Bonvenon al AVENO 41

Por ricevi AVE-NOvajhojn 41 rete:

bonvolu sendi retmesaghon al AVE

AVENO:

Konciza AVENO 41 (por 2015)

Agado de AVE-anoj, Subskriboj, Raportoj

AVE kaj pri la Verdaj Partioj tutmonde

Socio, Homaj Rajtoj, Paco

Ekologio, Ekonomio, Naturo, Sano 

Bonvenon por Vi - Sanon, Felichon kaj Sukcesojn.

aktualigite: 2017-05-07

Politike ni deziras:
Abolicion de Atomenergio, Mortpuno, Torturo, Diktaturo, Fanatismo
kaj Respondecan rilaton kun la naturo.

AVE en 2016
Okazos la jenaj kongresoj, kie AVE povus partopreni:
2016-07-23 ... UK en Nitra, Slovakio
2016-07-16/23 SAT-kongreso en Herzberg, Germanio

Agado de AVE en 2015: AVE vivas de kunlaboro, informoj, diskuto & kaj via partopreno en kunvenoj.

AVE-anoj kunsidis enkadre de la UK-o en Lille 2015-07-28,

i.a. Betty prezentis la 3-an projekton "Akvo por Kalima"
pri niaj Afrikaj Projektoj - Tanzanio, D.R.Kongo, ...

Gheneralaj informoj pri AVE

2015-07-28 AVE salutis la gekongresanojn de la 100-a UK en Lillo.

Nome de la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) mi salutas chiujn esperantistojn okaze de la 100-a Universala Kongreso en Lillo.
Ni kunlaboras kun UEA jam delonge kaj ghojas, ke la nocio de Daurigeblo ighis grava temo ankau por la oficiala laboro de UEA.

Ni ankau kunlaboras regione kaj tutmonde kun Verdaj Partioj kaj Civil-Sociaj Organizajhoj por redukti la riskojn pro nia iom abunda vivstilo, kaj subtenas per informado pri la eblecoj transiri el la fosilia erao en la urboj kaj shtatoj.
Ni atendas ke la chi-jaraj Klimataj Pinto-Interkonsentoj en Parizo atingos cel-trafajn decidojn, kaj kunlaboras kun Alternatiba kies teamo faras kvin-mil-kilometran bicikladon por informi en cento da urboj en Francio kaj meza Europo por la celo redukti la homan karbondioksidan ghenon al la tutmonda klimato.
Paralele ni subtenas konkretajn agadojn cele la realigo de la t.n. Mileniaj Evoluaj Celoj de Unuighintaj Nacioj, ligita i.a. kun la nomo de Wangari Maathai.
Ni kunlaboras kun esperantistoj en Tanzanio kaj D.R. Kongo aparte pri rearbarigo kaj salubra trinkakvo.

Vi trovos la dokumentojn pri nia agado kaj la projektoj sur nia retejo: verduloj.org
Do, bondezirojn por sukcesplena laboro kaj interkonatigho enkadre de la 100-a UK.

Manfred Westermayer
(sekretario de AVE, kunlaboranta fakasocio de UEA pri Ekologio)

La publika kunveno de AVE okazis je Mardo 28-a de Julio, je la 14:30 en la salono Cart, partoprenis ch. 50 personoj.
Raporto pri la AVE-kunveno 2015

Kelkaj ligoj:

EEU Europa Esperanto Unio
Europaj Valoroj & la EU-Himno en Esperanto kaj multaj oficialaj EU-lingvoj

Esperanto faciligas la lernadon de fremdaj lingvoj:
Springboard 2 Languages, Saltotabulo al aliaj lingvoj

Aliaj Esperanto-organizajhoj:
UEA Universala Esperanto Asocio
SAT Sennacieca Asocio Tutmonde
TEJO Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
TEVA Vegetaranoj

Verdpartiaj kontinentaj federacioj:
Tutmondaj Verduloj
Europeangreens.eu

-->

2015 Stato de AVE - konciza raporto pri 2014:
La nombro da membroj kaj abonantoj ne multe shanghighis, komence de 2015 estas ch. 335, sed supozeble aliaj elfalis senkomente.

Malnova statistiko montris, ke AVE-anoj loghas sur chiuj kontinentoj:
Afriko 11, Ameriko 21, Aŭstralio/Oceanio 4, Azio 32, Eŭropo 257.

Pro manko da mono mi ne emas enketi helik-letere kiu vere estas membro - la membro-kotizo de AVE ja estas libervole paginda.
Tamen alvenas kotizoj kaj ech donacoj al nia UEA-konto "avex-z", kelkfoje ankau poshtmarkoj; por chio mi dankas elkore !
Nia UEA-konto sufichas por pagi la kotizon de AVE kiel fakasocio, sed ne por okazigi kunvenon enkadre de la UK.

Nia subtena agado en Afriko estas rekte pagata, AVE transprenas kelkajn transpago-kotizojn.
Mazingira (Tanzanio), PIEADC (DR Kongo) ...
Ni ankau kunlaboras kun aliaj agadoj en Afriko kiuj uzas Esperanton:

Diskuti ene de Verduloj:
2012 ni shanghis la diskutejon al Ipernity, kiu uzas multajn lingvojn, i.i. Esperanton.
Tie vi povas rigardi la blogojn serchante: "Verduloj" en la kategorio Grupoj
Krome vi trovos jam plurajn "Dokumentojn" ankau sub "Verduloj". Dokumentoj en Ipernity
Kompreneble, por komenti vi devas alighi kaj ensaluti.
Fakte la regulaj blogoj de AVE ne aperas tie.
Ili aperas ch. kvaronjare kolektitaj en AVENO
kaj vi povas mendi la semajnan elsendon de AVE, ne forgesu noti ion (aligho al AVE (au simile)) en la ret-poshtan linion de "Koncernas"

Membrighi: bonvolu ighi membro de AVE, speciale se vi estas membro de iu verda au ekologi-favora partio.
Bonvolu kontribui pere de artikolo kaj/au pago de kotizo (vidu sube en la kolofono). AVE estas kunlaboranta fakasocio de UEA kaj ankau de SAT, se iu organizas ene de SAT.

Nia strukturo:
Goerge Sossois, Michael Leibman kaj Manfred Westermayer kunlaboras en la provizora estraro:
Pluraj ge-komitatanoj akceptis kunlabori por aparta temo au regiono, kaj pluraj membroj sendas valorajn informojn kaj artikolojn.

Adreso kaj pagmanieroj:
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
La AVE-Kotizo (propono, jare & libervole): 5 EUR
Riĉuloj: volonte pagus pli
Paginda al nia UEA-Konto: avex-z
aŭ per monbileteto (EUR) en letero - ni kvitancos la alvenon.
Ghenerale vi povas pagi al la poshtkonto de UEA en Nederlando:
IBAN: NL24PSTB0000378964, BIC: PSTBNL21
notico: (de "via nomo" por Kto. avex-z)

Sekretario: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen (Germanio);
Ret-adreso: AVE
AVENO-Indekso

Agotagoj de UN, ...


Al la enirpordo