Verda Libro 2009


#14 Liberaj scifluoj en daŭrigebla tutmonda informsocio


La tutmondaj informsocio povus fariĝi la bazon por sociale kaj ekologie daŭrigebla ekonomia kreskomodelo antaŭeniganta demokration tutmonde, kondiĉe ke aliro al informo kaj scio restas malfermita kaj eĉ estas vastigata. La Verduloj kontraŭbatalas ĉiajn provojn plue privatigi interreton kaj limigi scio-disdonon per troaj patentorajtoj. Kiel unuajn paŝojn, Verduloj volas, ke la nekomerca uzo de interreto restu ĉefe libera de ĉiuj sankcioj kaj ke la Eŭropa Patentoficejo fariĝu institucio de Eŭropa Komunumo.


Enkonduko


La tutmonda informsocio havas grandegan potencialon helpi al malligo de la ekonomia kreskomodelo disde ĝia detrua materia bazo, kaj male, bazigi evoluigon sur novigado, kreemo kaj komunikado. Verduloj adoptas ĉi tiun potencialon. Verduloj subtenis malalt-karbonan kaj alt-scian ekonomion, celante al malalta ekologia piedsigno kaj al alt-kultura kaj teknologia enhavo.


Tutmonda informsocio estas laŭ ties naturo sen limoj. Ĝi havas grandegan potencialon transponti nordon kaj sudon, mallarĝigi la diferencojn/mankojn inter malriĉuloj kaj riĉuloj, kaj provizi lokajn problemojn per tutmondaj solvoj. Ĝi trudas limojn al subpremo kaj alportas voĉon kaj protekton al politikaj disidentoj. Verduloj sekve subtenas vastan kunlaboron en la kampo de scio kaj novigo. Kaj la lukto por tutmonda sociala justeco kaj la batalo por defendi la planedon bezonas universalan aliron kaj amasan transdonon de scio kaj puraj teknologioj.


Tamen, establitaj ekonomiaj kaj politikaj interesoj malhelpas liberan fluon de informoj kaj scio, kiuj estas kerna principo de daŭrigebla kaj justa tutmonda informsocio. Grandaj ekonomiaj kompanioj, kiuj iam stimulis la diĝitan revolucion hodiaŭ malakceptas novigojn, kiuj povus efike transponti la diĝitan fendon por malriĉaj kaj kamparaj regionoj, malfortigi la potencon de monopoloj, kaj protekti la privatecon kaj fundamentajn rajtojn de uzantoj kaj konsumantoj. Grandaj patent-posedantoj provas eviti la originalan ideon de patentoj, per kiu inventinto establas socialan kontrakton kun socio por certigi la disvastigon de scio kaj novigo; male, ili postulas politikon, kiu ekskluzive sekurigas ilian profiton kaj limigas plian novigon/ennovaĵon.


Verduloj volas malferman politikon pri Intelektaj Propraĵoj (IP). Aliro al interreta enhavo kaj scio ne estu la submetata al postulemaj restriktoj aŭ malracia privatigo. Ni defendas la kernajn principojn de libereco en la diĝita mondo, kaj ni defendas kunfunkcieblecon, teknikan neŭtralecon, retan neŭtralecon kaj malfermajn normojn. Ĉi tiuj estas la konstru-elementoj por universala retaliro je justaj prezoj. Ia ajn laŭleĝa rimedo kiu limigas aliron al dateno kaj komunan uzon de scio kaj informoj per interreto povas bremsi novigon. Scio kreita per publikaj financoj devus esti publike havebla profite al ĉiuj per vasta disvastigo kaj devus esti sen patent- kaj kopi-rajtoj - precipe se temas pri puraj teknologioj.



Kernaj faktoj kaj ciferoj


EU subtenas la evoluigon de la informsocio per diversaj financadaj vojoj. La plej grava estas la EUa Kadra Programo por Esploro kaj Teknologia evoluado (KP, en: FP). Ene de la aktuala 7a KP, kiu rolas de 2007 ĝis 2013, esplorado kaj realigado de Informada kaj Komunikada Teknologioj (IKT, en: ICT) ricevas la plej multajn financojn: 9050 milionoj Eŭro, proksimume 18% de la entuta buĝeto. De ĉi tiu entute 1336 milionoj da eŭroj estas destinitaj por financi SME (?) esplorsubtenon por IKT – kio origine estis Verdula propono.


Grava financado ankaŭ estas provizita tra la Konkurencivo kaj Novigo Kadro-Programo (KNP, en: CIP). Per buĝeto de 4212 milionoj da Eŭro KNP financas agojn en la SME-koncentrita programo por entrepreneco kaj novigo, la IKT-Politiko Subtena Programo aprobante la uzon de IKT en entreprenoj, kaj la Eŭropo Programo pri Inteligenta Energio.



Sekvoj de neago


Aktuale, la principoj de libereco en la diĝita mondo, tio estas kunfunkciebleco, teknika neŭtraleco, reta neŭtraleco kaj malfermaj normoj, estas grave minacataj. Iuj EUaj membroŝtatoj argumentas favore al rego de interreta trafiko kaj la troa apliko de leĝoj pri kopirajto kaj pri intelektaj propraĵoj, sub la preteksto trakti gravajn sed bone rekonitajn problemojn en interreto pri pedofila enhavo aŭ falsigitaj medikamentoj (drugs). Kvankam neniu el ĉi tiuj aranĝoj solvus tiajn problemojn, Hispanio jam anoncis striktan IP-an observigon kiel prioritaton dum sia EUa prezidanteco en 2010. Ĉi tio akcelus la transformon de Interreto el ties rolo kiel malferma platformo por libera interŝanĝo de ideoj en superbazaron surbaze de privata profitintereso kaj strikta regado. Regi aliron al datenoj kaj trafikon transformus Interreton en tre danĝeran instrumenton de sociala kaj politika subpremo. Sekve estas plej grave, meti la evoluadon de diĝitaj homaj kaj fundamentaj rajtoj en la centron de la debato.


Regadi dateno-aliron kaj -trafikon transformus la Interreton en tre danĝeran instrumenton de socia kaj politika subpremo. Sekve estas plej grava meti la evoluadon de diĝitaj homaj kaj fundamentaj rajtoj meze en la debaton. Strikta observigo de kopirajto kaj aliaj intelektaj proprietaĵo-rajtoj frostigas la novigon grandaskale kaj malhelpas la masivan scio-translokigon kiu necesas por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj ekologiaj krizoj. En la speciala kampo de diĝita kopirajto kaj rilataj IP-rajtoj, strikta observigo haltigus la evoluadon de liberaj modeloj kaj libera programaro, ĉar kontribuantoj timus laŭleĝan rebaton surbaze de ilia - plejparte necelita - malobservo de ekzistantaj IP rajtoj.



Fareblo en la EUa Kadro


Esplora kaj Teknologia Evoluado (ETE, en: RTD) surbaze de multjaraj Kadro Programoj (KP, en: FP) havas eksplicitan bazon en la EU Traktato ekde 1987. La adopto de KPoj estas bazita sur la decido procedo, kun kvalifikita plimulto-voĉdonado en la Konsilio. Specifaj programoj ene de la KP estas adoptitaj de kvalifikita plimulto en Konsilio, sekvanta de simpla konsulto de la EP. Ĝeneralaj reguloj male estas establitaj sub la kundecido procedo. Aranĝoj rilate al intelekta-proprietaĵa politiko, kiel Intelektaj Proprietaĵoj Rajtoj Observigo Instrukcio (IPROD, en: IPRED), falas en la kampon de la EUa Interna Merkato politiko. La EP havas kundecidajn potencojn. La Konsilio decidas kun kvalifikita plimulta voĉdonado.



Verdulaj atingoj 2004-2009


Neniuj programaraj patentoj

Verduloj gajnis kvar jarojn daŭrantan batalon kontraŭ la Direktivo pri Softvaro-Patentoj. Ĝi estus malrespektinta la principon de Eŭropa Patent-Konvencio, ke komputaj programoj estas ne patenteblaj, kaj kripliginta novigajn SMEojn en la informteknologia sektoro eksponante ilin al patentprocesadoj de la grandaj softvaro-kompanioj. La grandega plimulto de EP sekvis la Verdulojn malakcepti la proponon.


Disvastigo kaj generado de esploroj

Verduloj konvinkis la Komisionon establi Eŭropan Sciobankon, kiu funkcias kiel malferme alira biblioteko de esplorrezultoj. Verduloj ankaŭ akiris financojn en la Komunuma buĝeto tiel, ke la civilsociaj organizaĵoj unuafoje povas mem komisii esplorojn.


Uzo de libera programaro

Verduloj insistis je ĉiu ŝanco, ke publikaj registaroj uzu FLOSS informosistemojn (SLMFS = Senpaga, Libera Malferm-Fonta Softvaro) aŭ sistemojn, kiuj kongruas kun FLOSS. Verduloj sekurigis financadon por FLOSS-esploro en EUaj programoj (7a Kadroprogramo por Esploro; Komunuma kaj Noviga Programo, Kunfunkciebleco SA programo). Kune kun Neregistaraj Organizoj, la Verduloj stiris la ideon “Malferma Parlamento”, kiu celas liberigi EP-on de la Mikrosofta monopolo kaj ŝanĝiĝi al FLOSS softvaro.


Direktivo pri Intelektaj propraĵoj

Verduloj batalis kontraŭ Intelekta-Propraĵo Rajtoj Respektiga Direktivo (IPRRD, en: IPRED), kiu provis ĝeneraligi la uzon de krimigaj punoj en ĉiuj okazoj de malrespektoj al intelektaj proprietaĵoj. Verduloj helpis certigi, ke krimpunoj nur aplikeblas okaze de malrespekto al rajtoj pri intelektaj proprietaĵoj je komerca skalo kaj ne por propra uzado. Ĉi tiu disputo/polemiko kondukis al la blokado de la Instrukcio en Konsilio.


Etendaĵo de kopirajta protekto

Verduloj sukcese konvinkis pli ol 200 MEPojn el ĉiuj Grupoj voĉdoni por la malakcepto de la “Direktivo pri Etendi Kondiĉojn” , kiu celas etendi kopirajton pri muziko. Primaraj profitantoj de la etendaĵo estos grandaj registradaj firmaoj sed la kostoj estos portataj de novaj, pli junaj artistoj kaj precipe de eŭropaj civitanoj. Cetere, Verduloj kontribuis al konstruado de blokanta malplimulto ene de la Konsilio por devigi la Komisionon prezenti novan proponon efike plibonigantan la situacion de prezentistoj.


Neŭtraleco de Interreto - ne tri frapoj

Verduloj batalis malfacilan kaj longan batalon por neŭtraleco de la Interreto en daŭranta EUa leĝdonado pri telekomunikado (Telekomunikada Pako). Sekve EP malakceptis la proponitan laŭgrade respondan principon (trifrapan, en: three strikes) enkondukitan en la EP de dekstrulaj MEPoj, kiuj ebligus la forigon - post tri avertoj, kaj de administracia korpuso sen ebleco de proceso - de la Interreta konekto de uzantoj suspektataj pri kontraŭleĝa deŝutoj kaj alŝutoj. Verduloj opinias, ke Interreto estas rimedo por garantii al civitanoj liberon sin esprimi, aliri al informoj kaj edukado. Nur juĝisto post tribunala proceso rajtas decidi forigon de Interreta konekto.


Publikaj dokumentoj en malfermaj formatoj

Verduloj deziras ke publikaj dokumentoj estu skribataj kaj konservitaj en malfermaj formatoj, por teniĝi publikajn administraciojn sendepena de softvaro-eldonejoj kaj patento-posedantoj, kaj por certigi dokumento-alireblecon al ĉiuj civitanoj, sendependa de la softvaro kiun li aŭ ŝi uzas.


Eŭropa Patent-Officejo (EPO)

Verduloj deziras ke EPO fariĝos Komunuma Institucion, respondeca al la Komisiono kaj la EP. La EPO estos financata publike, por malinstigi ĝian praktikon aperigi altajn nombrojn da patentoj por sekurigi la financado de EPO, kiu malutilas al la kvalito de patentoj. Verduloj proponas ke 5% de la honorarioj por renovigo de patentoj estu translokata al sendependa esplora kaj noviga fonduso.


Liberigu TTTon

Verduloj subtenas aktivan vizion de la TTT kiel platformo por la interŝanĝo de informoj, kun samtavolaj komunikado-grupoj en kiu ĉiu uzanto povas alŝuti aŭ deŝuti preferatan enhavon kaj aplikojn. La nekomerca uzo de Interreto devas esti ekskludata el ĉiuj aprobo-sistemoj. Verduloj malakceptas transformon de Interreto al “Televido-laŭ-Postulo”, la instalaĵon de filtrado flanke de Interreto-provizantoj, kaj iu sistemecan gvatadon de la reto, ĉar estas neakordigebla kun la rajto je privateco.


Tutmonda Enreta Libereco Traktaton

Verduloj deziras Eŭropan Tutmondan Enretan Liberecon Traktaton (TELT, en: GOFA) kiu celas protekti la Interreto-liberecon. Inter aliaj, la TELT devus (pli)fortigi diĝitajn bazajn kaj homajn rajtojn, antaŭenigi la disvastigon de kontraŭcenzurista teknologio, pliigi travideblon pri la teknika kompliceco de IT firmaoj kaj Interreto-provizantoj en agoj de ŝtata cenzuro, kaj evoluigi minimumajn normojn por IT firmaoj provizantaj Interreto-servojn en diktaturoj.


Malferm-alira scienco

Verduloj subtenas la Malferm-Aliran Movadon por la plej vasta (kun)partigo de scienca scio kiel rekomendita de la Berlino-Deklaro pri Malferm-Aliron - subskribita/signaturita de 200 universitatoj, esplorinstitutoj, financaj instancoj, fondusoj, bibliotekoj, muzeoj kaj arkivoj el ĉiuj partoj de la mondo. La deklaro konstatas ke “nia misio disvastigi scion estas nur duone kompleta se la informoj ne haveblas ĝenerale kaj senprokraste al socio”.



La Verduloj en la Eŭropa Parlamento


Konsilisto pri esploro kaj teknologio:

Laurence Vandewalle, tel: 0032 2 2841695, laurence.vandewalle@europarl.europa.eu

Konsilisto pri leĝaj aferoj:

Francesca Beltrame, tel: 0032 2 2832146, francesca.beltrame@europarl.europa.eu

Konsilisto pri Interna Merkato:

Stany Grudzielski, tel: 0032 2 2831455, stanislas.grudzielski@europarl.europa.eu


Referencoj:

"Verda Teksto" de la EK pri kopirajto en la sciobazita ekonomio (2008)

Berlina Deklaracio pri Malferm-Aliro: http://tinyurl.com/29zvvv

7a Kadrara Programo: http://tinyurl.com/6hlzhr

Konkurencivo kaj Noviga Kadrara Programo (KNP, en: CIP): http://tinyurl.com/4wa5wu

US Kongresa amendo de 2006 favore al Tutmonda Enreta Libereco Traktato (TELT, en: GOFA):

http://tinyurl.com/qvjx9f


Utilaj retejoj:

La Kvadraturo de la Reto (Kvadratigi la Reton), civitana grupo informante pri leĝdonaj projektoj minacante civitanajn liberecojn kaj ankaŭ ekonomian kaj socian evoluon en la diĝita epoko: http://www.laquadrature.net/en


Elektronikaj Landlimoj Fonduso, defendante diĝitajn rajtojn: http://www.eff.org


Creative Commons (kreivaj komunaĵoj), ne-profita kompanio dediĉita plifaciligi por homoj la kunpartigon kaj plu-konstruadon surbaze de la laboro de aliaj, en akordo kun la reguloj de kopirajto, provizante liberajn licencojn kaj aliajn laŭleĝajn rimedojn por marki kreivan verkon per tiu-ĉi uzo-libereco kiun la kreinto volas ebligi al ĝi, tiele aliaj povas kunpartigi, remiksi, uzi komerce, aŭ ia ajn kombinaĵo: http://creativecommons.org/


Returni al la indekso: