Handikapitaj infanoj en Tanzanio

aktuala versio 2016-11-02

en tiu regiono trovighas multaj infanoj kies kruroj au piedoj estas misformitaj -
ili tre suferas korpe kaj kompreneble ankau psike.

Dank al nia internacia kunlaboro ni (fakte Christiane Lamy)  trovis la kauzon por tiaj misformighoj:
Oni vakcinis la infanojn pro malario - per hhinino (kinino) en la postajhon -
tiel la muskol-paroj en la gamboj au piedoj estis ghenitaj (parte strechitaj au malstrechitaj),
char la ostoj de infanoj estas ankorau pli molaj, la muskoloj povis tordi la koncernajn ostojn.

Dank al germanaj konatuloj Mramba kunlaboras en projekto en Tanzanio kiu uzas artemisio-planton kiel kuracilo kontrau malario.

Normala operacio kostas ch. 300 Euroj - dank al kunlaboro de Mramba kun la hospitalo (ankau pere de radio-informoj) li ricevas rabaton.
La infanoj sub 3 jaroj ricevas senkostan operacion, tamen necesas pagi por la vojagho kaj restado, ch. 150 Euroj:

Dank al grandaj donacoj de Ute Haas kaj geamikoj de Christiane Lamy al ch. 20 infanoj povis esti helpitaj per operacio:

Infanoj operaciitaj post Aprilo 2016:
Pluraj infanoj estis sukcese operaciitaj: Chausiku, Gertruda, Mgaya, Neema kaj Brayton - koran dankon al chiuj donacintoj ! (PDF, 2,7 MB)

ankorau Mankas foto pri Julius: Mgaya Magori (6), Neema Gati (15) kaj Julius Wangoko

Raporto pri 2015/2016:
Bedaurinde denove alvenis 7 infanoj kun misformitaj gamboj, piedoj, manoj kaj kun "mankanta" gambo - kiu eble kushas en la kokso ?, au similas al "Contergan"
Ili bezonas inter 200 kaj 300 Euroj por retrovi la normalan vivo-ghojon.

Bonvolu subteni la kolektadon por la operacioj - prefere al la UEA-konto de AVE: avex-z.
Au skribu al mi: manfred@westermayer.de

Infanoj operaciitaj ekde Decembro 2015: Denis Mwita, Mnubi Mtesigwa, Nyasewa Mayongera kaj tre juna knabo kun reduktita gambo
Pri ili skribis Mramba en Aprilo 2016:
La operacioj de Denis Mwita, Nyasewa Mayongera kaj Mnubi Mtesigwa bone sukcesis kaj ili nun vizitas la lernejo.
Mnubi Mtesigwa nun estas en Tabora regiono kaj Nyasewa Mayongera loghas kun la gepatroj en Ukerewe insulo.
Denis Mwita ankorau estas en Dar es Salaamo che mia filino; mi vidos lin kiam mi vojaghos tien.
Por la knabo Shadrack Malaki (nask. 2015) kun "kashita gambo" ankorau mankas analizo - pere de ultrasonilo.

  • Al la enirejo
  • Returne al la "Mondo"
  • Returne al Mazingira"
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)