El la Demokrata Respubliko Kongo

  • Socia kaj sociala situacio antaux la parlamenta baloto (2006-04-03)
    Pri la vivsituacio en la Demokrata Respubliko Kongo:
    
    La vivsituacio en la ĉefurbo estas malfacila , ĉar la
    laboristoj ne ricevas bonajn salajrojn por bone vivi ekde la
    komenco kaj ĝis la fino de la monato.
    
    Precipe la ŝtatoficistoj ekde la jaro 1991 post la granda
    disrabado kiu okazis en la ĉefurbo Kinshasa kaj en aliaj
    lokoj de la DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO kiam la lando havis la
    nomon de ZAIRIO , la ŝtatoficistoj fariĝis
    malfeliĉulojn kaj ne vere gajnas bonajn salajrojn ĝis
    nun la jaro 2006.
    
    Ekzistas multe da infanoj kiuj dormas ekstere , ĉar aliaj
    gepatroj ne plu sukcesas kontroli iliajn infanojn , ne sukcesas
    pagi monon por ke iliaj infanoj povu iri en iliaj lernejoj. Oni
    devas pagi por la lernejo ekde la komenco ĝis en la
    universitato.
    
    Multe da vojoj estas difektitaj en la ĉefurbo Kinshasa kaj
    kiam pluvas , oni povas imagi ke la vojoj ne plu estas estas
    vojoj, sed ili similas al riveroj kaj veturiloj uzas malfacile
    la vojojn.
    Aliaj vojoj estas riparitaj , sed multe da vojoj ne estas
    ankoraŭ riparitaj.
    Pri la sano:Kiam oni estas malsana kaj kiam mankas monon en
    hospitalo, oni riskas trovi la morton , ĉar la kuracisto
    bezonas unue monon por konsulti malsanulon.
    En la ĉefurbo Kinshsasa oni manĝas unufoje
    preskaŭ kaj malfacile , ĉar multe da loĝantoj de
    la ĉefurbo Kinshasa trovas malfacile monon,eĉ se ili
    trovas monon (pagatan laboron), ĝi ne sufiĉas por tuta
    monato.
    
    Aliflanke , aliaj personoj (vendistoj kaj aparte prostituistoj)
    trinkas kaj drinkas bierojn kaj dancas en startrinkejoj , oni ne
    povas imagi ke la loĝantoj de la ĉefurbo Kinshasa
    havas malfacilajn vivsituaciojn.
    
    
    Multe da loĝantoj en la ĉefurbo Kinshasa faras la
    necesaĵon aĉeti porteblan telefonon , eĉ se ili
    trovas malfacile monon, la komunikilon estas bona en la
    ĉefurbo Kinshasa per telefono.
    
    Théophile Mayoma