II KOMUNA SEKURECO
1 PACO ESTAS NEDIVIDEBLA
1.1 Tro longtempe sekureco estis ekskluzive ligita al la milita
ekvilibro de potenco kaj de la uzo de perforta devigo kaj
perfortego cxe la solvo de internaciaj konfliktoj. Sed
sekureco estas ne plu difinebla per militaj terminoj. La
euxropaj Verduloj komencas kun pli larga, ampleksa koncepto
de sekureco, kiu inkluzivas sociajn, ekonomiajn,
ekologiajn, psikologiajn kaj kulturajn aspektojn. Sekve
niaj planoj koncentrigxas je la preventado de militaj
konfliktoj, je la forigado de kauxzoj de militoj, kaj je
la evoluado de pacema dissolvigxo de la konfliktoj.
Investado en la batalon kontraux rasismo, en la komprenadon
kaj respektadon de aliaj kulturoj kaj, antaux cxio, en la
forigo de tutmonda malricxeco estus la plej forta kaj la
plej efektiva longtempa sekurecplano de Euxropo.
2 PACO DEVAS ESTI ORGANIZATA
2.1 Kaj ene de Euxropo kaj tutmonde ekzistas multe da komunaj
problemoj, kiuj povus facile kauxzi novajn militajn
konfliktojn (ni nur rigardu la deplorindajn okazintajxojn
en eks-Jugoslavio!). La problemoj de la naturmedia
malpurigado, landlimaj, etnaj kaj naciaj rivaladoj,
rimedo-malabundo kaj la disvastigado de armiloj estas ne-
malimplikeble rilatigitaj, kaj pro tio ili estas nur
solveblaj en organizata maniero. Ankaux klaras, ke sociaj
sxangxoj kaj respekto de la internacia legxo estas ne
altrudebla per milita forto, sed eblas nur far komuna
akordo.
2.2 Neuxtralaj landoj kapablas roli esence kiel loko por
negocoj, informado kaj aktiva konflikto-preventado. Kaj
tion des pli bone pro ilia pliigita sendependeco de
militaraj interesoj. Neuxtraleco devas esti kombinita kun
aktiva solidareco, la preventado de konfliktoj kaj
nemilitara konfliktsolvo. Ni advokatas kooperativan
sekureco-sistemon bazita je nemilitaraj rimedoj, en kiuj
neuxtralaj landoj (registaroj) povas volonte partopreni.
2.3 Por preventi militojn, ni devas organizi la pacon.
Anstataux kreadi euxropan militan superpotencon, kiel
antauxvidite de la Maastricht Konvencio, la Euxropaj
Verduloj evoluigos kooperativajn sekureco-strukturojn en la
plej diversaj sferoj kaj je diversaj niveloj: lokaj,
regionalaj, naciaj kaj internaciaj. Tio demandos la
transigadon de diversaj naciaj fondoj kaj kompetencoj al
internaciaj kaj regionalaj instancoj.
2.4 La cxefaj sekureco-celoj de la Euxropaj Verduloj en la
venonta dekado estos:
a "nutrado" de libereco kaj demokratio,
b mallargxigi la kontraston inter ricxuloj kaj malricxuloj,
c justa kaj honesta distribuado kaj subtenebla uzo de naturaj
resursoj,
d protektado de la naturmedioj kaj de la biosfero,
e kreado de pan-euxropa sekurecsistemo kiu kapablas preventi,
administri, kaj resolvi disputojn sen eliro al perforto,
f gxenerala kaj kompleta malarmado kiel proponita de la UN.
3 NOVA EUxROPA SEKURECO-SISTEMO
3.1 La fino de la Malvarma Milito prezentas novajn defiojn.
Teritoriaj, etnaj kaj ekonomiaj konfliktoj minacas pacon
kaj sekurecon. La sxangxoj en centra kaj orienta Euxropo
rezultigis diversajn problemojn, kiuj en diversaj landoj
inkluzivas ekonomian hxaoson, masivan senlaborecon,
malabundon de konsum-varoj, redukton da registaraj
provizoj, grandan socian maltrankvilon kaj pliigxantajn
naciismajn kaj sxovinismajn tendencojn. La antauxaj sovetaj
trupoj ankoraux ne retirigxis el diversaj fremdaj landoj,
kaj milita minaco ankoraux uzeblas kiel indirekta argumento
dum la negocoj. Post la Dua Mondmilito kaj post la
"Malvarma Milito" Euxropo estas pli ol antauxe plagata de
militaj konfliktoj.
3.2 Nenia euxropa institucio sole kapablas inicii la solvon de
tiuj problemoj; aliflanke la aktuale disvolvigxantaj
"interkrocxigxantaj institucioj" estas grave difektataj
kauxze de la superregado de la Euxropaj defendo-interesoj
(NATO = Nord-Atlantika Traktato-Organizajxo kaj WEU =
Okcident-Euxropa Unuigxo).
3.3 Ni deziras cxesigi NATO-on kaj WEU-on - kiuj malsukcesis
krei novan strategion cele kunformigxi al la drame
sxangxita situacio - kaj anstatauxigi ilin per kolektiva
pan-euxropa sekureco-sistemo, kiu ampleksas cxiujn
euxropajn landojn; tiu sistemo devas prepari la
preventadon, administradon kaj solvadon de konfliktoj inter
kaj en la membro-statoj. En tiu sistemo sekureco-politiko
estu submetota al plena parlamenta kontrolo, kaj la
unuranga celo estu la minimumigo de ia ajn perforto dum la
solvo de konfliktoj. Cxiuj tipoj de arangxo devus esti
instituciitaj pere de devigaj traktatoj: esploro, mediacio,
intervenado, konciliado, arbitrado kaj jurisdikcio. Post
kiam arangxoj estos farataj inter la batalantaj partioj,
paco estu certigita per la instalado de pacon-sekurantaj
fortoj sub la gvidado de la UN (Unuigintaj Nacioj); tia
arangxo estos plene akceptata de la Verduloj. La plej bona
maniero tiucele estos la struktura evoluigo de la (KSKE,
angle: CSCE) Konferenco de Sekureco kaj Kooperado en
Euxropo 'regionalan sekureco-organizon', kiel menciita en
artikolo 52 k.sekv. de la UNo cxarto. La fina decido pri la
KSKE teritorio kiel Kolektiva Euxropa Sekureco Sistemo
dependos je la kreado de aliaj regionaj sekureco-sistemoj.
3.4 Por ke la KSKE funkciu gxuste, gxi devas posedi
monrimedojn, kiuj ebligas seriozan plenumigon de la celoj
konfidenco-kreado, preventado de konfliktoj kaj la kon-
servadon de la demokratio. La aktuala budgxeto de cxirkaux
3 milionoj da US-dolaroj estas nura eta frakcio de la
NATO-budgxeto. Pro tio ni proponas, ke la NATO-budgxeto,
ties rimedoj kaj havajxoj estu transigotaj al la KSKE. Ni
ekspektas, ke cxirkaux la jaro 2000 KSKE estos la primara
euxropa sekureco sistemo, kaj ke la NATO estos propravole
disigxita.
3.5 Finfine la euxropaj Verduloj ne antauxvidas ian ajn rolon
por naciaj militaraj fortoj. Intertempe, ekcepte en la
okazo de memdefendo, naciaj kapabloj ne estu uzotaj
sendepende, sed nur kiam mandatota de la KSKE aux de la
UNo.
3.6 La pliiganta euxropa kooperado ne rezultu en plua degrado
de la posicio de la Tria Mondo. La euxropa politiko okazas
ne nur en la orienta-okcidenta dimensio. Multe da euxropaj
problemoj estas ne izoleblaj de la norda-suda dimensio de
la mondaj aferoj. Unuagrada problemo de la euxropa sekureco
estas la interrilatoj de Euxropo kun la mediteranaj sxtatoj
kaj kun la Mez-Oriento. Ambaux regionoj enhavas problemojn,
kiuj estos nur solveblaj per kooperativa interkonsento. La
starigo de "Fortikajxo Euxropo" laux politika, ekonomia kaj
militara vidpunktoj nur fortigus konfliktfontojn kaj
komplikigus euxropajn sekureco-aferojn.
Mediteranaj problemoj devus esti solvitaj je Konferenco por
Sekureco kaj Kooperativo en la Mediterano. Tia konferenco
devus okupigxi pri komuna sekureco, konfliktpritraktado kaj
-solvo, ekonomia kunlaborado, migrado, homaj rajtoj kaj
ekologia sekureco.
4 MALARMADO
4.1 Nukleaj armiloj ne rolu en verda Euxropo. Nuklea detenado
rajtigus cxiujn landojn posedi nukleajn armilojn. Pro tio
ampleksa eksperimento-interdikto kaj la nuklea malarmado de
Francio, Britio, Rusio, Ukrainio kaj Belorusio havas urgxan
prioritaton.
4.2 Ni alcelas kontrolon, malpliigon kaj eventuale eliminadon
de euxropaj eksportadoj de cxia milita, nuklea kaj alia
"subpremigaj" teknologioj, kaj ni volas konvinki
ne-euxropajn landojn agadi same. Ni kontrauxstaros sxtatan
rekomendon kaj subtenon de armiloj-eksportoj kaj la
financan elspezon por milita esplorado kaj evoluado.
4.3 Tutsame la KSKE devas ludi gravan rolon en ka okazonta
armilkontrolo kaj malarmado, subtenata per integritaj
KSKE-institucioj por la administrado kaj de la verigo- kaj
la konvertigxo. En la KSKE Sekureco Forumo ni sercxos la
konkretajn mezurojn cele:
a Kompleta interdikto de nukleaj, biologiaj kaj kemiaj
armiloj. La plej granda dangxero portempe estas la risko,
ke nukleaj kaj aliaj amasmortigaj armiloj estos
disvastigitaj. Cxiaj nukleaj provoj estu malpermesitaj kaj
cxiuj amasmortigaj armiloj devas esti metataj sub la
kontrolo de UN, kaj la plej eble poste detruataj.
b Harmoniado de la diversaj armil-kontrol-devigoj jam
deciditaj.
c Drastaj restrikcioj je le elspezoj por konvenciaj armiloj
kaj militaraj utiligoj; restrukturado de la restantaj
konvenciaj fortoj al defendaj militaraj doktrinoj.
d Iniciati multflankan malpliigon de armil-negocoj kaj
kooperacio rilate la ne-disvastigadon de cxiuj kategorioj
de armiloj.
e Kunlaborado cxe la konvertado de la defendo-industrio en
civilan produktadon.
5 GARANTIOJ POR DEMOKRATIAJ RAJTOJ
5.1 Ni alcelas la inkorporadon de la paragrafoj pri homaj
rajtoj per multflankaj traktadoj en la naciajn legxojn.
5.2 Cxiu membro de la KSKE submetu al internacia kortumo rilate
la demokratajn kaj homajn rajtojn, kio sendube signife
influigus la individuan legxodonadon.
6 CIVILA SOCIETO: SURVOJE AL EuxROPO DE REGIONOJ
6.1 La proceso pri komuna sekureco-sistemo estos ne limigita al
la institucia nivelo: kontaktoj inter la homoj en kaj inter
la landoj - en la kadro de Euxropo de la Regionoj - estas
necesaj por trovi dauxrigan solvon al multe da premigaj
euxropaj problemoj. Asembleo de Euxropaj Regionoj kiel
forumo de la civitanoj estos evoluigita ene de la KSKE. La
KSKE ne estu nura klubo de diplomatoj kaj gxeneraloj;
NGO-oj (ne-registaraj organizajxoj) devus esti aprobitaj
kiel partneroj en la KSKE-procesoj. Ili devus esti
legitimitaj referi en la KSKE-kunvenoj, kaj ili devus
ankaux posedi la rajton de aliro al cxia dokumentaro kaj
proponoj tuj post ties projektadoj.
7 REFORMO DE LA UNUIGxINTAJ NACIOJ
7.1 La UN devas estigxi pli demokrataj, por ke gxi povu roli
centrale cxe la subteno de integrala paco kaj evoluigaj
programoj. Ni kampanjos por la reformo de la Sekureco
Asembleo cele reprezenti la tutmondajn regionojn, kaj ke la
maljeso (Veto) estos forigita. Decidoj estu faritaj per
kvalifikita plimulto.
7.2 La euxropaj Verduloj akzentas la neceson pri la polica rolo
de la UN, por ke plia militara intensigo de ia ajn
konflikto estu barita ("peace keeping"). La objekto de
cxiuj formoj de interveno devas cxiam celi al procedo
gvidante al la solvo de la konflikto, anstataux "glaciigi"
gxin.
7.3 Ni plue urgxigos la establon de:
a UN-centroj por konflikt-solvado, pere de interpacigo-teamoj
trejnitaj en cxiuj kulturaj kaj religiaj fonoj resp.
sferoj, cele "monitori" konfliktsferojn, kaj por ke ili
ofertu siajn kapablojn, antaux ol perforto komencos.
b UN Kontrol Agentejo por frua averto kaj kontrolo de la
negocoj.
-> Civitaneco>