoj vi trovos sub: EuropeanGreens . Se vi estas membro de Verda Partio - aux interesulo -
kaj pretas partopreni, bonvolu anonci vin: Europa Verda Partio
kaj bonvolu informi la AVE-sekretarion (vidu sube). Mi esperas ke multaj AVE-membroj partoprenos.

2004-05-09 Strasburgo, Manifestacio antaux la EP por la rajto de cxiuj lingvoj
Europa Bunto
2004-06-10/13 Euxropa Unio, Balotado por la EPo. 2004-07-... Pekino (CN), 89a UK de UEA. 2004-08-... Bratislava (SK), SAT-Kongreso > Statistiko: Nun ni estas iom pli ol 400 AVE- membroj kaj pli ol 100 interesuloj.

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) UEA-konto: avex-z Libervola jara kotizo: 5 EUR

AVE - la ligo inter Verduloj kaj Esperantistoj Ni pensas tutmonde - Ni agas surloke kaj regione.

------ Redakta informo:
intertempe Unikodo plivastigxis kaj pro tio
la AVE-TTT intencas uzi tiujn cxapelitajn literojn.
Ĉ - ŭ (cx ... ux)
Se vi havus problemojn - bonvolu kontakti min.

 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Sekretario: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
Email: AVE TTT-ejo de AVE
AVENO-Indekso

Agotagoj de UN, NRO-oj, ..


Al la enirpordo