La Libro de la Verduloj

Politikaj tekstoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento
Marto 2009


Enkonduko kaj enhavotabelo:
Glosaro de la EUa demokratiaj eblecoj

#01 Haltigu la klimatŝanĝiĝon, Komencu la verdan energirevolucion

Naftprezoj trankviliĝis ĉe la komenciĝo de la financa krizo, sed ni ne forgesu, ke tutmonda klimatŝanĝiĝo daŭras kaj fosilia energio ankoraŭ estas elĉerpiĝanta. Ambaŭ krizoj solaj povus kripligi la modernan socion, sed la kombino estos katastrofa. Pritraktante la klimatŝanĝiĝon per Verda energirevolucio por redukti konsumadon, uzi energion pli efike kaj transiri al renovigeblaj energioj kaj ne al atoma estas la sola respondeca vojo elektenda.


#02 Transporto - Emisioreduktado kaj UNa klimatointerkonsento - Moviĝi verdmaniere

Laŭ Interregistara Spertularo pri Klimatŝanĝiĝo, ni reduktu la CO2-eligojn per 50-80% por havi iun ŝancon limigi la tutmondan varmiĝon ĝis 2°C. Tamen, CO2-eligoj el transportado ankoraŭ altiĝas. Verduloj ne atendas, ke homoj restu hejme sed ni estu pli efikaj rilate la transportmanierojn, kiujn ni uzas, reduktante la transporton, se necesas. Unuapaŝe Verduloj volas apliki la principon “poluanto pagu”, tiel uzantoj pagas la veran kostojn de transporto, inkluzive de ekologiaj kaj socialaj kostoj.


#03 Bridi Financajn Merkatojn

La financa krizo, erupciinta je la fino de 2008 estigis bankrotojn, pli altan senlaborecon kaj ĝeneralan ekonomian kaj socialajn krizojn. Ĝi naskiĝis el la novliberalisma malreguligo de la tutmonda ekonomio kaj estis nutrata de la profunda interdependeco de la merkatoj. Kiel unuan paŝon, Verduloj deziras efikan reguligon de la tutmonda financa sektoro kaj multe plibonigitan travideblon de merkatoj.


#04 Alporti al Eŭropo sekuran, diversan kaj daurigeblan manĝajon

La grandege diversa manĝokulturo de Eŭropo estas minacata. Industriigita kaj multe subvenciita modelo de manĝaĵproduktado, en agrokultivado kaj fiŝkaptado, poluis nian medion kaj ankaŭ nian manĝaĵon, eliminis multajn tradiciajn variojn de kultivaĵoj kaj brutoj, kaj forkonsumis nian maron. Verdaj manĝaĵopolitikoj respektus ekologiajn limojn pri manĝaĵoproduktado per entuta malpermeso de GMOoj, eliminado de subvencioj por danĝeraj agrikulturaj praktikoj kaj reduktado de la grandeco de la EUaj fiŝkaptaj ŝiparoj.


#05 Batalo por Eŭropo de socia inkluzivo

EU-pelita ekonomia tutmondiĝo multe pliigis socialajn malegalecojn dume igante socialajn normojn kaj publikan financadon por bazaj servoj minacitaj. Verduloj pensas ke merkatreguloj neniam povu superregi fundamentajn socialajn rajtojn. Unuapaŝe, Verduloj volas protekti socialajn kaj sanigajn servojn kontraŭ leĝoj de libera merkato ĉe EUa nivelo, per agnosko de prioritato de la sociala politiko super ekonomia politiko.


#06 Eŭropo kun egalaj ŝancoj kaj rajtoj

La sociala dimensio de EU ne progresas tiel rapide, kiel ĝi devus Al membroŝtatoj ankoraŭ estas permesite maljuste reciproke konkurenci per propono de la plej malaltaj laboradaj kaj vivnivelaj normoj por instigi investadon. Verduloj opinias, ke ĉiu persono havu la rajton je egala pago por egala laboro ene de ajna laborejo. Unuapaŝe, Verduloj volas EUajn leĝojn pri enpostenigitaj laboristoj, justan minimumajn salajrojn, kaj labortempoj kiuj validas kaj ke nacioj ne rajtu ne-apliki ilin.


#07 Daŭrigebla evoluigo en justa mondo

Ebligo de tutmonda sociala justeco kaj haltigo de klimatŝanĝiĝo estas ofte rigardataj kiel kontraŭdiraj celoj, sed ili povas kaj devas esti solvitaj kune. EU estigu ekzemplon en ĉi tiu defio, reduktante la grandecon de sia ekologia piedsigno al ĝia justa parto kaj ne plu draŝante pli malriĉajn partnerlandojn per sia komerca kaj investa politiko. Unuapaŝe Verduloj volas, ke EU forigu sian agresan fremdmerkat-aliran strategion “Tutmonda Eŭropo”.


#08 Demokratio en Eŭropa politikofarado

Eŭropaj civitanoj ofte sentas, ke ili ne povas influi tion, kio okazas en la EU kaj, ĉar povoj movas al la EUa nivelo, membroŝtatoj kaŝas sin malantaŭ fumnubo pri tio kio estas en ilia propra kompetenteco kaj respondeco. Verduloj volas nuligi ĉi tian erozion de demokratio certigante, ke EUa leĝdono estas farata kaj efektivigata laŭ maniero, per kiu civitanoj povas facile kompreni, kiu respondecas. Unuapaŝe, Verduloj volas plifortigi la oficojn, al kiu civitanoj povas sendi plendojn, certigi ke dokumentoj estas vere alireblaj kaj regi la influon de premgrupoj.


#09 Protekti individuajn rajtojn kaj liberojn en kaj ekster la EU

La EU estas fondita surbaze de komunumo de valoroj kaj fundamentaj rajtoj, tamen sperto monstris, ke kelkaj el tiuj sindevontigoj ekzistas nur sur papero. Verduloj volas establi veran kulturon de homaj rajtoj en EUa politiko kaj praktiko. Unuapaŝe, Verduloj volas sistemecan inkluzivon kaj observigon de paragrafo pri devigaj homaj rajtoj en ĉiuj EUaj interkonsentoj kaj ke EUaj membroŝtatoj permesu al EU ekzamenadon de iliaj praktikoj pri homaj rajtoj .


#10 Eŭropo, kiu progresigas interpaciĝon kaj konfliktsolvadon

Konflikto ofte rezultas el malobservo de bazaj rajtoj kaj malhavebleco de rimedoj. Verduloj deziras efikan eksterlandan politikon, kiu ekskluzivigas la neceson de milita interveno. Unuapaŝe, Verduloj volas, ke la Eŭropa Parlamento kontrolu kaj ekzamenu ĉiujn sekurecajn aferojn.


#11 Enmigrado kiel ŝanco

Eŭropo bezonas enmigradon. Ĝi ankaŭ havas moralan devon provizi azilon por senhavuloj. Verduloj deziras malfermajn mekanismojn por migrintoj eniri kaj labori laŭleĝe kaj koheran efikan azilprocedurojn, kiuj havas humanitaran trakton en sia kerno. Unuapaŝe la EU agnosku sian bezonon je migrintoj kaj donu al laŭleĝaj enmigrintoj la samajn rajtojn kiel al EUaj loĝantoj, kaj integrigu internaciajn homajn rajtojn en venontaj revizioj de azilleĝaro.


#12 Igi seksegalrajtecon realaĵo

Seksegalrajteco estis fundamenta principo de Eŭropa Komunumo ekde sia kreiĝo en 1957, sed la praktiko postrestas la promesojn. La salajrodiferenco de 17,5 % estas nur unu, kvankam grava indikilo. La Verduloj volas, ke Eŭropa Komisiono altrudu sankciojn kontraŭ membroŝtatoj, kiuj ne plene efektivigas la EUajn instrukciojn pri seksegalrajteco. Unuapaŝe Verduloj volas, ke la EUa instrukcio pri egala traktado de virinoj kaj viroj en la laborloko estu plene efektivigata en ĉiuj membroŝtatoj.


#13 Purigadi la planedon

La produktado de kemiaĵoj konstante pliiĝas. Multaj da ili estas verŝajne danĝeraj, sed neniu scias ĝuste ĉar ĝis 2007 ne haveblis informoj pri la ekologiaj efikoj de la 100 000 substancoj, kiu eniris la EUan merkaton antaŭ 1981. La nova EUa reguligo por Registrado, Taksado kaj Aprobo de Kemiaĵoj (REACH) povus ripari tiun situacion. Tamen, pliaj plibonigoj de REACH necesas por certigi la efikan protekton de homoj kaj medio. Unuapaŝe, Verduloj volas ampleksan liston de substancoj kun tre alta graveco por plibonigi la informiĝajn rajtojn de konsumantoj kaj faciligi anstataŭigojn.


#14 Libera sciofluoj en daŭrigebla tutmonda informosocio

La tutmonda informosocio povus fariĝi la bazo por sociale kaj ekologie daŭrigebla ekonomia kreskomodelo, antaŭeniganta demokration tutmonde kondiĉe, ke aliro al informoj kaj scio restas malferma kaj eĉ estas vastigata. La Verduloj kontraŭbatalas ĉiujn provojn plue privatigi la interreton kaj limigi sciotransdonadon pere de troaj patentaj rajtoj. Unuapaŝe, Verduloj volas, ke la nekomerca uzo de Interreto restu ĉefe elkrampigita de ĉiuj sankcioj kaj ke la Eŭropa Patentofico fariĝu institucio de la eŭropa komunumo.



Ĉi tiu publikaĵo de la Frakcio Verduloj/Regionalistoj estis verkita de
Michael Earle, Martin Köhler and Claire Kwan
kun kontribuoj de la temaj konsilistoj de la Verduloj kunordigita de Vula Tsetsi.

Produktada mastrumo : Jean Kutten
Marto 2009


Dankon por la bildoj (kiuj troviĝas en la angla originala versio) :

istock image bank, pictures European Parliament, Shutterstock.

Dankon por video : European Parliament


The Greens/EFA in the European Parliament

Rue Wiertzstraat - 1047 Brussels - Belgium

Phone:+32-2-2843045 - Fax : +32-2-2307837

Ankaŭ ricevebla rete kiel "likva libro" je http://www.greens-efa.eu

El la angla originalo: tadukite helpe de traduku.net (Leo de Cooman kaj Manfred Westermayer)
Greens’ Book [en] - Policy papers of the Greens in the European Parliament

Terminaro kaj glosaro pri EP, EK



Reen al la Komenco de la Verda Libro -- Returni al la enirejo