Bonvenon al AVENO 32


2008-02-06

  • Elshutebla papera eldono (pdf-formato):
    AVENO 31 & 32 (2008-04-10)

  •  

    AVE Raportoj

    Mozaiko: Ekologio, Ekonomio nova

    Mozaiko: Socio, Homaj Rajtoj, Paco

    NRO-oj

    AVE & la Verda Movado

    Verdaj Partioj tutmonde

    AVE Bondeziroj por 2008

    Mi dankas vin se vi sendis leteron kun informoj kaj same dankas se vi ankoraŭ sendis la AVE-Kotizon - sciante, ke ne ĉiuj povas (trans-)pagi facile.
    La AVE-Kotizo (propono 5 EUR, jare, libervole pagenda):
    Pagenda al nia UEA-Konto: avex-z, aŭ per poŝmarkoj kaj IRK-oj.

  • Fiksdatoj de AVE:
    Mi invitas vin ĉiujn al niaj diversaj kunvenoj en 2008: Kaj tre ŝatas se vi respondos al mi kiujn kunvenojn vi partoprenos (intencas partopreni).

    2008-05-01/04, Sao Paulo (Brazilo), Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj: Tutmondaj Verdaj Partioj
    AVE sercxas partoprenantojn - prefere el Sudameriko - por kunsido kaj inform-tablo pri lingvaj aferoj*.
    (José A. Vergara indikis ke li eble partoprenos - AVE povas subteni la vojagxon iomete)

    2008-07-19/26, Roterdamo (NL), 93-a UK de UEA:
    Publika jar-cxefkunsido de AVE kaj informtablo enkadre de la Fakaj Asocioj de UEA.

    2008-07-26/08-02, Szombathely (HU), IJK, Internacia Junulara Kongreso de TEJO
    Cxu junaj AVE-anoj partoprenos - kaj organizos Verdulan Rondon ?*

    2008-08-09/16, Kazanlak (BG, Roza Valo), SAT-Kongreso: SAT

    AVE enkadre de la Ekologiisma Frakcio kunvenos.

    2008-08-28/31, shangho de loko al Potsdam (cxe Berlin).
    Frankfurt/Oder kaj Slubice (pola-germana urbo-paro ambauxflanke de la rivero Oder)
    1-a Someruniversitato de la Euxropa Verda Partio kune kun la Verda Frakcio en la EP
    (dank' al Daithi). La organizanto (persone) ne kontrauxas, nian oferton de laborgrupo pri la lingva politiko (2-3 horan) kaj certe eblos prezenti Esperanton sur inform-tablo/-budo.*
    *) depende de nia kvanto ni povos oferti pli aux malpli ---- 2008-07-05/27 "ALTER TOUR": alternativa bicikla rondirado en Francio" Informo de Emilo Mas, de longe&xnbsp; samideano el Lot et Garonne( sud Francio) , kiu partoprenos. Itinereo: 2000 km&xnbsp; : 21 etapoj je 100 km , che verdaj vojoj (apud kanaloj, ktp..) Montpeljero ,... ghis Liono, ...Orleano,... Angers, ..La Rochelle, Bordozo, ...Villenevue -sur Lot, ..Pau , ...Carcassonne, kaj MOntpeliier .. &xnbsp; La celo estas informi pri la dangheroj&xnbsp;kontraù&xnbsp;la biologia kulturado (ekz : la GMO .. ) , por konservi la seman diversecon, ktp ..kaj chiajn &xnbsp;diversecojn, inkluzive lingoj, kulturoj, ktp .. Vi trovos pliajn informojn che: http://www.altertour.net&xnbsp; (en franca lingvo sed baldaù, en esperanto, se iu helpos min por tradukado ...) &xnbsp;
  • Statistiko:
    Post aktualigo de nia membro-listo: AVE havas ĉ. 300 membrojn kaj 40 simpatioantojn/abonantojn.
    
    > La financoj de AVE en 2006:
    Unue: elkoran dankon al pluraj grandaj donacantoj kaj
    al jam multe pli da kotizantoj.
    Enspezoj (EUR): 1209, Elspezoj 1135; (ankoraŭ restas ŝuldoj 183 (al MW),
    estas kredito nia UEA-Konto 146,
    kaj kelkaj poŝtmarkoj).
    Ek de pluraj jaroj mi klopodas fari la budgetan kontrolon pere de simpla sistemo.
    Se iu volas pli precizan informon - bonvolu sinprezenti kiel la kasisto de AVE.
    
    Pli gravas por kio ni uzis la monon - ĉu ne:
    
    Printado de Aveno 30: 239
    Afrankoj (Aveno 30, la ekstereŭropajn mi transdonis en Florenco -
    dankon al kelkaj kiuj kunportis ilin, ekz-e al Brazilo !): 104
    Partopreno de Mramba Simba en Nairobi (Verda Tutmonda junularo kaj MSF): 297
    Tutmondaj Junaj Verduloj (Okaze de la Eŭropa Verda Kongreso en Ĝenevo): 50
    Kopioj, aliaj afrankoj, Paco-afiŝoj por kunlaborantoj en Ĝenevo: 63
    Por UEA: Kotizo & Salono en Vilnius: 111
    Ŝuldoj de 2005: 270
    
    
    > La financoj de AVE en 2007 - provizore:
    Ankoraŭ mankas mono por la atendataj elspezoj.
    Ni jam subtenis la vojaĝon de Mramba Simba al Eŭropo,
    por partopreni la SAT-Kongreson kaj trovi informojn kaj subtenon
    por liaj evoluo-projektoj (200).
    Cetere, la jenajn kostojn AVE nun ne pagas:
    Interreto, paperaĵoj, telefono, oficejo, tempo, vojaĝoj.
    
    La konciza (du-paĝa) AVENO 31 estis transdonita en la 3 kongresoj (SAT,
    EEU, UK) sed ne dissendita per-poŝte.
    Sekvos - espereble - Aveno 31/32 papere, se AVE ricevos plurajn
    kotizojn kaj eble donacojn.
    
    Ĉu indas vivteni AVE-on ? laŭ mi jes.
    Ekz-e ni havas ligilojn de kelkaj Verd-Partiaj retejoj al Esperanto,
    kaj ekz-e, dank' al informo de Germain Pirlot kaj Liberafolio:
    

    "Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon", argumentas la konata sveda politikisto Per Gahrton en ampleksa artikolo, aperinta en prestiĝa sveda ĵurnalo. Per Gahrton estas unu el la fondintoj de la sveda Verda Partio, multjara parlamentano kaj EU-parlamentano. Lia artikolo sub la titolo "EU bezonas komunan 'lingua franca'" aperis Lunde la 13-an de aŭgusto en la gazeto Sydsvenska Dagbladet, la plej granda matena ĵurnalo de suda Svedio, kun ĉiutaga eldonkvanto de 130.000 ekzempleroj. Laŭ li taŭgaj alternativoj por komuna EU-lingvo estus la franca, latino, aŭ Esperanto. Esperanton aŭ latinon laŭ li eblus enkonduki ene de unu-du generacioj, la francan multe pli rapide.
    Legu pli: liberafolio.org/2007/gahrtoneu/

    La parolado de Per Gahrton en Svedio (verda politikisto en Svedio) pri komuna eŭropa lingvo - i.a. Esperanto - montras la apartan ligon inter Verduloj kaj Esperanto.
  • Kio mankas - krom la mono: Ni devus traduki la aktualan programon de la Eŭropa Verda Partio (2006, Ĝenevo). Se denove pluraj kunlaboras, ni povas transpreni la taskon (20 paĝoj). Intertempe ĝi ekzistas jam en tut-eŭropaj 22 lingvoj.
  • Kunlaboras en la provizora estraro:
    Goerge Sossois kaj Manfred Westermayer
    Pluraj komitatanoj akceptis kunlabori por aparta temo aux regiono, kaj pluraj membroj sendis valorajn informojn kaj artikolojn.
    Regule la sekretario elektronike dissendis artikolojn.
    La printita versio de AVE aperas unufoje jare.

  • Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
    Por aliĝi bonvolu viziti:
    lists.riseup.net/www/info/verduloj
    Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon (ke vi estis tiu kiu aliĝis, kaj ne iu viruso k.s.)
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    Sekretario: Manfred Westermayer
    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
    Email: AVE
    AVENO-Indekso

    Agotagoj de UN, ...


    Al la enirpordo