AVENO 27

Agado de AVE - 2003-12

Listo
returne al la indekso

Deklaracio de la Ekologiisma frakcio de
SAT
 Socia Forumo de la SAT-kongreso
 AVE Kunsido okaze de la 76a SAT-
Kongreso
 AVE Kunsido okaze de la 88a UK
 Lingvo-Politiko de la Verdaj Partioj

 Liberigi enkarcerigitajn
esperantistojn 
 Pli pri Portos 

Gxenerala klarigo:
Esperanto, Dauxropoveco kaj Sociaj Forumoj: Etnaj lingvoj principe apartigas dum Esperanto minimumigas la sociajn riskojn en internacia komunikado: demokratia dulingveco (laux W. Gunther)

>> Raportoj el la 76a SAT-Kongreso: AVE Kunsido okaze de la 76a SAT- Kongreso > AVE kunsidis (finfine 8) enkadre de la 76a SAT- Kongreso kaj tie diskutis aparte pri la tutmondigxo kaj prezentis sin Marie-France Conde Rey el la Verda Frakcio de la Esperanta Civito. Gxis nun AVE ne havas formalan ligon kun tio-cxi nova virtuala sxtato en esperantio. Ni devus diskuti cxu AVE volas kunlabori kiel establo enkadre la Forumo de EC.

Socia Forumo de la SAT-kongreso 2003-11-12/17 Pariza Regiono (FR), Euxropa Socia Forumo. AVE subtenis printadon de flugfolio de LMD kaj partoprenis enkadre de la ekologiisma frakcio de SAT SAT - Retejo de SAT

Gxenerala Verda Programo pri la Tutmondigxo:
La Verduloj klopodas, ke la novaj reguloj de la Tutmonda Komerca Organizajxo (en: WTO) kaj Gxenerala Konvencio pri Komercoj en la Servoj (en: GATS) ne ekfunkciu tiel, kiel ili aspektas nun: alproprigo de la tutmonda ekonomio kaj ecx de publikaj servoj fare de transnaciaj korporacioj kaj bankoj. Laux la VPoj necesas difini framon ekologian, socialan kaj homrajtan kiel minimumo antaux ol fari kontraktojn. AVE tradukis la Tutmondan Cxarton de la VPoj en Esperanton, kiu pritraktas tiun temaron pli detale.

Deklaracio de la Ekologiisma Frakcio okaze de la 76a SAT-Kongreso 2003. > AVE estas kunlaboranta organizajxo en la ekologiisma frakcio de SAT. Okazis aparta kunsido en tiu-cxi kadro, kaj post opini-kolekto de la (cx. 20) partoprenantoj ni (Stella de Weerd, David Buhlmann, MW) verkis jenan deklaracion:

Agnoskinte la influon de la homa agado sur la cxirkauxantan medion kaj al la ekspluato de la resursoj de la tero kaj la interdependenco rilate la tutmondigxon ni konstatas, ke necesas pripensado de racia, efika, sanrilata agadmaniero politika: 1) Rilate la Transporton: - Eviti transporton lauxeble, prefere uzi vagonaron sur reloj anstataux kamione sur stratoj. - Preferi regionajn produktojn. - Subteni la evoluon al tauxga publika trafiko, inkluzive eksterurban parkadon. - Provizi adekvatajn, sekurajn biciklo-vojojn. 2) Rilate la Medion: - Ni bonvenigas la EU-Komisionon kiu maplpermesis la uzon de persistantaj kemiajxoj (DDT, PCP, Atrazin, ...). - Amendi la Euratom-Kontrakto, kiu apartenos al la nova konstitucio de la Euxropa Unio: forlasi la atomenergian vojon, kaj zorgi pri la problemo de radioaktiva rubajxo. 3) Efika Uzado de Resursoj: - Reuzado kaj reciklado de materialoj: - Subteni la aplikadon de alternativaj energioj, inkluzive la efikan uzadon de elektra kurento kaj izolado de konstruajxoj. - Redukti utiligon de papero por profitcela varbado. 4) Rilate Saniga Nutrajxon: - Preferi la organikan agrikulturon al uzado de kemiajxoj. - Ni bonvenigas la novan decidon en la EU, redukti la subvenciadon de amasa agrikultura produktado, sed preferi subtenon laux la prizorgata areo (nuntempe cxiu sxtato rajtas elekti la manieron de subvenciado). - Ne riski la uzadon de GMO (Genetike Modifitaj Organismoj). - Atentigi pri post-efikoj sekve de aplikado de dangxeraj metodoj. - Subteni statistikon pri kanceroj, por ekkoni tiajn post-efikojn. returne al la indekso Socia Forumo Krome ni partoprenis la Socian kaj Politikan Forumon, kies enhavo kaj rezulto ankaux rilatas al la Verda Politiko, do koncize: * Malpli da homoj en la sindikatoj (diversaj kauxzoj; burokrateco & perditaj strikoj). * Nejusta divido: 349 homoj posedas 45 % de la valorajxoj de la mondo. * Liberalismo, liberecano: ne miskomprenu la terminojn. * Malfortigado de la sociala reto (plialtigo de la agxo por pensiigxi, ktp.): Germanio, Francio, Britio, Hispanio, Svisio. * Konekseco: sxtato kiu ordonas legxojn por la urboj devas provizi ilin per mono. * Sxtato / Universitato prenas pli da mono de siaj studentoj en kelkaj landoj.

AVE partoprenos je la tagoj de la Euxropa Socia Forumo en Parizo, por kio SAT organizis budon. Krome ni diskutis pri la ideo organizi apartan por- esperantan liston okaze de la EP-baloto. La plejmulto opinias, ke gxi estos pli malutila ol la iniciantoj kredas; do, ecx ne okazis decido pri gxi. Laux MW gxi kreos malestimon en la partioj kontraux Esper- anton; dume ni varbas por konvinki la partiojn ke la potencialo de Esperanto estas utiligenda. returne al la indekso Liberigi enkarcerigitajn esperantistojn > Diskuto pri enprizonigitaj esperantistoj: Dum la gxenerala kunsido kaj en aparta rondo "komitato Armand Su" laux iniciativo de la Esperanta Civito ni diskutis pri: * Portos: "Teorio de Felicxo" arestitaj en Rusio. Ili bonege subtenis la SAT-kongreson 2000 en Moskvo, ili SAT-anigxis nelonge antauxe. En auxtuno 2000 ili estis arestitaj kaj dum longa tempo restis en esploraresto. Detaloj legeblas en Sennaciulo de SAT. Ili (la organizantoj de la grupo) estis akuzitaj teni junulojn preskaux sklave kaj posedi pafilojn. Iu diris, ke ili ne pagis sxmirmonon al la polico. En Cxaudefono mankis certaj informoj. Pli pri Portos - de la UK en Gotenburgo * Sekojo / Billy Waldon: defendanto de indigxenaj rajtoj, akuzita kaj mortkondamnita en Kalifornio pro faroj pri kiuj ni opinias ke li ne faris ilin. Sed pruvi la senkulpon estas malfacile. Probleme estas, ke li ne sxatas kunlabori kun elstara defendanto. * Armand Su: post ellaso mortis komence de la 80aj pro kruelajxoj en la cxina gulago. * Iu alia Armand: mortis ? en sovetia gulago. La gxenerala opinio estis ke ni klopodu, ke ili almenaux ricevos justan proceson, kaj ke ni tenu la kontakton kun ili kiel samideanoj. returne al la indekso AVE Kunsido okaze de la 88a UK en Gotenburgo > La gxeneralan kunvenon de AVE partoprenis 50 homoj. La sekretario informis pri AVE. Ni diskutis la apogon de la alternativaj energio-fontoj, inkluzive tiu la sxparema, efika uzado - antaux la nigrigxo "Black-Out" en Usono, kiu montris la dangxeran punkton de centralizita energio- produktado. returne al la indekso Lingvo-Politiko de la Verdaj Partioj Kaj ni diskutis pri la lingva politiko de la verdaj partioj. Iliaj programoj jam parolas pri lingvaj rajtoj, ekz-e Les Verts de Francio en 1991 financis tradukon en Esperanton okaze de la Verda Kongreso en Zuriko; kaj ili postulis esplori la potencialon de E-o por uzado en la EU-instancoj 1999. Dank' al la klopodo de AVE-anoj Bndnis 90 / Die Grnen de Germanio akceptis la Internacian Deklaracion de Lingvaj Rajtoj en sia Programo de 2002 kaj la nova Baza Programo defendas la lingvojn sur cxiuj niveloj: de la dialektoj, regionalaj lingvoj gxis al la supernaciaj lingvoj (sen mencio de E-o). En 2002 okazis flar-kurso de E-o cxe tendaro de Verda Junularo en Germanio. Tamen kelkaj avertis, ke la Verdaj Partioj faras nenion favore al E-o. AVE estas frangxa organizajxo rande de la Verdaj Partioj. Cxiukaze ni esperantistoj en cxiuj landoj devus aktivigxi por trovi la potencialajn esperantistojn kaj aparte en la Verdaj Partioj. Nur se kreskas la nombro da esperantistoj ni povas aktivigi la V.P. alpreni la vizion por nia neuxtrala internacia lingvo kaj batali ankaux por cxi-tiu nobla celo. Mi vizitis la oficejon de la sveda V.P., kiu trovigxis proksime, kaj donacis al ili la belan afisxon pri la paco, verkita en Esperanto kaj eble 99 aliaj lingvoj kun iom da gxenerala informo pri E-o, pri kiu la dejxoranto jam sciis. returne al la indekso Pli pri Portos / Felicxuloj En Gotenburgo cxeestis Tamara Kostjug - unu el la organizantoj de Portos / Teorio de Felicxo; sxi estas libera cxar sxi ne estas rusino. Sxi montris al mi TV-filmon pri la agado de sia grupo en Rusio. Kelkaj de iliaj organizantoj ankoraux trovigxas en malliberejo. Nun mi komprenas iomete: Portos estas organizita simile al kibuco: nepagataj organizantoj sed ankaux pagataj laboristoj (cxu en kibuco laboras pagataj laboristoj ?), inter ili junuloj, kiuj antauxe vivis sur la strato. Ili estas/-is organizitaj simple, sed efike: pago laux laborkvanto, cxiuj (?) vivis kune sur la firmaa areo. Mi ne scias cxu ili pagis imposton. Mi havas la impreson ke ili eble kondutis kiel propra sxtateto. Ili etendigxis la aktivecon ankaux al aliaj urboj. Ili sendis la junulojn por labori al bieno, kiu lauxsxajne estis privata posedo de unu el la organizantoj. Ili havis armilojn - sed cxu laux-legxe por defendi siajn posedajxojn ? Cxiukaze Tamara havas altajn celojn - cxu ili konformas la demokratian manieron de la dispartigo de la potencoj ? Sxi emas esti fotita kun sxtatestroj kiel Putin, Gorbatsxov k.a.. Por mi ne eblas prijugxi ilin entute. Cxiukaze ili donis al sur-strataj junuloj (k.a.) laboron, logxlokon, mangxajxon. Sed tamen restas demando, cxu laux-legxe, cxu ne. Temas pri socio- kaj ekonomio-politika afero. (de M.W.) returne al la indekso

 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Sekretario: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
Email: AVE
-> kapo de cxi-tiu AVENO

AVENO-Indekso

Agotagoj de UN, NRO-oj, ..


Al la enirpordo