Diskutlisto Verduloj AVE Esperanto

Diskutlisto Verduloj, 2006-05-11
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Reguloj de nia diskut-servilo: Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
Por aliĝi bonvolu viziti:

lists.riseup.net/www/info/verduloj

Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon
(por konfirmi, ke vi intence aliĝis).


Etiketo: Ne insultu iun sen klarigo - prefere tute ne.

Temoj: Ekologio, Sociala Justeco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj, Milito kaj Paco, Konfliktsolvado pere de nemilitaj agadoj.

Amplekso: Tempo estas kara afero por cxiuj; do, bonvolu skribi gxenerale ne pli ol unu pagxo - prefere de la ekrano.

Prefere ne pri: Varbado pri iu ajn alia asocio, por iu ajn varo. Se vi opinias ke tio necesas - bonvolu klarigi en la supre menciita kunteksto.

Aliaj asocioj: Se vi opinias, ke mankas grava ligo sur nia pagxo de LIGOJ - bone:
Nia TTT-pagxaro enhavas Ligojn al multaj asocioj kaj Verdaj Partioj, kaj eblas alpreni pliajn, sed bonvolu skribi en unu aux du linioj pri kio temas, kaj donu la TTT-ejon.

Kiel fari ?
Cxu vi havas problemojn rilate la diskutlisto:
Bonvolu rekte turni sin al la Moderatoro de "verduloj"

Mi deziras frukto-donan diskutadon.
Samideanajn salutojn, Manfred

  • Aktuale pri AVE
  • [Komenco]
  • Nia retejo: Verduloj.org