AVENO 30
Mozaiko: Sociala Vivo
2006-07-21

Mallonge:
aktuala raporto el la DR Kongo (2006-04-04)

Tutmondaj Konferencoj pri la Informa Socio
The World Summit on the Information Society: WSIS
Citizens Summit on the Information Society: CRISINFO
Pri Libera kaj Malferma-Programfonto-Softvaro (LINUX, GNU, ktp.): FOSS


Ne al la Mortpuno ! Abolish Death Penalty !

  • Bonvolu helpi al esperantisto N.I.Sequoyah / Billy Waldon:
    AVE kolektas monon - unue por subteni lian sanon kaj vivon, kaj due por subteni la grupon fos'ters, kiu organizas la defendon de NoIĉjo.
    Vizitu detalan paĝon.
  • Mortpunado kaj Ekzekutado

    Profesoro Rick Halperin de Amnestio Internacia (AI) en Usono parolis pri la aktuala stato rilate la mortpunon en Usono.
    Gernot Erler, vic-ministro pri eksteraj rilatoj en Germanio prezentis la vidpunkton de Germanio kaj EU. Ili klopodas influi la usonajn juĝkortumojn se ili havas ian rilaton kun la punita persono, uzante leteron "Amicus Curiae"
    La nombroj de 2004:
    En 64 ŝtatoj okazis ekzekutoj.
    Ĉinio: 3.004 oficiale, sed neoficiale eble 10.000.
    Irano: 159
    Vjetnamio: 64
    Usono: 59, tendenco al malpli; jam 12 usonaj ŝtatoj aboliciis la mortpunon.
    Tiuj 4 landoj ekzekutas 97% de la tuta nombro en 2004.

  • Usono (pozitive):
    New Jersey haltigas la ekzekuton de mortpunoj por kontroli ĉu la proceduroj garantias justan kaj egalan punproceson. (BZ, 2006-01-11, p.6) Ĝis nun la mortpuno (en Usono) estas rasisma kaj dependas de malriĉeco de la punata. Ni preĝus aŭ agadus por abolicii la mortpunon en tuta Usono; certe ankaŭ en la aliaj ŝtatoj (P.R. Ĉinio, Irano, ktp.).
  • 2005-12-05: Usono ekzekutis la 1000-an homon ekde 1977
    2005-12-13: La Kalifornia guberniestro A. Schwarzenegger ne haltis la ekzekuton de Stanley "Tookie" Williams. Kvankam li certe meritis la pardonon - oni eĉ ne certas, ĉu li faris la 4 murdojn en 1979 pri kiuj li estis mortpunigita. Kiel preskaŭ ĉiam en Usono: blanka-haŭta ĵurio kontraŭ nigra-haŭta suspektato.
    Certe ne ĉiuj scias, ke en Usono la suspektato devas pruvi sian senkulpon.


  • Pri la natura medio kaj Homaj Rajtoj en P.R.Ĉinio:
    Hejmpaĝoj pri natura medio kaj politiko en Ĉinio:
    SEPA ŝtata medio-administracio

    Amikoj de la Tero en Ĉinio "Amikoj de la Tero"

    Greenpeace Verdpaco en Ĉinio

    Gulagoj pri labor-gulagoj en Ĉinio, de Harry Wu

    Homaj Rajtoj pri Homaj Rajtoj en Ĉinio, de Wei JingSheng (laŭ Verdpaco en "greepeace magazin 2006/2")

    La prezidento de P.R.Ĉinio protestis kontraŭ la prezidento de Tajvano, kiu haltigis la agadon de la Konsilio por Reunuiĝo. (laux dpa en "die tageszeitung", 2006-03-01)
  • Homaj Rajtoj en Rusio:
    Rusio iĝas malpli agrabla: (2006-01-04)
    Rusaj soldatoj suferas:
    denove "kamaradoj" mortigis rekruton en Rusio (laŭ militar-anoncisto Timofei Asarow en Itas-Tass, 2006-02-21).
    (pardonu la anglan lingvon) Sergeant Dmitry Nagaitsev was found guilty of abuse of rank and degradation after beating Private Yevgeny Koblov at a base outside the city of Khabarovsk in Russia’s far east, ITAR-TASS news agency reported Friday. (MosNews, Created: 19.05.2006 16:24 MSK (GMT +3), Updated: 16:24 MSK)
    Blankaj Korvoj nomiĝas soldatoj/veteranoj revenintaj el Ĉeĉenio aŭ Afghanio:
    mi vidis dokumentan filmon pri rusaj soldatoj kiuj militservis tie.
    Temis pri 4 individuoj kiujn akompanis film-teamo dum entute ĉ. 3 jaroj.
    Ĉiuj havas gravajn psikajn problemojn; krome al unu mankas gambo kaj brako.

    La dokumentan filmon "Blankaj Korvoj - Koŝmaro Ĉeĉenio" verkis Tamara Trampe kaj Johann Feindt, eldonita 2005 de "zero film".
    Gernot Erler, membro de la germana federacia parlamento, specialisto pri Rusio, gvidis la sekvantan diskuton (post la filmo).
    Li konfesis, ke la aŭtonomio al Ĉeĉenio, "Respubliko Itŝkerio" dum la tempo inter la du ĉeĉenaj militoj, fakte ne havis ŝancon superi la ĥaoson, korupcion, mafio-sistemon, ĉar Rusio ne helpis al ili rekonstrui la domojn kaj infrastrukturon.
    Juan Goytisolo, hispano, klarigas en historia libro la daŭran subpremon flanke de Rusio, sed tamen kvazaŭ la maleblon superregi liberec-eman popolon kiel la ĉeĉenoj.

    Komento de AVE: certe ne nur soldatoj de rusa milito suferas pri psikaj problemoj;
    ankaŭ usonaj kaj aparte afrikaj infansoldatoj suferas pro la spertoj aŭ propraj fi-faroj dum la milito.
  • EU-Komisiono protestis kontraŭ la nova leĝo kiu preskaŭ malebligas la laboron de eksterlandaj NRO-oj en Rusio. Same la Eŭroparlamentanoj de la Eŭropa Verda Partio kritikis:
    Bart Staes (BE): ke la parlamenta elekto en Ĉeĉenio estis farso, kaj ke la presidento Putin devas enkludi en la politikon la grupojn kiuj strebas al sendependeco.
    Milan Horacek (DE/CZ): ke demokratio en Rusio estas miraĝo kaj nomis la jenajn ne-akceptablajn - por eŭropa registaro - punktojn superkontrolo de la televido, radiostacioj kaj pres- medioj; fermo de sendependaj gazetoj; restriktita rajto fari publikajn manifestaciojn, sufokon de NRO-oj; kaj kontrolo super la justico.
    Helene Flautre (FR): ke la kunlaboro inter EU kaj Rusio rilate la Homajn Rajtojn ne sukcesis en ĉi-rilata progreso. 2006-01-19

    Juri Schmidt (ŝmit), la advokato kiu sub malfacilaj kondiĉoj defendas la malliberigitan rusan oligarĥon M.B.ĥodorkovski, ricevos la "Petra Kelly Premion" de la Heinrich-Boell Fonduso - la scienca branĉo de la germana Verda Partio. La ceremonio okazos je 2006-03-12 en Berlin, la sidejo de HBS.
    Milan Horaĉek, MEP de la Verduloj, klarigis ke tiun honoron Schmidt indas kiel fondinto de la "Komitato de Advokatoj por la Homaj Rajtoj" en Rusio.
    Li kaj Evgeni Baru, la advokato de Platon Lebedev, kolego de MBĥ, preparas la kazon antaŭ la Eŭropa Juĝkortumo por la Homaj Rajtoj.
    ĥodorkovski finance subtenas la Malferman Socion en Rusio kaj ankaŭ universitatojn (kaj simile) en Rusio. Laŭdire pro tiu enmiksiĝo en la politikon la rusa ŝtato akuzis lian firmaon Jukos pro imposta fraŭdo, kvazaŭ ŝtelis la plej valoran parton kaj malliberigis la du ĉef-rolulojn.
    (laŭ Frakcio de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento, 2006-03-01)
    Rimarko de AVE (MW): du ĉinaj AVE-anoj jam vizitis la sidejon de HBS en Berlin. Okaze de la UK en Prago, 1996, AVE estis invitita de HBS, Milan Horaĉek, al seminario pri biologia agrikulturo en la sidejo de HBS en Prago).
    Europeangreens

  • Rusio (pozitive):
    Ek de 2004 eblas eviti la devigan militservon (deviga, se oni ne havas sufiĉe da mono por aĉeti atestilon ke oni ne povas militservi pro malsano). Oni rajtas servi civile (Alternativa Civitana Servo) en malsanulejo aŭ simile - kvankam pli longe (1,75-oble). La normala daŭro de militservo estas 2 jaroj. La kondiĉoj estas teruraj. La servo devas esti en fora parto de Rusio. (DLF, 2006-01-05, 18h)

  • Rusio (negative):
    La registaro pli kaj pli kontrolas sin mem. (Preskaŭ ?) ne plu ekzistas libera gazeto.

    La leĝo por kontroli NRO-ojn preskaŭ finos la laboron de Heinrich-Boell-Fonduso en Rusio, la scienca kaj Hom-Rajta NRO-o flanke de la germana Verda Partio. (DLF, 2006-01-05, 18h)

  • Aktuale: Balotoj/Elektoj / Irano/Uranio
    Belarusio:
    Certe vi legis pri la malliberigo de multaj opoziciuloj en Minsk. Tio okazis antaŭ kaj post la elekto al (mal)nova prezidento. Tiuj elektoj estis nek liberaj nek justaj. Bondeziron al tiuj bravuloj kiuj tamen manifestaciis favore al demokratio.

    Italio:
    Espereble la malnova televida prezidento ne plu regos. Tamen mi miris, ke tiom da homoj voĉdonis por lia flanko. Kaj mi forte esperas, ke la bunta koalicio - inter ili la Verda Partio - ĉirkaŭ la nova prezidento Romano Prodi sukcesos labori sufiĉe harmonie.

    Sudameriko:
    Brazilo:
    Lula da Silva (kiu ne tute plenumas la esperojn). Bolivio: Evo Morales estas elektita kiel unua prezidento devenante el indiĝena etno (Aymara).

    Irano:
    La elektita prezidento, kiu promesis pli da sociala politiko, nun komencas pliriĉigi Uranion; ĝis kiu grado oni vidos. Ni suspektas, ke lia registaro celas konstrui atombombon.
    Tamen, Usono k.a. "havuloj" ne montris la bonan vojon - detrui siajn atombombojn. De tio venas la sinteno de la irana popolo, ke ankaŭ ili rajtas havi tiun "ludilon".
    Mi preferus, ke ili investu en sunerengion kaj aliajn alternativojn. Tio kreus pli da laborlokoj por la esperanta junularo en Irano.
    La afero estas des pli danĝera, ĉar la irana prezidento plen-buŝe atakas Israelon, kaj malakceptas la vivo-rajton de la israela ŝtato.

  • Usono mezuris la Homajn Rajtojn
    La raporto de la Usona ministerio pri eksteraj rilatoj konstatis ke 6 ŝtatoj malbonigis la staton de la Homaj Rajtoj:
    Belarus (Blanka Rusio): la prezidento Lukaschenko igxas diktatoro, kiu subpremas la opozicion, liberan gazetaron kaj perforte malhelpas demokratian baloton al la parlamento. Ĉinio: malrespekto de civitanaj rajtoj; timigo de homoj kiuj volas manifestacii kontraŭ surloka korupcio kaj malpropriigo de kampoj fare de firmaoj, kontrolo de interreto kaj malliberigoj pro publikigo de ne-permesataj informoj.
    Kubo, Norda Koreio, Simbabvo, kaj Sirio kie la ŝtato kontrolas grandajn vivo-sferojn de la homoj.
    Rusio: Libereco de la amaskomunikiloj estas reduktita pli kaj pli.
    Bedaŭrinde la mezuristoj ne rigardis en la propran landon! (laŭ A. Woltersdorf, die tageszeitung, Berlin, 2006-03-10)

  • Belarus/ Blanka Rusio Pere de ne-justa, ne-libera baloto, dank' al anticipe subpremo de la opozicio, la prezidento Lukashenko ricevis ĉa. 85% de la voĉoj.
    La kontrolistoj de OSKE ne rajtis kontroli ĉiujn etapojn de la nombrado, pro tio oni eĉ supozas fraŭdon flanke de la Lukashenk-anoj.
    La plej elstara opozicia kandidato, Milinkewich, alvokis la homojn manifestacii pace; malgraŭ la malpermeso.
    La opoziciuloj postulas novajn,liberajn kaj justajn balotojn, kaj la liberigon de la malliberigitaj opoziciuloj.
    (laŭ elke Windisch, badische zeitung, 2006-03-20)

  • Demokratio
    Rusio: Presidento Putin malebligas la laboron de internaciaj NRO-oj en Rusio. (2005, aŭtuno)
    Prezidento Putin volas bari la Duma kontraux malgrandaj partioj. Nova legxo ne nur postulas sojlon de 7% por esti reprezentata en la rusa parlamento. La nova legxo ankaux malpermesas ke malgrandaj partioj faras ligon okaze de la elekto, por havi la sxancon superi la sojlon.
    Sojlo donas sencon por eviti dissplitigxo de la parlamentaj fortoj; tamen 7% estas tro alta. Plej multaj landoj havas 4-5 %an sojlon.

    Togo: Filo de mortinta sxtat-presidento postsekvos la patron laux mal-demokratia decido.
    La popolo ne volas tion; germana ambasadejo subtenis veran elekton de prezidento. Evidente la registara flanko organizis bruligadon de la biblioteko kaj detruon de la Goethe-Instituto en Lomé.
    Togo estis germana kolonio antaux la unua mond-milito; pro tio restis kelkaj ligoj.
    Francio, sxajne ne emas gxeni la registaron, do, akceptis la decidon.

    Irako: malfacila komenco de mem-registaro; bone, ke ke la granda aro da ministroj estas iomete distributia laux la etnoj kaj religioj.

    Cxinio/Tajvano: eble ili parolos sur registara nivelo. La vizito de la opoziciulo ne suficxas, sed eble estis instigo al tiaj interparoloj.

    Cxinio/Japanio/Tibeto: Cxinio ja iom krude manifestaciis kontraux la japana ne-emo honti pro la masakroj dum la okupacio (japanaj lernolibroj sxajne prezentas tiun fian historian periodon ne suficxe bone).
    Tamen, ankaux Cxinio ne-emas pardon-peti la Tibetan popolon pro la masakroj kaj ne-dezirata okupacio de Tibeto, kiu nun ests kvazaux interna kolonio de P.R.Cxinio.

    EU: estas ne-certa cxu la nova konstitucio estos suficxe akceptota. Kio okazos se ne ? Pliaj sxtatoj - la landoj ek de Ukrainio gxis Turkio - emas aligxi al EU, sed EU mem ankoraux ne trovis la necesan politikan stabilecon.
    Necesas sagxa planado de tiuj aligxoj.
  • Bonaj esperoj: Israelo kaj Palestino interparolas - palestina cxefministro Abbas moderas la ekstremistojn;
    Israelo retiros la setlantojn en Gaza, cxu ankaux el Okcidenta Bordoregiono.
  • Post la baloto en Irako - eble sxanco por araba demokratio
  • En Saudi Arabio unuafoje libera balotado por duono de la segxoj en lokaj konsilioj.
    "Jam" je la sekva balotado (2007?) ankaux virinoj rajtas vocxdoni; cxu virinoj ankaux havas la rajton esti elektotaj?
  •  
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
    Returne al Aveno 30 - Mozaiko Sociala
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)