La koalicio de Social-demokratoj kaj Verduloj en Germanio volas fari reformon rilate la enmigradon en Germanion. Finfine realigxis propono de la ministerio (Augusto 2001), kaj post duonjara diskutado la registaro kaj plimulto en la federacia parlamento akceptis la legxo-proponon "Zuwanderungsgesetz". Sed ankaux devas akcepti gxin la dua cxambro "Bundesrat", kiu reprezentas la federaciajn sub-sxtatojn; sed tie la plimulto estas regata de la opoziciaj partioj: kristan-demokratoj (CDU), kaj liberaloj (FDP) kaj socialistoj (PDS). La germana Verda Partio klopodis enmeti ankaux in-seksajn kauxzojn kiuj rajtigas virinojn peti azilon en la kreendan novan legxon Nuntempe (2002-03-08) la cxefe opozicia kristan-demokratia partio CDU kontrauxstaras al tiu-cxi legxo-propono; kaj la PDS (kaj ankaux parto de la Verduloj) diras, ke gxi ne estas suficxe permesiva.
El al pluraj temoj (kiuj sekvos), jen la komenco:
"In-Seksaj Kauxzoj por Peti Azilon:"
Aparta informilo "Frauenrechte sind Menschenrechte" nomas la sekvajn kauxzojn, kiuj pleje ne devenas el la registaroj sed el ne-registaraj grupoj aux t.n. tradicioj: Ni esperas ne-partiecan subtenon de la legxo kaj sukceson.
  • Al la indekso de Dokumentoj
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)